Muzeo Kastelo Tenneberg (Waltershausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Kastelo Tenneberg

loka muzeo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 53′ 43″ N, 10° 33′ 8″ O (mapo)50.895410.5521Koordinatoj: 50° 53′ 43″ N, 10° 33′ 8″ O (mapo)
Muzeo Kastelo Tenneberg (Waltershausen) (Turingio)
Muzeo Kastelo Tenneberg (Waltershausen) (Turingio)
DEC
Muzeo Kastelo Tenneberg (Waltershausen)
Muzeo Kastelo Tenneberg (Waltershausen)
Situo de Muzeo Kastelo Tenneberg (Waltershausen)
Muzeo Kastelo Tenneberg (Germanio)
Muzeo Kastelo Tenneberg (Germanio)
DEC
Muzeo Kastelo Tenneberg
Muzeo Kastelo Tenneberg
Situo de Muzeo Kastelo Tenneberg
Map
Konstruita 1929
vdr
La baroka festosalono, kiu longan tempon servis kiel ununura muzea chambro.

La Muzeo Kastelo Tenneberg (germane Museum Schloß Tenneberg) troviĝas en Waltershausen.

La muzea uzo[redakti | redakti fonton]

La regionhistoria muzeo de la urbo Waltershausen inaŭguritis en la 20-a de oktobro 1929. Tiam la kolektaro gastis en la baroka festosalonego, tiel ke pro la daŭre kreskanta inventaro pli kaj pli malefektis la unuopaj elmontritaĵoj.

Post pluraj etendiĝoj kaj intertempaj fermoj (ĉefe pro konstruadaj kialoj kaj ŝteloj en 1973 kaj 1991 kun grandaj perdoj) remalfermitis en la 1995 la daŭraŭ ekspozicioj. Ili tiom kreskis ke nun diversaj ekspozicioj povas esti prezentataj: pri la historio de la pupfarado, pri la moroj kaj kutimoj, pri la urba historio. Sekve la muzeo kuŝas sur tri kolonoj: daŭraj ekspozioj pri diversaj temoj, specialaj ekspozicioj (ekz. pri la produktado de ludiloj kaj pupoj ekde Johann Daniel Kestner, sed ne nur!) kaj elmontradoj pri la urbohistorio.

Priskribo de la kastelo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la kastelo (1176) kaj de Waltershausen (1209) estis kvazaŭ samtempe.Tiam la urbo havis la rajton je komercado kaj bierfarado/bierelverŝado. Plej malfrue la 14-an jarcenton ekestis Tenneberg eĉ sidejo tribunala. Ankaŭ relative frue, en la jaro 1380, la burga kapelo menciitis jam. Ĝi estas en konekto kun la konata legendo de la Baptorajdo al la monto Tenneberg. La turingia landgrafo Friedrich der Freidige laŭdire venigis sian infanon disde la okupita Wartburg tien ĉi por ricevigi ĝin la sakramenton de bapto.

En la 16-a jarcento faritis kelkaj konstruaj ŝanĝoj (1533; 1542/71). La alikonstruo al ĉaskastelo fare de Johann Casimir faritis inter 1588-90. Alia alikonstruo estis de 1612-22. En 1640 uzis ĝin lia duka moŝto Ernesto la Pia kiel rezidejo. La festosalono (1719) estas bone farita kompozicio de arktitekturo, plastiko kaj pentrado. Ĝian imponan plafonan pentraĵon kaj la aliajn bildojn faris la kortega pentristo Johann Heinrich Ritter - pro tio la nomo Rittersaal (kaj nenia Kavalirsalono por la germana vorto Ritter signifanta kavaliron...). Menciindas ankaŭ la baroka ŝtuparejo (1718) kaj la kastela kapelo (1721). La kapelo kaj la festosalonego estis planitaj fare de Wolf Christoph Zorn von Plobsheim.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 164-165
  • Reinhard Fauer: "Die Wiedergeburt des Schlosses Tenneberg und seines Heimatmuseums in Waltershausen", en: Hörselberg-Bote, kajero 39,Heimat-Verlag Hörselberg, Wutha-Farnroda 1999, p. 18–23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la kastelo + muzeo sur tutturingia porturisma retpaĝaro Arkivigite je 2014-07-28 per la retarkivo Wayback Machine.