Muziko de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzikisto kun surdo kaj Caixa kaj dancistino de la sambolernejo Imperatriz Leopoldinense dum la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro en 2008
Statuo de Luiz Gonzaga
Brazila kavakinjo

Brazila muziko montras grandan variecon kaj validas de ĉiam kiel aparte malferma kaj akceptema por eksteraj influoj. Karakteriza por ĝi estas la interligo de tradiciaj kaj modernaj elementoj.

La evoluo de la brazila muziko estas lige ligita kun la eŭropa koloniigo de la lando ekde la komencoj en la jaro 1500. Ĝi havas siajn radikojn en la eŭropa muziko de la eksa koloniopotenco Portugalujo, en la afrikaj muziktradicioj de la sklavoj deportitaj al Brazilo kaj, plimalgrandakvante, en la muziko de la indiĝena praloĝantaro. Krom tio ankaŭ la grandeco de la lando kaŭzis disdiferenciĝon en diversajn regionojn stilojn. Muzikaj tradicioj, kiuj ofte devenas de afrikobrazilaj religioj, forte influas modernan brazilan muzikon. Apartaĵoj de la afrika heredaĵo estas la forta akcentado de la perkutado kaj sinkopaj ritmoj.

Laŭ brazila kompreno distingiĝas música erudita („erudicia muziko“), kiu inkluzivas ĉiujn formojn de altkultura muziko, disde música popular. Ĉi tiu konformas pli kun la difino de popularmuziko ol kun popolmuziko. Ambaŭ branĉoj tamen ne estas strikte separataj. Plimalvastasence la moderna urba muziko nomiĝas Música popular Brasileira (Muziko Populara Brazila, mallonge MPB). Apartaĵo de MPB kompare kun nordamerika kaj eŭropa popmuziko estas, ke ĝi ne estas nura junularkulturo, sed ke ĉiuj aĝotavoloj aŭdas ĝin.

Plej fama muzikstilo de Brazilo estas sambo, kia estas precipe ludata en Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Per bosanovo, kiu kunligis sambajn kaj ĵazajn elementojn, la brazila muziko atingis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj unuan fojon tutmondan signifon. Ekde la 1980-aj jaroj pli kaj pli samboregeo el Bahio paŝis en la malfonon. Nuntempe pli kaj pli populariĝas stiloj el la nordoriento, precipe el Pernambuko, kiuj miksas la regionajn muziktradiciojn kun funko, hiphopo kaj elektronika muziko.

Gravan rolon en tutmonda ĵazo ludas multaj brazilaj instrumentaj muzikistoj. Malpli influa estas la altkultura muziko de la lando.

Fundamentoj de brazila muziko[redakti | redakti fonton]

La afrika heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Sklavo ludanta berimbaon. Litografio de Jean Baptiste Debret, 1826.

Grandparto de la brazilanaro estas idoj de afrikaj sklavoj, kiuj estis deportitaj ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcento kiel laborfortoj por la plantejo al Ameriko. Tiuj ĉi devenis el la portugalaj kolonioj Angolo kaj Mozambiko, sed ankaŭ de la tiel nomata Sklavo-Marbordo en Okcidentafriko per la Triangula Komerco en la landon. Nuntempe en Brazilo vivas la plej multaj loĝantoj afrikdevenaj ekster Afriko.

La okcidentafrikaj sklavoj apartenis plejparte al la popoloj de la Joruboj, Fonoj, Eveoj kaj Aŝantioj, tiuj el Angolo kaj Mozambiko al bantuaj triboj. Ĉar la sklavoj devenis el tre malsamaj afrikaj regionoj kaj kulturoj, multaj afrikaj muziktradicioj ne konserviĝis en neta formo. Ili intermiksiĝis, tiel ke ekestis specife brazilaj stampaĵoj de la afrika muzikheredaĵo, kiel okazis analoge ankaŭ en Kubo, Haitio kaj aliloke. Aldoniĝis krome la subpremo de esprimformoj apartenaj al la sklavoj fare de la eŭropanoj, kiu en Brazilo tamen ne estis tiel radikala kiel en Nordameriko.

Karakterizaĵoj de afrikobrazila muziko[redakti | redakti fonton]

Agogoo (aŭ bovtintilonomata gã) strukturas afrikobrazilan muzikon.

De la afrika muziko devenas precipe la forta akcentado de la perkutado. Karakterizaj estas plurritmaj strukturoj, sinkopaj akcentoj, alternado inter voko kaj respondo kaj improvizadoj.

