Muzeo pri pupdomoj (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzeo pri pupdomoj (Erfurt))
Muzeo pri pupdomoj
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Estiĝo septembro 2014
Retpaĝo https://www.puppenstubenmuseum-erfurt.de/
vdr
La muzeo troviĝis en la domo Zum Krummen Hecht, en Erfurto
Klappupsalono el Hamburgo, 1908.

Muzeo pri pupdomoj (germane: Erfurter Puppenstubenmuseum) troviĝis en la centro de Erfurto, Germanujo (Fischersand 9). Ĝi malfermiĝis fare de s-ino Steffi Rebettge-Schneider en septembro de 2014; definitiva fermiĝo venis fine de 2023.[1] La aŭkcia vendiĝo startis en la 2-a de februaro 2023 en Rudolstadt.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeoposedantoj kolektis dum la lastaj jaroj pupĉambrojn, pupkuirejojn, ludilojn kaj maketajn farmdomojn respektive vendejojn tial ke nuntempe admireblas pli ol 100 objektoj. De kelkaj ne restis la tuta ensemblo, tamen ankaŭ ili atestis historiecon - malgraŭ deponado dumjardeka en malsekaj keloj, tro sekaj subtegmentejoj aŭ polvoplenaj garbejoj. La tuto amatore kaj kun entuziasmo renovigitis kaj formis ĝis fine de 2022 ege interesan maketaron (ankaŭ kulturhistorie).

La pasintajn jarojn la kolekto de pupaferoj akiris pli kaj pli atenton de fakuloj kaj montriĝis en diversaj ekspozicioj, ekzemple en la Muzeo pri turingia folkloro en Erfurto, en la Akvokastelo de Chemnitz-Klaffenbach, en la Turingia liberaera muzeo Hohenfelden aŭ en la Kastelo Friedenstein (Gotha). Dumtempe la kolekto lokiĝis ankaŭ en privataj ĉambroj sur la Karl-Marx-placo en Erfurto. Tiuj sukcesaj provizoraj aranĝoj kuraĝigis la kolektintojn fari la sekvan paŝon: en septembro de 2014 malfermitis privata muzeo kun fiksitaj malfermhoroj en la kerno de Erfurto. En diversaj salonoj oni gajnis enrigardon en la mondon de maketoj el la tempo de inter 1890 kaj 1980. Ĉiujare kelko el la elmontritaĵoj interŝanĝiĝis kun objektoj el aliaj kolektoj, tiel ke la muzeo prezentis ĉiam ion novan.

Eta historio de pupdomoj[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ 400 jaroj faritis la unuaj modernaj pupdomoj: ili atestis la riĉecon kaj la brilecon de la ĉekortega vivo, estante pure fortimpresaj reprezentiloj. En la 18-a jarcento la burĝoj kopiis tiun ideon kaj lasis konstrui maketojn de siaj domoj kaj vilaoj. Nur en la tempo de Bidermajro la pupdomoj ŝanĝiĝis de fortimpresiloj al ludiloj por infanoj. Por prepari la knabinojn lude al la taskoj de patrino kaj hejmmastrino la loĝejoj detale reproduktitis. Tiam estis ankaŭ la komenco de la industria produkto de pupsalonoj - sekve ili ekestis je la dispono de ĉiuj socialaj klasoj. Oni komencis plue aranĝi pupkuirejojn kaj por la knabinoj oni faris aĉethaletojn. Ambaŭ ekservis por la fruinfana edukado kaj klerigo. Per tiaj maketoj trejnitis socialaj roloj.

Por la hodiaŭuloj eblas postsekvi ĉe la modeloj ne malofte kulturhistoriajn ŝanĝojn ĉar la modelfarintoj rapide reagis al sociaj ŝanĝoj. Sed ne nur la industrie faritaj objektoj interesas, ankaŭ la privataj produktoj ja donas atestojn interesajn kaj unikajn.

La Kolekto Rebettge-Schneider malkovrigis al oni multajn objektojn de la ĉiutaga vivo jam longe neuzatajn kaj eĉ forgesitajn. Sekve ĝi ankaŭ instigis al interparoladoj inter diversaj generacioj kaj edukis implicite al reciproka respekto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pupmuzeo Mon plaisir en Arnstadt kaj rolludigo de la tieaj pupoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]