Muzeo Kastelo Wilhelmsburg (Schmalkalden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sudokcidenta fasado de la kastelo.
En la kastela kirko.
Ekzemplo de la internaj salonoj.

La Muzeo Kastelo Wilhelmsburg (germane: Museum Schloß Wilhelmsburg) troviĝas sur monteto supre de la faktrabaĵoza urbocentro de Schmalkalden, Schloßberg nr 9.

Historio de la kastelo kaj de ĝia uzo[redakti | redakti fonton]

La inter 1585 kaj 1590 kiel flanka rezidejo de la hesaj landgrafoj konstruita kastelo estas - pro sia kvazaŭ komplete konservita ekstera konstruaĵaro, originala ĉambrostrukturo interne kaj impresaj vandpentralĵoj kaj stukaĵoj - unika juvelo inter la renesancaj kasteloj de Germanio.

La festsalonegoj, la sinjora kuirejo kaj aparte la impona trietaĝa kastelo kirko estas vera okuldorlotilo. Tie la protestanta kredokonfeso kvzaŭ arkitekture prezentiĝas: altaro, ambono kaj orgeno estas aranĝitaj en vertikala akso. Rekte kontraŭe la landgrafoj de sur propra galerio la diservojn partoprenadis.

La unuafoje en la 23-a de majo 1590 aŭdita orgeno nombriĝas inter la plej malnovaj ankoraŭ ludeblaj orgenoj el ligno en Eŭropo. Regule okazas tie ĉi orgenkoncertoj internaciaj.

En Schmalkalden gravaj historiaj momentoj pasis: la Ŝmalkalda Ligo estas la unua granda defendema konfederacio de la reformitaj landoj. Marteno Lutero publikigis surloke en 1537 la t.n. Ŝmalkaldajn artikolojn, je kiuj ankoraŭ hodiaŭ protestantaj pastroj ĵuras dum ordinado.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La daŭra ekspozicio ne nur enmergigas onin en la tempon de Reformacio, de Lutero, de la Tridekjara milito aŭ de la Ŝmalkalda Ligo sed konatigas onin ankaŭ kun la vivo ĉe la kortego de la hesaj landgrafoj, kiuj samtempe estas la sinjoroj de Turingio. La nocio kortego inkluzivas la ĉekortegan ĉiutagan vivon, la loĝadon kaj ĉion koncerne la grafojn kaj la ilin ĉirkaŭantajn personojn.

Sur la kastelo Wilhelmsburg multaj aspektoj de la nobela klaso en la 16-a kaj la 17-a jarcentoj videblas. Oni lernas pri la tiamaj festoj, la ĉasoj, la muziko, la teatro, la edukado de la tronheredantoj, la ĉetablaj kutimoj, la kuirado.

Prezentatas instrumentoj por ĉasado, vazaro, trinkglasoj kaj kruĉoj sed ankaŭ sciencaj iloj. Impresas la loĝejaj kaj prestiĝaj ĉambroj de la landgrafoj kaj kuirejo kun rekonstruita ekipaĵo.

Kelaj vandpentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas en la urbocentra domo nomita Hesa korto kela trinkhaleto, kie estas videbla unu el la plej malnovaj profanaj pentraĵoj el la germana Mezepoko. La freska ciklo malfruromanika montras episodojn el la romano "Iwein, la kavaliero kun la leono" de Hartmann von Aue. Pro konservadaj kialoj la ciklo en la originala loko jam ne alireblas. Anstataŭe ties kopio en freŝaj koloroj estas admirota en kelo sur la kastelo Wilhelmsburg.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 146

Literaturo =[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Eckardt, Helmut-Eberhard Paulus, Willi Stubenvoll: Schloss Wilhelmsburg in Schmalkalden. Deutscher Kunstverlag, München 1999, ISBN 3-422-03066-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]