Muzeo Kastelo Ehrenstein (Ohrdruf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Kastelo Ehrenstein
kastelo • reĝa palaco
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 49′ 46″ N, 10° 44′ 11″ O (mapo)50.829410.7364Koordinatoj: 50° 49′ 46″ N, 10° 44′ 11″ O (mapo)
Muzeo Kastelo Ehrenstein (Ohrdruf) (Turingio)
Muzeo Kastelo Ehrenstein (Ohrdruf) (Turingio)
DEC
Muzeo Kastelo Ehrenstein (Ohrdruf)
Muzeo Kastelo Ehrenstein (Ohrdruf)
Situo de Muzeo Kastelo Ehrenstein (Ohrdruf)
Muzeo Kastelo Ehrenstein (Germanio)
Muzeo Kastelo Ehrenstein (Germanio)
DEC
Muzeo Kastelo Ehrenstein
Muzeo Kastelo Ehrenstein
Situo de Muzeo Kastelo Ehrenstein
Map
vdr
La kastelo en vintro de 2010, antaŭ la incendio

La Muzeo Kastelo Ehrenstein (germane Museum Schloß Ehrenstein) troviĝas en Ohrdruf, Germanujo (Schloßplatz nr 1). Pro brulego en 2013 ĝi estis fermita longtempe.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La dinastio de la grafoj de Gleichen konstruigis la kastelon en la dua duono de la 16-a jarcento, uzante partojn de la eksa kirko Sankta Petro el la 777-a jaro. Ĝi estas kvarala komplekso renesancstila kun ornamaj gabloj, portaloj kaj imponaj rektangulaj fenestroj, kiuj norde estas eĉ paraj. La pordego de ĉe la okcidenta alo surkorten havas enskribon kun kaŝita datoindiko (1665). Ĉe la kastela turo sur du ŝtonoj troviĝas la indiko de la jaro 1570. En la okcidenta alo kun la baroka duobla ŝtuparo kaj la rokokaj stukaĵoj (de ĉ. 1760) gastas la muzeo. Pro incendio en novembro de 2013, kiun kaŭzis fuŝegantaj tegmentistoj, grandaj partoj detruitis aŭ parte aŭ komplete.

Kolektoj (stato de antaŭ novembro 2013)[redakti | redakti fonton]

Vizitindas la rokoka salonego kaj krucoripa volbo (resto de iama sakrala konstruero) nordokcidente. Tie troviĝas hodiaŭ ankaŭ romanikstila baptopelvo, kies deveno malklaras.

La muzeo fonditis antaŭ 80 jaroj kiel modesta kolekto pri regionhistoriaĵoj. Ĝin vizitas kaj muzikhistorie interesiĝantoj kaj amikoj de historiaj ludiloj. Jenas la fokusoj de la ekspozicioj:

  • Johann Sebastian Bach kaj la ohrdruf-a sekcio de la Bach-klano
  • metioj kaj industrio en la urbo
  • kolekto unika de katafalk-tukoj
  • Ohrdruf kiel ludilfarada centro (i.a. la konataj remburitaj balanc-ĉevaloj kun feloj, pupoj/puperoj, historio de la pupo Kewpie.)
  • maskofarado
  • mezepokaj partoj de la kastelo
  • ekspozicio pri la eksa armea spaco apud la urbo

Kompletigas la sekciojn muzeajn multo da aranĝoj kiel: koncertoj printempe en okazo de la Bach-tagoj; paskaj fajroj; muzea nokto; borso pri pupoj kaj ludiloj kun historia bazaro en la kastela korto; kastelaj festoj somere organizitaj de la amikara societo Interessengemeinschaft Schloß Ehrenstein e.V..

Krom muzeo la kastelo gastigas ankaŭ la urban bibliotekon, la urban arkivon, burĝan salonegon, porsocietajn ĉambrojn. Krome estas ankaŭ kelkaj loĝejoj ene de la kastelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 126-127
  • Udo Hopf: Ohrdruf vor 1000 Jahren. In: Erfüllende Gemeinde Stadt Ohrdruf. Infobroschüre. 6. Auflage. Hrsg. Stadt Ohrdruf, 2010.
  • Manfred Ständer: Schloss Ehrenstein in Ohrdruf. 1964 bis 2014. Sutton Verlag, Erfurt 2014, ISBN 978-3-95400-369-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]