Teylers Museum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzeo de Teyler)
Teylers Museum
Teylers Museum
muzeoarta muzeo • scienca muzeo • muzeo de natura historio
Lando Nederlando vd
Situo Harlemo
Adreso Spaarne 16
Poŝtkodo 2011CH
Situanta sur Spaarne
Estiĝo 1778
Koordinatoj 52° 22′ 50″ N, 4° 38′ 25″ O (mapo)52.3805564.640278Koordinatoj: 52° 22′ 50″ N, 4° 38′ 25″ O (mapo)
Teylers Museum (Nederlando)
Teylers Museum (Nederlando)
DEC
Teylers Museum
Teylers Museum
Situo de Teylers Museum
Map
Teylers Museum
Jaraj vizitantoj: 126 581 (2017)
Retpaĝo http://www.teylersmuseum.nl
vdr
Teylers Museum frontal
Dua Halo por Fosilioj, 1885

Teylers Museum (Muzeo de Teyler) estas muzeo en Harlemo (Nederlando), fondita en 1778 kaj malfermita en 1784. Ĝi temas ĉefe pri la historio de naturo kaj de tekniko sed enhavas ankaŭ pentraĵojn. Ĝi estas nomata la unua muzeo de Nederlando. La konstruaĵo estis origine malantaŭ la loĝdomo de la tekstaĵ-fabrikisto kaj bankisto Pieter Teyler van der Hulst, kiu estis seninfana kaj donis sian havaĵon testamente por la subtenado de arto kaj scienco.

Ĉiujare la muzeo nombras ĉ. cent mil vizitantojn. Ĝi troviĝas sur listo de la cent plej gravaj Unesko-monumentoj en Nederlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

"Portreto de Giovanni Bologna" fare de Hendrick Goltzius, kolekto Teylers Museum

La heradaĵo de Teyler al la urbo Harlemo estis dividita en tri societojn, po unu por religio, scienco kaj artoj. La po kvin prizorgantoj devis renkontiĝi ĉiusemajne en la domo de Teyler, tiel ke ili devis loĝi en Harlemo. Dum sia vivtempo Teyler invitis al sia domo la komunumon de menonitoj, kaj la desegno-lernejon por viroj. La lasta iris post lia morto al alia domo por fari spacon por la naturaĵoj kaj biblioteko de la Teyler-a kolekto. Gvidanto estis Martin van Marum.

En 1784, do ses jarojn post la morto de Teyler, malfermiĝis la muzeo, en tiu sama jaro oni alkonstrius ankaŭ la Ovalan Halon malantaŭ la malnova domo de Teyler. Tiu Halo estis intencita kiel artgalerio por la publiko. Ĝi estas elstara ekzemplo por novklasikisma arkitekturo en Nederlando. En la centro troviĝas montrokesto kun kolekto de mineralaĵoj el la 18-a jarcento. La supra galerio (nun fermita por la ĝenerala publiko) enhavas librobretarojn, ĉefe kun enciklopedioj.

En la 19-a jarcento oni pligrandigis la muzeon je du salonoj kun pentraĵoj. La nuna ĉefenirejo tuj apud la rivero Spaarne estis aldonita en 1878. La grava fizikisto kaj nobelpremiito Hendrik Lorentz en 1910 fariĝis esplordirektoro ĉe la Teylers Museum.

En 1996 la muzeo ricevis novan alon, interalie kun kafejo.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Al la kolekto apartenas interalie la plej granda elektro-statika generilo de la 18-a jarcento, fosilioj, desegnaĵoj kaj pentraĵoj, kaj moneroj. Teylers Museum posedas ankaŭ kelkajn desegnaĵojn de Michelangelo Buonarroti kaj aliaj italaj kaj nederlandaj artistoj. Sur la tegmento estis ankaŭ instalita astronomia observejo.

Je la 12-a de decembro la nederlanda registaro nomunumis la muzeon kiel Unesko-monumenton de monda kulturo. La argumento estis la longa historio de la muzeo kiu estas alirebla por la publiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Scharloo (eld.): Teylers Museum, een reis door de tijd. Harlemo 2010
  • B. Sliggers (eld.): De idealen van Pieter Teyler. Een erfenis uit de Verlichting. Harlemo 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]