Muzeo Reuter-Wagner (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vagnero-biblioteko ene de la muzeo.

La Muzeo Reuter-Wagner (germane: Reuter-Wagner-Museum) troviĝas en Eisenach, Reuterweg nr 2. Ĝi apartenas al la muzearo Thüringer Museum Eisenach.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La platgermana verkisto Fritz Reuter translokiĝis en 1810 de Neubrandenburg al Eisenach. La 1-an de aprilo li elektis kiel loĝejon novrenesancstilan vilaon, kiun elstarigis por li la arĥitekto L. Bohnstedt dum 1864-1867. La vilao troviĝas en la valo Helltal ĉe la strato supren al la Wartburg. La kolonoza domo de la retiriĝinta poeto estas bona ekzemplo por fantaziriĉa kaj unika vilaoarkitekturo de Eisenach. Li mortis en 1874. Uzo muzeo ekis jam en 1897, ankaŭ danke al la engaĝiĝo de Joseph Kürschner.

Post la morto de lia vidvino la domo transiris al la proprieto de la urbo. Ĝis nun konserviĝas en la originala stato la salono, la laborĉambro de la verkisto, kiel ankaŭ la la muzikĉambro kaj la kudradĉambreto de la edzino. Tiun ŝi nomis sia "sanctuarium" (=sanktejo). En la mezo de la vilaro estas la kunvena centro, la per pompeja balkonloĝio transirebla salono.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la domo troviĝas teretaĝe la t.n. Oesterlein-kolekto pri la vivo kaj la kreado de la komponisto Richard Wagner. Ĝin vendis la vienano en 1895 al la urbo. Ĝi entenas autografojn, unuajn eldonojn de la verkoj, originalajn enirbiletojn, partiturojn, bustojn ktp. Malantaŭ la kolekto en Bayreuth ĝi estas la dua plej granda vagnera elmontrindaĵaro en la mondo.

De Fritz Reuter videblas portretoj, pejzaĝpentraĵoj, desegnoj, originalaj eldonoj de la verkoj de la rakonstist kaj objektoj de la ĉiutaga vivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]