Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio
muzeo [+]
Koordinatoj50° 58′ 32″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)50.97549444444411.326041666667Koordinatoj: 50° 58′ 32″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)

Estiĝo1888

Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio (Weimar) (Turingio)
Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio (Weimar) (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio

Vikimedia Komunejo:  Museum für Ur- und Frühgeschichte Thüringens [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Suda fasado de la muzeo.
El la tombo de langobarda princina tombejo, Altengottern.

La Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio (germane: Museum für Ur- und Frühgeschichte Thüringens) estas por la tuta federacia lando ege grava naturhistoria muzeo en Vajmaro (Germanujo, Humboldtstraße nr 1). Inter la fondintoj estis ankaŭ la kuracisto kaj prahistoriisto Ludwig Pfeiffer.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo troviĝas en la iama loĝdomo de la barono de Poseck, kiu konstruitis en 1790/91 kiel unua altklasicisma konstruaĵo en la urbo laŭ la planoj de Rudolf Steiner. La en 1999 nove aranĝita ekspozicio ofertas al la vizitantoj ampleksan superrigardon pri la evoluo kaj estiĝo de pra- kaj protohistoriaj komunumoj. Riĉa arkeologia trovitaĵaro kaj muzeaj helpiloj kiel reproduktado, modeloj, dioramoj kaj grafikaĵoj peras multflankajn konojn kaj realan vivokopion de la homoj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj ekde la ŝtonepoko ĝis la mezepoko en la nuna Liberŝtato Turingio.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La rondirado komenciĝas per demonstrado de la evoluo de la hejma tero, la faŭno kaj la flaŭro por klarigi la konektojn reciprokajn inter naturo kaj socioj. Skeletoj, reproduktitaĵoj kaj mulditaĵoj de fosiliaj kranioj ebligas pritrakton de biologiaj demandoj pri specodeveno kaj homara evoluo.

La farado de iloj de la paleolitiko (300.000-10.000 a.K.) kovras la sekvantan sekcion muzean. Regionhistoriaĵoj estas en la centro. La elfositaĵoj de Bilzingsleben ĉe la norda rando de la Turingia Baseno atestas la ĉeeston de ĉasantoj kaj kolektantoj antaŭ tri centoj da jarmiloj. Ideon pri la vivokondiĉoj de la prapatroj donas elfositaj setlejoj (brultavoloj kun restoj de terkarbo, besto-ostoj, diversaj instrumentoj faciligantaj la ĉiutagan vivon).

La maketaĵo laŭnatura de frupaleolitika loĝkaverno de ĉasistoj de sovaĝaj ĉevaloj (Teufels-ponto proksime de Saalfeld (Saale)) ankaŭ meritas atenton. La transiro al nenomada vivostilo, al agrikulturo kaj bestobredado estas atestita per multaj objektoj. Ekis tia nova vivostilo en Turingio en la 6-a jarmilo a.K. per la bendceramika kulturo. Pluraj kulturoj arkeologiaj montras relative densan setladon inter 5500-1800 a.K., aparte en la jam menciita Turingia Baseno.

La sekvantaj salonoj informas pri la komenco de la bronza metalurgio kaj pri kun tio ligita pliiĝo de produktokvalito kaj komercado. La laŭoriginale reproduktita tombodometo de Leubingen estas sendubigilo pri la iompostioma iĝo de socia tavolo de gvidanta klaso. Interesajn aferojn liveris ankaŭ elfositaĵoj en grotoj apud Bad Frankenhausen. Restoj de homaj skeletoj kun tranĉspuroj, disbatitaj kranioj, dispecigitaj ostoj kaj instrumentoj ĉi-rilataj konfirmas la supozon ke temis tie ĉi pri loko de oferritoj. La elfositaj aferoj ebligas ekkoni ne nur la samon de multaj malsanoj tiamaj kun tiaj de nuntempe (i.a. karieso) sed ankaŭ altan kvaliton de medicinaj operacioj (i.a. malfermoj de kranioj).

