Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La muzeo de la kajo Branly (franclingve musée du quai Branly), estas muzeo lokita en la 7-a arondismento de Parizo, proksime al la Eiffel-Turo, sur la loko de la eksa ministrejo pri eksterkomerco. La muzeo, inaŭgurita la 20-an de junio 2006, konsistigis unu el la gravaj projektoj de la prezidento Jacques Chirac (samkiel la renovigo de la Luvro estis grava projekto de Mitterrand).

Ĝi estas dediĉita al la artoj kaj civilizacioj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko, tio estas ĉiuj neokcidentaj kulturoj. La konstruaĵo, tre modernaspekta, estis kreita de la arkitekto Jean Nouvel, kaj entenas interalie muron tute kovritan per plantoj.

Eksteraj ligiloj