Muzeo Tikotin de Japana Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Tikotin de Japana Arto
arta muzeo
Lando Israelo vd
Situo Ĥajfo
Estiĝo 1959
Koordinatoj 32° 48′ 33″ N, 34° 59′ 7″ O (mapo)32.809334.9854Koordinatoj: 32° 48′ 33″ N, 34° 59′ 7″ O (mapo)
Muzeo Tikotin de Japana Arto (Israelo)
Muzeo Tikotin de Japana Arto (Israelo)
DEC
Muzeo Tikotin de Japana Arto
Muzeo Tikotin de Japana Arto
Situo de Muzeo Tikotin de Japana Arto
Map
Muzeo Tikotin de Japana Arto
Retpaĝo https://www.tmja.org.il/eng
vdr

La Muzeo Tikotin de Japana Arto, kiu staras sur Monto Karmel en Israelo, estas tute dediĉita al elmontrado kaj konservado de japanaj artaĵoj, kaj estas la sola tia en la Mezoriento. Ĝi estis fondita en 1959, kun la helpo kaj iniciato de Felix Tikotin (n. 1893 - m. 1986) de Nederlando kaj la mortinta Abba Ĥuŝi, la tiama urbestro de Ĥajfo.

La 18-an de majo 1958 la Urba Konsilantaro de Ĥajfo decidis akiri la Domon Kisĉ kaj uzi la teron, kiu formis parton de la posedaĵo, kiel la lokon de la Japana Muzeo. La 25-an de majo 1960 la Muzeo Japana malfermis siajn pordojn al la publiko.

La Domo Kisĉ nun enhavas la oficejojn de la muzeo, kaj ankaŭ artajn atelierojn, ĉambron japanan kaj bibliotekon, la plej grandan tian en Israelo, enhavantan proksimume 3000 librojn kaj akademiajn eldonaĵojn pri la artoj kaj la kulturo de Japanio.

La kolekto de la muzeo enhavas proksimume 7000 aĵojn, inkluzive de pentraĵoj, presaĵoj, desegnaĵoj, bildekranoj, teksaĵoj, ceramikaĵoj, maketaj skulptaĵoj (netsuke), metalaj kaj lakaj aĵoj, antikvaj glavoj kaj metiaĵoj, precipe el la 14-19-aj jarcentoj. Ĝi ankaŭ enhavas modernajn japanajn artaĵojn.

En 1995 nova konstruaĵparto, desegnita de la mortinta japana arkitekto Ĝunzo Joŝimura de Tokio kaj la israela arkitekto, Profesoro Al Mansfeld, estis aldonita al la ekzistanta galerio.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]