Muzeo Lohmühle (Tambach-Dietharz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Lohmühle
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Tambach-Dietharz
vdr
Vojindikilo al la muzeo sur muelŝtono.
Ekstero de la muzeo kun historia trajno sur la jam ne ekzistanta fervoja linio al Georgenthal, kiu nuntempe estas bicikladovojo asfaltita.

La Muzeo Lohmühle (germane: Lohmühlenmuseum) estas parte liberaera muzeo ĉe la norda rando de Tambach-Dietharz, Lohmühle 4.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 30 per akvo movigitaj muelejoj flankis iam la bordoj de la rivereto Apfelstädt inter la Turingia Arbaro kaj la Erfurta Baseno. Nur kelkaj konservitis samkvalite kiel la Loh-muelejo. Ĝi servis plejtempe por malgrandigi bovajn felojn por tanistoj.La historia bieno servis 350 jarojn ne nur kiel muelejo tanista, sed ankaŭ kiel muelejo por segado, olefarado, grenpistado.

Nova uzo muzea[redakti | redakti fonton]

En 1997 malfermitis muzeo ricevante la nomon laŭ sia ĉefa iama uzo. La ampleksa elmontra oferto pri tre diversaj temoj ĉiam restas konektita al la regiono respektive al la iama teknikaj utiligoj. Kromas specialaj porfamiliaj ofertoj en la ĉ. 10 hektarojn granda aventurparko.

La daŭra ekspozicio estas ordigita laŭ la sekvontaj sekcioj:

  • forstado kaj lignokomercado
  • ekspluato de brutaj feloj
  • tanado
  • prilaborado de ledaĵoj
  • prilaborado de lignaĵoj
  • historia evoluo de la regiono
  • tipaj regionaj metioj
  • muelila tekniko kaj historio de energifarado (vapormaŝinoj, turbinoj, akvoradoj, dizelmotoroj, bruligo de biorubaĵo, varmopumpiloj, sunenergio ktp.)
  • vivo kaj loĝado antaŭ 100 jaroj
  • evoluo de la surloka industrio metala kaj plasta
  • Samuel Hahnemann en Georgenthal
  • lernejoj en la kuro de la tempo
  • historio de la fosiliojtrovo en la ĉirkaŭaĵoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 160

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]