Muzeo pri termometroj (Geraberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri termometroj
teknika muzeo
Lando Germanio vd
Situo Geraberg
Koordinatoj 50° 43′ 3″ N, 10° 50′ 49″ O (mapo)50.717610.847Koordinatoj: 50° 43′ 3″ N, 10° 50′ 49″ O (mapo)
Muzeo pri termometroj (Geraberg) (Germanio)
Muzeo pri termometroj (Geraberg) (Germanio)
DEC
Muzeo pri termometroj (Geraberg)
Muzeo pri termometroj (Geraberg)
Situo de Muzeo pri termometroj (Geraberg)
Map
Muzeo pri termometroj
Retpaĝo http://www.thermometermuseum.de/
vdr
La muzeo en la centro de la vilaĝo.

La Muzeo pri termometroj (germane Thermometermuseum) troviĝas en Geraberg, Plan nr 9.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La unua germana muzeo pri termometroj malfermitis en januaro de 2002 parte, en junio 2004 entute. Estas la muzeo ene de monumentprotektita konstruaĵo en la historia kerno de la vilaĝo.

La valoj de la riveroj Ilm kaj Gera estas la lulilo de la germana industria termometrio; sekve konstruitis en 1960 surloke ankaŭ la dua plej granda fabriko de termometroj en Eŭropo.

Tamen postflareblas la spuroj de termometrio jam ĝis la fino de la 16-a jarcento. Rekonstruo de aer-termoskopo laŭ la planoj de Galileo Galilei ebligas la observon de la koncernita fizika procedo.

Ĉiu ajn konas klinikajn termometrojn: sed nur malmultaj konas la diferencon inter likvotermometro el vitro kaj radiado-termometro. Ankaŭ la konekto inter mezurado de temperaturo kaj elektra rezistanco ne al ĉiuj klaras. Pro tio sendube indas veni, gapi kaj lerni. Pioniro de termometrofarado en Turingio estis ekz. Franz Ferdinand Greiner.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 77

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]