Muzeo en la Dreyse-domo (Sömmerda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo en la Dreyse-domo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Sömmerda
vdr
Memortabulo muntita ĉe la naskiĝdomo de la inventisto.

La Muzeo teknika en la Dreyse-domo (germane: Historisch-technisches Museum im Dreyse-Haus) troviĝas en la centro de Sömmerda, en la naskiĝdomo de la granda inventisto Nicolaus von Dreyse, Weißenseer Straße nr 15.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la 2005-a jaro, en la kadro de la aranĝaro Sömmerdaer Museumslandschaft, inaŭguritis la Historia-teknika muzeo de la urbo. Ĝi gastas en la monumentprotektita eksa loĝdomo de Nicolaus von Dreyse, en la urbokerno.

Rekte malantaŭ la tripartita domo invitas belega rozĝardeno en la bidermajro-stilo al promenado kaj restado.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo ĉefe honoras la vivon kaj kreivan agadon de Dreyse, elstara filo de la urbo, kiu per la konstruo de la nadlo-prajma fusilo ne nur revoluciigis la pafilteknikon sed ankaŭ reprezentas la komencon de industriigo en la urbo.

Eta kolekto de pafarmiloj historiaj kaj informoj pri ties fabrikado kun la vivo- kaj laborkondiĉoj en la 19-a jarcento fascinas la vizitantojn. Same apartenas al la elmontrado la sekvontaj eroj: estiĝo de la firmao Rheinmetall; agado de la inventisto Heinrich Ehrhardt; la kontormaŝinfabriko Büromaschinenwerk Sömmerda - BWS (1945-1990) kaj ĝiaj produktoj (elektronaj skrib- kaj kalkulmaŝinoj, komputiloj, printiloj, diversaj teknikaj konsumvaroj).

En la gapdeponejo de la urba arkivejo eblas viziti, post sinanonco, ankoraŭ pli ampleksan kolekton da skrib- kaj kalkulmaŝinoj faritaj ekde 1923.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 151

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2014-10-10 per la retarkivo Wayback Machine