Muzeo Tabakspeicher (Nordhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La du konstruaĵo kiuj formas la muzeon.

La Muzeo Tabakspeicher (germane: Museum Tabakspeicher) troviĝas en Nordhausen, Bäckerstraße nr 22.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo tabakdeponeja estiĝis en la 18-a jarcento kaj uzitis kiel varstaplejo fare de la firmao Walter & Sevin Tabak- und Zigarrenfabrik la 19-a jarcenton kaj la komencon de la 20-a. Post ĝisfundaj restaŭradlaboroj ĝi servas ekde 1995 kiel urba muzeo kun fokusoj pri metioj, industrio kaj arkeologio.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En la du faktrabaĵoj videblas sur 1000 kvadratmetroj la ekonomiaj radikoj de Nordhausen. Klare dokumentas la elmontritaĵoj pri la plej gravaj branĉoj industriaj kiel: grenbrandofarado, maĉtabakproduktado, maŝinkonstruado. Ampleksa informo gvidas onin tra ties tuta historio. Kromas tradiciaj metioj de presado de bluaĵoj, peltistoj, tajloroj, ŝufaristoj kaj bakistoj.

Interaktivigas la vizitantojn ankoraŭ funkciantaj pli malpli historiaj maŝinoj de telekomunikado el diversaj epokoj, kinejo kun malnovaj projekciiloj aŭ la kafo-rostejo. Post renoviglaboroj en printempo de 2005 partoprenigsekcioj muzeaj por infanoj furoradas (i.a. en historie ekipita butiketo por kio ajn aŭ en bakejo).

Propran parton okupas la aĵoj arkeologiaj, trovitaj dum elfosadoj en kaj ĉirkaŭ Nordhausen. Ili helpas konatigi la pra- kaj fruhistoriajn radikojn de ege tradiciriĉa urbo en Norda Turingio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 126

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la muzeo sur la tutturingia muzea retpaĝaro.