Muzeo pri ŝtrumpoj (Katharinenberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri ŝtrumpoj
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Südeichsfeld
vdr
En fabriko de Diedorf, en 1976.
Ŝtrumpoj el GDR, 1954.

La Muzeo pri ŝtrumpoj (germane: Strumpfmuseum) troviĝas en Katharinenberg-Diedorf, Brückenstraße nr 3.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 17-a kaj la 18-a jarcento troviĝis en Diedorf multaj teksomaŝinoj, kies produktojn aĉetis antaŭ ĉio komercistoj pri tukoj el la ne tro fora grandurbo Mühlhausen. Ekde 1902 evoluis la vilaĝo Diedorf al vera centro de germana ŝtrumpfarado! Komence oni produktigis hejme. En komplikaj paŝoj la trikaĵoj faritis per mantrikmaŝinoj. Ĉirkaŭ la 1912-a jaro kaj je la fino de la 1920-aj jaroj la tekniko senteble pliboniĝis kaj la farado-paŝoj tre faciliĝis. Tio ebligis la permaŝinan produktadon en granda stilo. Ĝis 1930 ne malpli ol 12 uzinoj malfermitis nur en Diedorf.

En 1946 komenciĝis, pro la komunisma merkatosistemo, la malprivatigo de la entreprenoj, oni kreis kooperativojn kaj la popolproprietan entreprenon VEB Thüringer Strumpfwaren Diedorf. En 1958 faritis tie ĉi la unua porinfana kalsonŝtrumpo de GDR. En la 1970-aj la diedorfa fabrikaro enkorpigitis en la Kombinumo ESDA kun ĉefa sidejo en Thalheim (Ercmontaro). La diedorfanoj responsis pri 7 faksekcioj en ne tute 20 uzinetoj en la regiono Eichsfeld kun 2300 dungitoj. Po 32 milionojn da ŝtrumpoj produktis oni ĉiun jaron.

Fino de produktado kaj komenco de dokumentado muzea[redakti | redakti fonton]

La fino de la entreprenoj venis en 1990 post la Turniĝo, kiam unu uzineto post la alia fermiĝis. La lasta ŝtrumpproduktanto de Diedorf fermis sian entreprenon en la 30-a de aŭgusto 2008. Pri tiom longa tradicio memorigas onin la muzeo, kiu estis instalita en 2000 ene de la komunuma domo.

Tie admireblas trikmaŝinoj el pli ol 100 jarojn daŭrinta metia epoko. Krome la vizitantoj estas detale informataj pri la historio kaj la evoluo de la ŝtrumpindustrio en la regiono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 52

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj sur porturisma retpaĝaro.[rompita ligilo]