Muzeo Sikula Nacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Sikula Nacia
muzeo
Lando Rumanio vd
Estro Mihály Vargha
Koordinatoj 45° 51′ 42″ N, 25° 47′ 8″ O (mapo)45.86166666666725.785555555556Koordinatoj: 45° 51′ 42″ N, 25° 47′ 8″ O (mapo)
Muzeo Sikula Nacia (Rumanio)
Muzeo Sikula Nacia (Rumanio)
DEC
Muzeo Sikula Nacia
Muzeo Sikula Nacia
Situo de Muzeo Sikula Nacia
Map
Muzeo Sikula Nacia
Retpaĝo https://www.sznm.ro/
vdr

Muzeo Sikula Nacia (Székely Nemzeti Múzeum) sekej nemzeti muzeum, rumane Muzeul Naţional Secuiesc (nacional) estas muzeo en Sfântu Gheorghe, Rumanujo. Ĝi havas la plej gravan hungaran muzean kolektaĵon en Rumanujo. Ĝi enhavas ankaŭ etnografiaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondantino estis Emilia Zathureczky, vidvino de János Cserey en Imecsfalva en 1875. La privatkolektaĵon, kiu enhavis 8779 objektojn, transprenis por konservado al komitatoj Csík, Háromszék, Udvarhely kaj Maros-Torda la 15-an de septembro 1979. La unua konservisto de muzeo estis Gyula Vasady, ĉedoma instruisto de familio Cserey, kiu konvinkis la vidvinon por donaci la kolektaĵon por muzeo. Dum la unuaj jaroj ĝi funkciis en ĉambro etaĝa de Miko-kolegio. Ĝia hodiaŭa hejmo konstruiĝis en 1911-1912 laŭ la projektoj de Károly Kós. Okaze de ĝia duonjarcenta jubileo ĝi eldonis memorlibron (Emlékkönyv a Székely Nemzeti Múzeum ötvenéves jubileumára. Szerk. Csutak Vilmos, Sepsiszentgyörgy, 1929). En 1928 ĝi havis jam 273 573 objektojn. Ĝia librarejo kaj arkivejo enhavis kodeksojn, prapresaĵojn, lokhistoriajn skribaĵojn. La arkeologia kolektaĵo enhavis unuavice trovitaĵojn pri la loka esplorfosadoj. En ĝia artkolektajo troviĝas inter aliaj la kreaĵoj de Miklós Barabás kaj Jenő Gyárfás. Estis riĉa ankaŭ ĝia naturscienca kolektaĵo. La sisteman etnografian kolektadon komencis Ferenc László. La kolektaĵo suferis gravajn damaĝojn dum la Dua mondmilito. La 54 kestoj transportitaj Transdanubion la 29-an de marto 1945 en la stacidomo de Zalaegerszeg pro bombatako forbrulis. En 1949 ĝi fariĝis ŝtatposedaĵo. Ĝis 1969 ĝi estis regiona muzeo, hodiaŭ estas distriktmuzeo. Ĝi eldonas jarlibron titolitan Aluta (1969–).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sas Péter: A sepsiszentgyörgyi Székely Nemzeti Múzeum elmenekített anyagának pusztulása 1945-ben. 2007.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]