Muzeo Senckenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Senckenberg
Naturmuseum Senckenberg
muzeo de natura historio • arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Frankfurto ĉe Majno
Situanta sur Senckenberganlage
Posedanto Senckenberg Nature Research Society vd
Arkitekto(j) Ludwig Neher vd
Estiĝo 1907
Koordinatoj 50° 7′ 3″ N, 8° 39′ 6″ O (mapo)50.11758.651667Koordinatoj: 50° 7′ 3″ N, 8° 39′ 6″ O (mapo)
Muzeo Senckenberg (Germanio)
Muzeo Senckenberg (Germanio)
DEC
Muzeo Senckenberg
Muzeo Senckenberg
Situo de Muzeo Senckenberg
Map
Muzeo Senckenberg
Jaraj vizitantoj: 620 000 (2009)
Retpaĝo https://museumfrankfurt.senckenberg.de
vdr
Muzeo Senckenberg

La Muzeo Senckenberg en Frankfurto ĉe Majno estas la plej granda naturhistoria muzeo en Germanio. Ĝi estas aparte populara ĉe infanoj, kiuj ĝuas la grandan kolektaĵon de dinosaŭraj skeletoj: Muzeo Senckenberg havas la plej grandan ekspozicion de grandaj dinosaŭroj en Eŭropo. Unu aparte rara eksponaĵo estas dinosaŭra fosilio kun unika, konservita skvama haŭto. En la muzeo ankaŭ estas la plej granda kaj diversa kolektaĵo de remuritaj birdoj de la mondo, kun ĉ. mil specimenoj. En 2004 preskaŭ 400.000 homoj vizitis la muzeon.

Muzeo Senckenberg

La konstruaĵo en kiu estas Muzeo Senckenberg konstruiĝis inter 1904 kaj 1907 ekstere de Frankfurto en la sama regiono kiel Universitato Johann Wolfgang Goethe, kiu fondiĝis en 1914. La muzeon posedas kaj funkciigas Societo por Naturesplorado Senckenberg (germane: Senckenbergische Naturforschende Gesellschaft), kiu fondiĝis en 1817 - ĝia nomo honorigas la frankfurtan kuraciston Johann Christian Senckenberg.

Dinosaŭro antaŭ la muzeo

Vizitantojn bonvenigas ekstere de la muzea konstruaĵo viv-grandaj rekonstruaĵoj de dinosaŭroj, kiuj baziĝas sur la plej novaj sciencaj teorioj pri dinosaŭra aspekto. Interne oni havas sekvi la ŝpurojn de tiranosaŭro, enpremitaj en la plankon, al ĝia impona skeleto sur ŝirmita korteto.

Inter la allogaĵoj estas parasaŭrolofo kun ĝia kresko, fosiliiĝinta psitakosaŭro kun klaraj ketoj ĉirkaŭ ĝia vosto kaj videblaj fosiliiĝintaj stomakenhavoj, kaj oviraptoro. Ankaŭ tre popularaj ĉe la publiko estas la tiranosaŭro, originalo de igvanodonto, kaj la talismanulo de la muzeo, triceratopo.

Originalaj triceratopaj kranioj

Kvankam la dinosaŭroj plej multe allogas vizitantojn danke al sia grandeco, Muzeo Senckenberg ankaŭ havas grandan kolektaĵon de bestoeksponaĵoj de ĉiu epoko de la tera historio. Ekzemple, en la muzeo estas granda nombro de originaloj de Ŝtonminejo Messel: musoj, reptilioj, fiŝoj, kaj antaŭulo de la moderna ĉevalo kiu vivis antaŭ 50 milionoj da jaroj kaj havis altecon de malpli ol 60 cm.

Muldaĵo de Lucy

Unika en Eŭropo estas muldaĵo de la fama Lucy, preskaŭ kompleta skeleto de la rekte promeninta homedo Australopithecus afarensis, kiun havas Muzeo Senckenberg. Historiaj ŝrankoj plenaj je remburitaj bestoj troviĝas en la supraj niveloj; interalie oni povas tie vidi unu el la dudek ekzistantaj ekzempleroj de la kvago, formortinta depost 1883.

Depost kiam oni finis renovigadon en 2003, la nova reptilia ekspozicio prezentas kaj la biodiversecon de reptilioj kaj amfibioj kaj la temon de naturkonservado. Per surirebla pluvarbara arbo vizitantoj povas spekti diversajn pluvarbarajn zonojn de la tero ĝis la arba baldakeno kaj la vivejoj al kiuj adaptiĝis la ekzotaj reptilioj.

Muzeo Senckenberg proponas regulajn vesperajn prelegojn kaj rondvojaĝojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu ĝin sur mapo: 50° 07' 03" N, 8° 39' 6" E Mapo