La sekvantaj salonoj montras unue la progresojn de produktado kaj metiadoj ekde la komenco de la ferepoko. Originalaj fandfornoj el Gera-Tinz konkretigas al oni la ekstraktadon de fero kaj prilaborajn metodojn kiel forĝon, durigon kaj ornamiligon: tiuj teknikoj ĝis la fino de Mezepoko ja apenaŭ ne ŝanĝiĝis! Specialaj konoj pri la fabrikado de ceramikaĵoj atingis tiun ĉi regionon danke al rilatoj inter ĝermanoj, keltoj kaj romianoj. En la 2-a duono de la 1-a jarmilo a.K. setlis en Suda Turingio keltaj triboj influantaj la najbarajn ĝermanojn. Ties kulturo evoluegis en Turingio en la unuaj 4 jarcentoj p.K., kion heligas arkeologiaj fontoj kaj historiaj tradicioj. La konstruo de grandaj burgaj kompleksoj kiel en Westgreußen ekzemple, la apero de grandaj stalloĝejegoj kun garbejoj kaj metiaj centroj, kaj la en tomboj trovitaj aferoj dokumentas fortan socialan disdividon ene de la ĝermanaj triboj. Tion priskribis krome la famekonata romia historiografo Tacito. En la 3-a kaj 4-a jarcento p.K. oni estis transiranta de la antaŭe utila bruligo de kadavroj al la entombigo de la mortaj korpoj (pli frue ĉe nobeloj, poste ĉe ĉiuj). Centro de la sekcio pri la ĝermanoj estas en tiu ĉi kunteksto la tombo de la t.n. Princino de Haßleben (ĉ. la jaro 300-a p.K.) - kun atestoj klaraj pri intimaj kaj oftaj rilatoj de la ĝermanaj nobeloj kun la Romia Imperio.

Proksime de la vilaĝo Oberdorla oni sukcese elfosis tutan ĝermanan kultan lokon. La dum la 5-a jarcento estiĝinta Reĝolando de la Turingianoj atingis sian plej grandan etendiĝon sub la gvidado de reĝo Bisinus (eĉ ĝis la regiono de la supra Danubo). La splitigo de la socio en reĝon/reĝoklanon, nobelaron, liberulojn kaj malliberulojn bone videblas ĉe la aldonitaĵoj entombaj kaj la maniero de sepultado. Ĉefe alloga en la ĉambro Malnova Turingio estas ĉarotombo reproduktita laŭ modelo el Erfurt-Gispersleben. La enterigo de virino 25-jaraĝa el alta socia klaso sur unuaksa ĉaro okazis en la frua 6-a jarcento. Elfosadoj en Erfurto, Mühlhausen kaj Vajmaro portis al la taglumo multon da artmetiaĵoj. Imitado de koncernitaj teknikoj montras la altegan kvaliton de tiaj artoj. Kroma kulmino de la kolektoj estas la virina tombo el Oßmannstedt. Artefarite deformita kranio, juveloj kaj spegulo atestas la eostgotan originon de la mortintino kaj la interŝanĝojn inter la turingia triba nobelaro kaj la regno de Teodoriko la Granda. Post la falo de la Turingia Reĝolando en 531 kaj ĝia enkorpiĝo en la ŝtato de la frankoj ekis ankaŭ la kristanigo de la subigitaj homoj. Ekzemplo por tiu historia etapo estu tombo de ekleziula moŝto el Schlotheim.

Vizitantoj en 1987 antaŭ reproduktita kabano.

En la kuro de la 10-a jarcento evoluis el la eostfrankonia regno la frufeŭda germana ŝtataro sub la estrado de saksaj reĝoj. Pli malfrue eksuperpotencis teritorie dinastioj kiel la Wettin-oj konstruiginte fortimpresajn rezidejojn. Regnaj burgoj, nobelaj burgoj kaj pli malgrandaj rezidejoj kune gravis sammaniere pri la sekvontaj disvolviĝo. Erfurto iĝis episkopujo kaj ekfloris kiel komerca nodo kaj centro. Setlis en Turingio ekde la 8-a jarcento pluraj slavoj apartentantaj al la tribo de la soraboj kun propraj kutimoj kaj moroj. Faras klaraj en bona maniero la kontaktojn inter germanoj kaj slavoj kaj ankaŭ kreskantan simbiozon multaflankan la entombaj aldonitaĵoj.

Eksperimenta arkeologio[redakti | redakti fonton]

Fokuso de la belega muzeo estas ankaŭ la sektoro de eksperimenta arkeologio. Tiel oni kreis en Haarhausen ĉe taŭga loko areon por provfosadoj kaj elfosadolernado. Samloke ellerneblas malnovaj teknikoj kiel potfarado, teksado, ŝpinado, grenmuelado kaj panobakado. En Westgreußen estas liberaera muzeo ĉe ĝermana burgokomplekso de la lasta jarcento a.K. En la Distrikto Saale-Holzland staras inter Bobeck kaj Schleifreisen modelo de peĉoforno. Ekspozicio en Remptendorf-Weisbach konkretigas bildon imponan pri mezepokaj armiloj kaj sieĝteknikoj danke al elfosadoj faritaj ĉe la najbara burgo Wysburg.

Arkeologia stacio en Haarhausen, kiu estas sub la egido de la vajmara muzeo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sven Ostritz (eld.): Das Museum für Ur- und Frühgeschichte Thüringens. (Archäologischer Wanderführer Thüringen. Heft 18). Beier & Beran, Langenweißbach 2019, ISBN 978-3-95741-060-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]