Urba muzeo kun Goeto-monumento (Ilmenau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La duka oficejo en Ilmenau; sur la benko antaŭ ĝi sidas la sekreta konsilisto Goethe ...

La Muzeo de la urbo Ilmenau (germane: Museum der Stadt Ilmenau) troviĝas en le centro de Ilmenau, en iama oficeja domo, Markt nr 7.

Priskribo de la loko

Konstruitis la oficejo kiel fortimpresa landa adminisradejo inter 1753-56 laŭ la planoj de la arkitekto Gottfried Heinrich Krohne. Antaŭula konstruaĵo forbruliis en 1752 kune kun multaj aliaj apudaj konstruaĵoj.

La urbo ekposedis la konstruaĵon en 2000. La ekde 1967 instalita muzeo fundamente renovigitis; alvenis krome sekcio pri la urba historio.

La unua etaĝo servis kiel duka loĝejo. De tempo al tempo eĉ ĝis 1918 loĝis tie ĉi la princo de Sachsen-Weimar. Plurfoje loĝis tie ĉi ankaŭ Goeto, kiu venis unuafoje al Ilmenaŭ en 1776 laŭ komisio de princo Carl August. Estis lia tasko esplori eblan rekomencon de ekspluato de arĝento kaj kupro en Ilmenau; krome necesis nove ordigi la minadaj regulojn surloke.

Salonoj

La Goeto-ĉambro ĝis nun memoras ties agadon kaj restadojn (sume 28 fojojn). Oni prezentas la en Ilmenaŭ skribitajn verkojn. Goeto bonege fartis en Ilmenau kaj ege ŝatis tiel la urbon kiel la urbanojn.

Unu ĉambro estas dediĉita al la historio de minado. Skribaj dokumentoj rakontas pri la goetaj faradoj sur tiu kampo: sub lia estrado la minado en la regiono, kvankam nur mallonge, reekfloris.

Kolektoj pri mineralogio, iloj ministaj kaj en Ilmenau stampitaj moneroj kompletigas la elmontradojn. Pri la farado de vitraĵoj kaj porcelanaĵoj, kies komencon Goeto ankoraŭ konis, estis aranĝita alia ĉambro. Aparta afero en tiu kunteksto estas porcelanaj medalionoj kun blankaj reliefetoj sur blua fono, faritaj de 1795-1810.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 99-100

Eksteraj ligiloj