Muzeo pri deveno de la specioj (Jena)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri deveno de la specioj
muzeo de natura historio • arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Jena
Adreso Vor dem Neutor 1
Estiĝo 28-a de aŭgusto 1907
Koordinatoj 50° 55′ 27″ N, 11° 35′ 1″ O (mapo)50.924211.5836Koordinatoj: 50° 55′ 27″ N, 11° 35′ 1″ O (mapo)
Muzeo pri deveno de la specioj (Jena) (Germanio)
Muzeo pri deveno de la specioj (Jena) (Germanio)
DEC
Muzeo pri deveno de la specioj (Jena)
Muzeo pri deveno de la specioj (Jena)
Situo de Muzeo pri deveno de la specioj (Jena)
Map
Muzeo pri deveno de la specioj
Retpaĝo http://www.phyletisches-museum.uni-jena.de
vdr

La Muzeo pri deveno de la specioj (germane Phyletisches Museum) estas tre konata elmontrejo pri darwinismo en pli larĝa senco en Jena, Germanio, Vor dem Neutor nr. 1.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeeroj eksplikas al la vizitantoj la historion kaj la teoriojn de evoluismo, klarigas la parencarojn kaj la evoluan historion de la bestoj kaj de la homo.

Ĝin fondis en 1907 la zoologo Ernst Haeckel. La elmontrejo troviĝas en riĉe ornamita konstruaĵo secesistila, kies konstruon ebligis sole donacoj. Ekposedas ĝin en 1908 la Universitato de Jena; en ties kadro ĝi estas parto de la Instituto pri speciala zoologio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pojare nombriĝas ĉ. 15.000 vizitantaj lernantoj kaj studentoj: tiu celogrupo utiligas la ekspoziciojn ĉefe kiel komplementon de enlerneja respektive enaltlerneja instruado. Ellaborado de didaktike, estetike kaj remburade bonkvalitaj ekspozicioj necesas kontinue orientiĝi pri aktualaj esplorrezultoj.

La science ne troalttakseblaj kolektoj ricevis la plej malnovajn partojn el la kortego de Vajmaro, kie ekzistis kabinetoj de naturaĵoj ĉ. ekde la 1700-a jaro: inter tio nombriĝas ekzemple la dekstra parto de mandiblo de gronlanda baleno kaj de ties en 1646 kolorŝmirita skapolo.

Fokusoj ĉefaj estas la konservado de vertebruloj kaj senvertebruloj kaj de ties fosilioj. Eminenta elmontra objekto estas ankaŭ la skeleto de t.n. prataŭro elfosita en 1821 en Turingio sub la gvidado de Johann Wolfgang von Goethe mem kaj la historia remburitaĵo de gorilo. Ili venis en la kolektojn muzeajn okaze de la 75-a datreveno naskiĝa de Haeckel.

En akvario kun enhavokapacito de 1.000 litroj montratas belegaj meduzoj. Nedaŭraj ekspozicioj kompletigas la oferton elmontran.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 104
  • Penzlin, H (eld.): "Geschichte der Zoologie in Jena nach Haeckel (1909–1974)", Gustav Fischer Verlag 1994, ISBN 3-334-60835-2.
  • Fischer, M.S., Brehm, G., Hoßfeld, U.: Das Phyletische Museum in Jena, Institut für Spezielle Zoologie 2008, ISBN 978-3-9811758-3-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]