Kiel ĉie en Latinameriko, kie muziko baziĝas sur afrika tradicio, la muzikon strukturas ritmaj skemoj, kiujn diference al kuba muziko ne frapas klaveoj, sed aŭ la du-sonorilo agogoo aŭ la bovsonorilo gã. Dum kiam ĉi tiuj elementaj ritmaj figuroj estas en kandomblea muziko same neŝanĝeblaj kiel la kleo en kuba muziko, en pli modernaj muzikstiloj oni varias kaj ĉirkaŭludas ilin.

Fundamenta figuro en afrikobrazila muziko estas la ritma skemo, kiu konformas kun tiu de la son-kleo kaj kiun oni foje nomas afrika kleo. Tio ĉi estas tipa inter alie por samboregeo kaj aliaj muzikstiloj el Bahio same kiel por la ritmo havamunha en la muziko de kandombleo:

En kandombleo aparte oftas la 6/8-sonorilado:

Aparte ofta ritma elemento de sambo estas la skemo nomata partidoalto. La kompleta ritma akompanado de la muzikpeco povas orientiĝi laŭ tiu, tamen la partidoalto ne estas plene ludenda, male al kleo laŭ pli malvasta senco. La dutakta ritma figuro povas havi pro sia dispartiĝo laŭ interpulsaj kaj pulsaj batoj tre malsamajn karakterojn.

Muziko de la afrikobrazilaj religioj[redakti | redakti fonton]

Ensemblo ludanta iluojn en la ŝangoa kulto je Pernambuko

La plej senpera transpreno de afrikaj muzikaj tradicioj okazis en la afrikdevenaj religioj de Latinameriko. Por ĉiuj validas, ke tamburmuziko, kantado, manklakado kaj dancado estas elementaj kaj ne separeblaj eroj de la ceremonioj.

En Brazilo la muziko de kandombleo estas aparte influhava. Kandombleo ligas diversajn afrikajn afrikajn religiojn, kiuj parte estas sinkretisme ligitaj kun katolika sanktulokredo, parte ankaŭ kun indianaj kredoj kaj imagoj. La anoj de kandombleo algrupigas sin mem kaj sian templon al unu el la tri „nacioj“ (nacãos) ketu (joruba), angola (bantua) aŭ Jeje (evea-fona). Tio ĉi tamen baziĝas nur relative etkvante sur historiaj realaĵoj. Kie indianaj influoj ludas ioman rolon, oni diras kandombleo-caboclo. Esence kandombleo radikas en la religio de la Joruboj.

Krom kandombleo en Brazilo ekzistas pluaj parencaj religioj afrikdevenaj. Al ili apartenas en la sudo la batuka kaj en la nordoriento la ŝangoa kultoj. La umbanda religio kombinis la afrikan tradicion kun spiritismaj influoj. Ofte oni grupigas la afrikobrazilajn religiojn sub la terminon makumbo. Kvankam 90 elcentoj de la brazilanaro apartenas al la katolika eklezio, la duono samtempe praktikas ankaŭ ian afrikobrazilan religion.[1]

Sub similaj kondiĉoj kiel en Brazilo evoluis inter alie santerio sur Kubo aŭ Voduo sur Haitio. Kvankam la diversaj religioj dum jarcentoj estis izolitaj unu de la aliaj kaj ne sin interinfluis, pro ilia parenca historio troviĝas multaj muzikaj paralelaĵoj. La komunaj originoj aparte klarkonturiĝas en la repertuaro de la kantoj, kiuj kaj en kandombleo kaj ankaŭ en santerio estas kantataj en la joruba lingvo, dum kiam la akompanaj ritmo kaj la uzataj instrumentoj varias.

La aparta rolo, kiun ludas la kandombleaj ritmoj por la brazila muziko, baziĝas sur tio, ke tiuj ne estas rezervataj nure por religiaj celoj. La afoŝea muziko de Bahio devenas rekte el la muziko de kandombleo, kaj ankaŭ la marakatuo en la nordoriento havas siajn radikojn ja en la rito de la kandombleo respektive en la ŝangoa kulto. Multaj ritmoj krom tio eniris en la Muzikon Popularon Brazilan.

Kapoejro[redakti | redakti fonton]

Tri kapoejristoj ludantaj la muzikarkon berimbao. Malfone pandero, malantaŭe ŝekereo

La bataldanco kapoejro tenas specialan rolon en la afrikobrazila kulturo. Antaŭuloj alvenis verŝajne jam en la 16-a jarcento el Angolo al Brazilo, kie kapoejro estas dokumentita ekde la 18-a jarcento.

