Muzeo pri Azio kaj Pacifiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri Azio kaj Pacifiko
muzeo
Lando Pollando vd
Situo Varsovio
Estiĝo 1973
Koordinatoj 52° 13′ 59″ N, 21° 2′ 14″ O (mapo)52.2330555621.03722222Koordinatoj: 52° 13′ 59″ N, 21° 2′ 14″ O (mapo)
Muzeo pri Azio kaj Pacifiko (Varsovio)
Muzeo pri Azio kaj Pacifiko (Varsovio)
DEC
Muzeo pri Azio kaj Pacifiko
Muzeo pri Azio kaj Pacifiko
Situo de Muzeo pri Azio kaj Pacifiko
Map
Muzeo pri Azio kaj Pacifiko
Retpaĝo http://www.muzeumazji.pl/
vdr
Muzeo pri Azio kaj Pacifiko

La Muzeo pri Azio kaj Pacifiko estas muzeo lokita en Varsovio. Ĝi fondiĝis en 1973 kaj estas unusola muzeo en Pollando, kies eksponaĵoj rilatas nur al la kulturoj de landoj de Azio, Oceanio kaj krome Aŭstralio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo naskiĝis dank’ al kolekto-hobio de Andrzej Wawrzyniak, maristo kaj diplomato, kiu en Azio pasigis 27 jarojn, ĉefe en Vjetnamio, Indonezio, Laoso, Nepalo kaj Afganio.

De privata kolektisto li fariĝis profesia muzeologo. Eksidis en Konsilantaro pri Muzeoj ĉe Ministro de Kulturo kaj plu estas, de kelkaj balotperiodoj, membro de Komitato de Orientalistikaj Sciencoj ĉe Pola Scienca Akademio.

En 1973 li donacis al la pola ŝtato sian riĉan kolekton de artaĵoj kaj etnografiaj objektoj kaj estis nomumita ĝisviva direktoro kaj ĉefgardisto de tiel kreita muzeo. Fonda kolekto, nombranta pli ol 4000 da objektoj, devenis de indonezia insularo: Javo, Sumatro, Kalimantano (alie Borneo), Sulavesio (alie Celebeso), Balio kaj Floreso. La plej grava parto de ĝi estis krisoj, maskoj ritaj kaj teatraj, pupoj de la klasika java teatro wayang kulit kaj wayang golek, skulptaĵoj ŝtonaj, lignaj, terakotaj kaj teksaĵoj: batikoj, ikatoj kaj tapisoj, kaj fine kolektoj da tradicia kaj nuntempa indonezia pentroarto.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo pri Azio kaj Pacifio amasigas kolektojn el ĉiuj landoj de Azio, Aŭstralio kaj Oceanio, ĉefe dank’ al donacado de individuaj donacintoj kaj de institucioj, malofte ankaŭ pere de aĉetado. Nuntempa nombro da ili jam superas 20500 objektojn. Plej abundaj kolektoj estas el Indonezio, Vjetnamio, Hindio, Ĉinio, el la landoj de vaĝrajana budhismo (Mongolio, Nepalo, Tibeto) kaj same de Centra Azio kun Afganio.

La muzeo kolektas ankaŭ nuntempan pentroarton, grafikon kaj desegnojn pri orienta temaro. En ties kolektoj troviĝas artokreaĵoj de kelkaj polaj artistoj: Tadeusz Kulisiewicz, Aleksander Kobzdej, Andrzej Strumiłło kaj Roman Opałka.

Servoj kaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistanta ĉe la muzeo Librejo Azia havas fakan librokolekton kun pli ol 14000 volumenoj kaj pli ol 200 titoloj de revuoj polaj kaj fremdlingvaj akirataj helpe de aĉeto kaj interŝanĝo. Ties kompletigo estas specialaj kolektoj kiel mikrofilmoj, fotoj, surbendaĵoj, diskoj kaj videoj.

Pro manko de loko la muzeo ne posedas konstantan ekspozicion. La portempaj estas prezentataj en Galerio Azia kaj en aliaj ekspozici-lokoj de la ĉefurbo. Multaj ekspozicioj okazas en aliaj urboj de Pollando kaj eksterlande, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj. Vasta agado kleriga kaj promocia esprimiĝas per nombro da multegaj renkontoj: ili estas lekcioj kaj prelegoj pri arto, religio, aziaj filozofioj, filmoj, poezi-vesperoj, muzik-prezentoj kun koncertoj kaj orienta danco, prelegoj de diplomatoj, vojaĝistoj kaj kredantoj de diversaj religioj. En Galerio Azia okazadas ankaŭ promocioj de libroj ligitaj al Azio.

En 2007 sur la tereno ĉe la str. Solec 24 komenciĝis konstruado de domego, kie enestos nova sidejo de la muzeo. Por la unua fojo en la historio de tiu ĉi institucio sub unu tegmento troviĝos ekspoziciaj lokoj (por konstantaj ekspozicioj, kiuj prezentus panorame preskau ĉiujn kulturojn de Azio), magazenoj kaj laborejoj.

Ekde 1997 kadre de la muzeo dum 20 jaroj agis Esperanto-Klubo kaj Jogo-Klubo, fonditaj kaj gvidataj de la nuna vikipediisto kaj populariganto de Oriento Krzysztof Śliwiński, kontribuanto al Scienca Pikniko kaj plurjara kunlaboranto de la Festivaloj de Scienco. Krome, en diversaj cikloj estis popularigataj atingoj de Leon Cyboran, Mieczysław Litwiński, Edward Stachura, Jerzy Fornal, Andrzej Wierciński, Wanda Dynowska, Anna Rucińska, prelegis interalie Tadeusz Margul, Gerard Głuchowski, Tadeusz Doktór, Robert Stiller, Radosław Pyffel, Witold Michałowski, Zofia Banet-Fornalowa, Przemysław Grzybowski, Maciej Stanisław Zięba, Roman Dobrzyński.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Azja i Pacyfik nad Wisłą. 25 lat Muzeum Azji i Pacyfiku w Warszawie. 50 lat działalności Andrzeja Wawrzyniaka (Azio kaj Pacifiko apud Vistulo), Warszawa 1998, p. 240, ISBN 83-907705-1-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]