Muzeo de fortikaĵoj Hlučín-Darkovičky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de fortikaĵoj Hlučín-Darkovičky
ĉeĥe: Areál čs. opevnění Hlučín-Darkovičky
muzeo
La infanteria fuorto MO S-19 "Aleo"
Oficiala nomo: Areál čs. opevnění Hlučín-Darkovičky
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Historiaj regionoj
Parto de Silezia landa muzeo
Tipo de muzeo armea memorindaĵo skanzeno
Fuortoj MO S-18, MO S-19, MO S-20
Situo Muzeo de fortikaĵoj
 - alteco 278 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 31″ N 18° 13′ 16″ O / 49.92528 °N, 18.22111 °O / 49.92528; 18.22111 (mapo)
Konstruo de fuortoj 1937
 - rekonstruo 1984
Por publiko jes
Plej facila aliro Hlučín, Píšť, Šilheřovice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Celigo armeaj fortikaĵoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Museum of the fortifications Hlučín
Retpaĝo: muzeo de fortikaĵoj
Portalo pri Ĉeĥio
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939

Muzeo de fortikaĵoj en urbo HlučínDarkovičky prezentas parton de defenda fortikaĵlinio de Ĉeĥoslovaka respubliko, kiu estis konstruata en la jaroj 19351938. La muzeo estas kreata per la infanteriaj fuortoj MO S-18, MO S-19, MO S-20 kaj per la malpeza objekto modelo 37A. La objektoj de la muzeo prezentas diversajn diferencojn en projekciaj kaj paf-taktikaj ecoj kaj same diversajn rezistkapablajn gradojn. Temas pri grava armea-taktika memorigaĵo. La muzeo troviĝas en milde ondiĝinta Hlučín-montetregiono en Regiono Hlučín, en distrikto Opava, inter urbo Hlučín kun konata ĉeakva refreŝigejo, kaj vilaĝo Šilheřovice kun kastelo kaj ties grandarea kastelparko kun golfejo.

MO S-18 "Ĉasarbaro"[redakti | redakti fonton]

La infanteria fuorto MO S-18 „Ĉasarbaro“, unuflanka objekto de la II-a rezistkapabla grado, kun batal- kaj subtera etaĝoj, kun unu blenda kloŝo, estas ekstere rekonstruita al origina aspekto inkluzive de parto de la ĉirkaŭobjektaj obstakloj. En ĝia enirejkoridoro estas instalita memortabulo al komandinto de la objekto el la jaro 1938 al Jaroslav Švarc, al la pli malfrua partopreninto de okcidenta rezistmovado, al la paraŝutisto falinta en malegala batalo kontraŭ nazioj en Prago dum Heydrich-periodo.

La malpeza objekto[redakti | redakti fonton]

La malpeza objekto modelo 37A – 140Z n-ro 829 estas rekonstruita kaj ĝia interno enhavas bazan ekipaĵon (afustojn, periskopojn, ventolilon...).

MO S-19 "Aleo"[redakti | redakti fonton]

La infanteria fuorto MO S-19 „Aleo", ambaŭflanka objekto de la III-a rezistkapabla grado, kun batal- kaj subtera etaĝoj, kun tri blendaj kloŝoj estas ĉefa ekspozicia objekto. Post malfacila kaj granda rekonstruo ĝi prezentas konstruan kaj teknikan perfektecojn de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, kreantaj kulminon de la eŭropaj fortikaĵsistemoj de la tridekaj jaroj de la lasta jarcento. La ekstera kaj la interna aspektoj, la sistemo de la obstakloj kaj reinstalita tiama armilaro kaj ekipaĵo atingas preskaŭ staton el la jaro 1938.

La objekto estas denove ekipita per tri egaj blendaj turoj. La plej granda solekzemplero estas porpafista ĉambro, kiu estas plene rekonstruita, rearmita kaj reekipita. Eblas ekvidi en ĝi kulminan fortikaĵkanonon modelo 36, hodiaŭ unusola kompleta ekzemplero en Ĉeĥa respubliko. Plue vi povas vidi duopon de kunigitaj mitraloj modelo 37 kaj mitraleton modelo 26. La armiloj estas en originalaj afustoj kun origina kaj eminenta optiko kaj vico da aliaj gravaj detaloj potencigas impreson el la vizito. En la objekto eblas vidi ekspozician ĉambron, telefoncentralon, filtroventolaĵon, puton (47,9 m profunda), maŝinejon, forlavan necesejon kaj vicon da pluaj ĉambroj. En la objekto eblas vidi vicon da inĝeniaj interesaĵoj.

MO S-20 "Aglo"[redakti | redakti fonton]

La infanteria fuorto MO S-20 „Aglo" estas ekzemplo de grupfortikaĵobjekto, kies ferbetonaj muroj kaj plafono atingas 3,5 m, kio signifas, ke la objekto estis konstruita en la plej granda, do en la IV-a rezistkapabla grado. Ĝi estas ambaŭflanka objekto, kiu havis tri blendajn kloŝojn. En subteron kondukas el ĝi ŝakto kun ŝtuparejo 26,25 m profunda. Ĉi tie la objekto estis kuniĝonta kun la subtera sistemo de koridoroj, ĉambregoj, municiejoj... de la planita, sed nekonstruita artileria fuortaro „Ĉe Aglo“. La objekto estas lasita en difektita stato montrante dezertigon de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj kaj ilian misuzon en la jaro 1945.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.