Muzeo pri la kradrostita kolbaso (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri la kradrostita kolbaso
tema parko • muzeo pri manĝaĵo
Lando Germanio vd
Situo Holzhausen
Adreso Am Stadtwald 60, 99974 Mühlhausen/Thüringen
Estiĝo 28-a de majo 2006
Koordinatoj 50° 51′ 2″ N, 10° 52′ 51″ O (mapo)50.850610.8808Koordinatoj: 50° 51′ 2″ N, 10° 52′ 51″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Muzeo pri la kradrostita kolbaso (Turingio) (Germanio)
Muzeo pri la kradrostita kolbaso (Turingio) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Muzeo pri la kradrostita kolbaso (Turingio) (Turingio)
Muzeo pri la kradrostita kolbaso (Turingio) (Turingio)
DEC
Map
Muzeo pri la kradrostita kolbaso
Retpaĝo https://www.bratwurstmuseum.de/
vdr
Ĉefa ejo de la eksa muzeo.
Rondira trafiko regulita per kradrostita kolbaso (ĝis printempo 2020)
nova bonveno en Mühlhausen, 2023

La Muzeo pri la kradrostita kolbaso (germane Bratwurstmuseum) estis tutmonde unika muzeo troviĝanta en Amt Wachsenburg-Holzhausen ĝis la fino de la 2019-a jaro. Ĝi estis samtempe la celo de la fina etapo de la kulinara-geologia aventurpado Vom Bier zur Bratwurst. Ekde 2020 estiĝis muzeo samnoma tre pligrandigita en Mühlhausen (Turingio), kies inaŭguro finfine sukcesis en la 16-a de aŭgusto 2023.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 28-a de majo 2006, kiam okazis la inaŭguro de la kolbasmuzeo, la turingia kradrostita kolbaso trovis hejmon. Daŭra ekspozicio dokumentadas historion, tradiciojn kaj kulturan rolon de tiu regiontipa kaj laŭleĝe protektita manĝaĵo. Signifon aparton havas la fakto, ke la unua dokumenta mencio de la kolbaso estis farita en la klostro de la Benediktaninoj tre proksime, nome en Arnstadt en la 1404-a jaro.[2]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En novembro 2008 la muzeo ricevis, kunligite kun monsumo de 8000 eŭroj, la Turingian marketadan premion por turismo fare de la turingia ministerio pri ekonomio kaj laboro.

Enhavo de la ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Ĉio ajn koneksita al la kolbaso tie ĉi prezentiĝas. Ekzemploj por la elmontritaj objektoj: informoj pri la bredado de porkoj, buĉiloj, maŝinoj por kolbasfarado, anekdotoj kaj kuriozaĵoj en kunteksto kun la kolbasfarado.

Specialaĵoj kaj kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj aferoj kiuj alie apenaŭ ekzistas:

  • Kolbasa trafikocirklo
  • Kolbasa benko
  • Kolbasa festego en la Tago de la germana unueco
  • Kolbasa festo en la tago de la Internacia tago de muzeoj
  • Kolbasa kantokonkurso
  • Kolbasa reĝo
  • Kolbasa teatro
  • Kolbasa veturilo
  • Kolbasaj diplomoj
  • Kolbasaj fabeloj
  • Kolbasaj premioj
  • Kolbasaj seminarioj
  • Kolbasaj skulptaĵoj
  • Kolbasmuzea aŭtobuso

Servoj[redakti | redakti fonton]

  • Organizado de diversaj aranĝoj por familioj, firmaoj kaj societoj en belaj salonoj
  • Luendaj feriaj loĝejoj en la pensiono Alte Schule
  • Distraj programoj por grupoj de busvojaĝoj
  • Tradicia ekskurscelo en festotagoj kiel la Tago de la Laboro aŭ la festo de la Ĉieliro
  • Klerigad- kaj pluklerigadejo
  • Dancvesperoj
afiŝo anonancta la translokigon norden al Mühlhausen; tie la tuto rekomenciĝis en somero 2023

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Museumseröffnung in Thüringen: Ein neues Zuhause für die Bratwurst."- Ĉe: ZDF, 16.8.2023
  2. Interese ke Nurenbergo, patrujo de mondfamaj (alispecaj) fritkolbasoj, nur post Holzhausen muzee ekmemorigis pri sia specialaĵoj viandaj.