Muzeo Schnepfenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La museo en la Salzmann-lernejo.
La gimnastikejo liberaera de GutsMuths (rekonstruo).
La malnova lernejo, la t.n. Philanthropinum de Schnepfenthal.

La Salzmann-GutsMuths-muzeo (germane: Salzmann-GutsMuths-Museum Schnepfenthal) troviĝas en Schnepfenthal, urboparto de Waltershausen, Klostermühlenweg nr 2-8.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo troviĝas en la Domo 4 sur la kampuso de la Salzmann-lernejo. La iama memorigloko ricevis novan koncepton fare de la Amikara societo Salzmann-lernejo kaj sub remalfermitis en 2004/05. Ĝi pritraktas Turingion kiel filozofian centron de Germanlando kaj serĉadas la rolon de Schnepfenthal ene de tiu kosmo kritike esplorante ties eŭropan/internacian klerigadan pretendon.

Centre informatas pri la vivo kaj agado de Christian Gotthilf Salzmann, pri la rolo de Johann Christoph Friedrich GutsMuths kiel gimnastikopioniro, pri Johann Matthäus Bechstein (kunfondinto de scienca forstado), pri Harald Othmar Lenz, patro de la germana fungoscienco.

Krome la muzeo servu kiel identecigilo por la instruistoj kaj la gelernantoj de la Salzmann-lernejo.

Aliaj lokoj en konekto[redakti | redakti fonton]

La unua germana gimnastikejo de 1785 troviĝas ĉe la rando de arbareto (kun arbara tombejo kun tomboj i.a.de Gutsmuths, Salzmann, Luise Gerbing) en la vilaĝoparto Rödichen. En Rödichen ankaŭ estas la unua lerneja konstruaĵo, la t.n. schnepfenthal-a Philanthropinum. Sur la kampuso de la lernejo estas ankaŭ eksa rajdohalo (de 1800), verŝajne la unua gimnastika halo de sia speco de Germanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]