Muzeologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzeologo)
La Salono de Klerismo en la Brita Muzeo, restaŭrita por montri la koncepton de muzeo en la epoko de klerismo.

Muzeologio estas la studo de muzeoj kaj kiel ili establiĝis kaj disvolvis en sia rolo kiel eduka mekanismo sub sociaj kaj politikaj influoj.

Aranĝoj de muzeoj kaj de muzeaj ekspoziciaĵoj ricevas sian signifon kaj intencon laŭ la socia kaj kultura kunteksto en kiu ili estas kreitaj. La muzeologoj, do la sciencistoj fakaj pri muzeologio, klopodas malkovri la katalizilojn kiuj subtenas la kreskon de muzeaj institucioj kaj ilia sukceso aŭ nesukceso, do la socia interesiĝo aŭ neinteresiĝo pri la muzeaj ekspozicioj.

La esploro ne limiĝas je difino de muzeaj terminoj, sed fokusigas en kunlaboro kun sociaj sciencoj la publikon al kiu celiĝas la eksponaĵoj, la politikan dependecon aŭ nedependecon de muzeoj en rilato al la politika sistemo de la koncerna ŝtato kaj registaro, kaj hipotezas ankaŭ pri eblaj estontaj evoluoj de muzeoj kiel institucio.

Tutmonda interŝtata organizaĵo de muzeologoj estas la Internacia Konsilio de Muzeoj. Publikaĵo de la Internacia Konsilio de Muzeoj interalie ankaŭ eldonita en Esperanto estas 20-lingva muzeologia terminaro, latine titolita Dictionarium museologicum, el 1986.[1][2] Temis pri la unua projekto de internacia, plurlingva terminaro de muzeologio, eldonita en 1986, pli ekzakte pri 829-paĝa, 20-lingva terminaro por 1623 muzeologiaj nocioj. Poste tiun modelon sekvis pluraj pliaj samtemaj eldonaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]