Ĉar al sklavoj estis malpermesite praktiki batalsporton, ili uzis la muzikan akompanon, por maski kapoejron kiel naivan dancon sendanĝeran. La muzikarko berimbao transprenis je tio krom la funkcio kiel soloinstrumento ankaŭ la funkcion, helpe de certaj skemoj (toques) averti la partoprenantojn, se polico estis proksima. Apartan rolon por la evoluo de kapoejro oni atribuas al la kilomboj, en kiuj forkurintaj sklavoj kolektiĝis kaj parte trans iom longa tempo sukcese rezistis al la portugalaj kolonioregantoj. Post fondado de la unua kapoejra akademio fare de Majstro Bimba en 1932 la sporto estis iom post iom oficiale respektata kaj okupas nun la pozicion de nacia sporto.

La akompanmuziko de kapoejro estas tiel intime ligita kun la bataldanco, ke sen ĝi la ludo ne estas daŭrigebla. Oni ludas ĝin sur la ĉefo- kaj soloinstrumento berimbao, per atabako, pandero, agogooj kaj ŝekereojrekoreko. Ne rezigneblaj eroj estas la kantado kaj manklakado de la spektantoj en la roda (cirklo), dum kiam du aktivuloj en ilia mezo sin starigas unu kontraŭ la alian.

Simila bataldanco estas makuleleo. Ĝi estas praktikata per du bastonoj, kiuj transprenas ankaŭ ritman funkcion.

La portugala heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La portugaloj portis al Brazilo panderon kiel tintiltamburino, kiu devenas origine el la araba regiono. Ĝi estas la plej populara instrumento de Brazilo kaj estas ludata inter alie en samba de pagode, en música nordestina kaj dum kapoejro.

La muzika heredaĵo de la portugaloj estas retrovebla ĝis en la eŭropa mezepoko. La ibera muziko baziĝas siaflanke grandparte sur araba, malpli amplekse ankaŭ sur juda tradicio.

Al portugala heredaĵo apartenas la procesiomuziko, kiun oni kantas dum la festotagoj de la katolika festokalendaro sur la strato kaj plejparte akompanas per tamburinoj, gitaroj kaj solo-blovinstrumento.

La drama dancteatraĵo chegança devenas de la galega-portugala villancicos de la 18-a jarcento, montras tamen ankaŭ similaĵojn kun la menueto de 17-a kaj 18-a jarcentoj. La scenaj popolteatraĵoj rakontas de la batalo de la kristanoj kontraŭ la Maŭroj kaj alprenas je tio motivojn el rakontoj de la maristoj kaj de kavaliraj epopeoj. Ĝis en la mezepoko retroetendiĝas du aliaj dramaj prezentaĵoj: Reisado okaze de la festo epifanio kaj Bumba-meu-boi, kiu prezentas la morton kaj la reviviĝon de mita virbovo kaj estas riĉigita per indianaj elementoj.

Modinjo havas sian originon el populara kantoformo de imperiestra Brazilo. Ĝi klare montras kortegajn influojn de la 18-a jarcento kaj evoluis ofte al infan- kaj lulkantoj.

Sur la eŭropa trobadorkantado de la mezepoko kaj okcidentaziaj muziktradicioj baziĝas la repento en la brazila nordoriento kaj la kururo en la sudoriento kaj mezokcidento. Je ĉi tiuj muzikdueloj du repentistas, trovadorescantadores de viola konkuras per alterne kantataj improvizadoj pri antaŭdonita temo kaj ludas je tio sur gitaro nomata viola sertaneja. Simile funkcias la embolado, je kiu la du muzikistoj sin akompanas per panderoj laŭ bajaa ritmo je kontinue kreska tempo (muziko) kaj provas je tio superatuti unu la alian.

Eŭropa heredaĵo transdonita de la portugaloj[redakti | redakti fonton]

La portugala muziko siaflanke estas enligita en la eŭropa muzikkulturo, kaj tial la portugaloj enportis en Brazilon ankaŭ gravajn elementojn de eŭropa muziko, kiuj eniris en la Muzikon Popularan Brazilan same kiel eroj de afrika muziko. Tiuj estas la sepŝtupaj gamoj maĵora-minora tonaleco kun kromatismo, akordoj lige kun sistema harmoniaro kaj ne disigeble de tio la kontrapunkta plurvoĉeco. Tiuj eroj mankas al afrika muziko, kiu plejparte baziĝas sur kvintona gamoseptonaj gamoj malsamaj al la eŭropaj gamoj

La muzika heredaĵo de la indianoj[redakti | redakti fonton]

Komforme al la relative malgranda gravaeco de la indiĝenaj popoloj en la brazila socio ankaŭ la indiana muziko pli malmulte efikis sur la brazilan popularan muzikon. Kie afrikobrazila kulturo miksiĝas kun indiĝenaj influoj, oni uzas la terminon caboclo, kiu ankaŭ signifas miksrasuloj kun indianaj idoj.

