Muzeo pri Historio de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzeo pri Historio de Madrido.

La Muzeo de Historio de Madrido, antikva Municipa Muzeo, troviĝas en la distrikto Centro, en la strato Fuenkaralo. Ĝi okupas la konstruaĵon de la Reĝa Hospico Sankta Fernando, konstruita de la arkitekto Pedro de Ribera en baroka stilo. La ĉefa fasado estas konsiderata kiel unu el la plej reprezentivaj verkaĵoj de la civila hispana baroko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1673 fondiĝas la Reĝa Hospico Sankta Fernando. De la primitiva konstruaĵo nur konserviĝas la kapelo, ĉar ĝi estis reformata en la 18-a jarcento.

En 1926 ties societo organizas, grandsukcese, la Ekspozicion de la Antikva Madrido, restaŭrante (far la Madrida Urbodomo) la konstruaĵon por tiu evento. Kiel konsekvenco, estas decidata la kreado de la Municipa Muzeo, kies inaŭguro okazis je la 10-a de junio 1929.

La muzeo montras la tutan historion de Madrido ekde ĝia deklaro kiel ĉefurbo en la 16-a jarcento. La municipaj kolektoj antaŭ tiu epoko estas montrataj en la Muzeo Sankta Isidro, ankaŭ nomata Muzeo de la Originoj en la zono konata kiel Madrido de la Habsburgoj.