Muzeo pri Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzeo de Ameriko

La Muzeo pri Ameriko estas nacia muzeo kiu troviĝas en Madrido (Hispanio). Ĝi estis fondita la 19-a de aprilo 1941 por la gastigado de art-kolektoj, arkeologio kaj etnografio de Ameriko, ekde la antaŭkolumba Ameriko ĝis la kolonia epoko.

Jam kreita la muzeo, la kolektaro estis montrita en la salonoj de la Nacia Arkeologia Muzeo ĝis la definitiva translokiĝo en 1962. Tri jarojn poste ĝi estis oficiale inaŭgurita. La muzeo estis fermata inter 1981 kaj 1994 pro remodelaj laboroj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]