Tiaj variaĵoj ekzistas en diversaj muzikstiloj kiel ekzemple candomblé de caboclo, maracatú de caboclo oder samba de caboclo. En candomblé de caboclo estas pli la religiaj imagoj, kiuj eniris la afrikobrazilan religion, ol ke la muziko estus influita. Tiu ĉi konformas plejparte al la stilo de candomblé de Angola. Ankaŭ en marakatuo kaj sambo la vera parto de indiĝena muziko estas pli malgrava.

En la nordoriento la kaboklinjo deiras de indiana muziko, kiun influis la dramoj, ritoj kaj dancoj, kiujn uzis la Jezuitoj, por misii la indiĝenojn al kristanismo. Triopo kun caixa de guerra (tambureto simila al knartamburo), skuotubo kaj fajfilo estas akompanata de indianoj, kiuj batas per sagoj kaj pafarkoj la takton. Je tio ili prezentas komplikan dancon.

En la regiono Sertao indiĝenoj prezentis je rikoltaj kaj fekundecaj festoj festa do umburitual do ouricuri, kiuj estas indiana muzikoj preskaŭ ne de ekstere influitaj.

Originan muzikon de indianoj oni trovas precipe en la amazona baseno kaj en Mato-Groso, la ĉefaj loĝregionoj de la indianoj. La du plej gravaj muzikaj ĝenroj de la Ŝinguoj estas ŝamanaj kaj militaj kantoj, kiuj estas prezentataj per alterna kantado kaj kiujn akompanas rasliloj kaj la piedstamfado.

Brazilaj muzikinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Instrumentoj afrikdevenaj[redakti | redakti fonton]

Batuko-tamburoj: iluoj, ludataj kiel mantamburoj (malantaŭe) kaj ŝekereoj
Tri berimbaoj de malsamaj tonaltoj

Aparte sur la kampo de perkutado brazila muziko transprenis multajn afrikajn instrumentojn. Tiuj ĉi parte konserviĝis neŝanĝite, parte ili estis pluevoluigataj.

La plej grava estas la atabako, kiu estas lige parenca kun la kuba kongao. La atabako estas uzata en kandombleo, je la akompano de kapoejro kaj de la samba de roda resp. samba de caboclo. En kandombleo oni ludas la malaltsonan solotamburon (rum) per la libera maldekstra mano kaj bastono en la dekstra. Ĉi tiuj ludmanieroj transiris en sambo pli malfrue ankaŭ sur la repinikon, kiu ankaŭ solas kaj direktas la muzikon. La ludmanieroj de la du akompantamburoj (rumpi kaj ) diferencas depende de tio, al kiu nacio apartenas la pokaza kandomblea templo. En candomblé-ketu oni ludas ilin per bastonoj, en candomblé-angola per la manoj. En la ŝangoa kulto kaj en batuko oni uzas anstataŭ atabakoj iluojn.

Speciala instrumento estas la muzikarko berimbao, kiu estas la ĉefa instrumento de kapoejro. Antaŭaĵoj troveblas en Angolo kaj centra Afriko.

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Berimbao: sonspecimeno de Toque de angola" Berimbao: sonspecimeno de Toque de angola 

Al la familio de la idiofonoj apartenas la skuoinstrumentoj ŝekereo, kaŝiŝoj same kiel la du-sonorilo agogoo. Tiuj ĉi devenis neŝanĝite el Afriko. La frototamburo cuíca estas ludata en sambo.

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Sonspecimeno de kuiko 1" Sonspecimeno de kuiko 1  Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Sonspecimeno de kuiko 2" Sonspecimeno de kuiko 2 

Instrumentoj origine portugalaj[redakti | redakti fonton]

Al la muzikinstrumentoj portugaldevenaj apartenas ĉiuj instrumentoj de la portugala popolmuziko, de la eŭropaj dancmuzikaj orkestroj kaj de la marŝbandoj.

Tipaj instrumentoj de ĉoro: sepkorda gitaro, gitaro, mandolino, fluto, kavakinjo kaj pandero.

Aparte popularaj en brazila muziko estas plukinstrumentoj. Precipe en ĉoro oni ludas krom gitaro kaj basgitaro per la mandolino, la sepkorda gitaro (violão de sete cordas) kaj la kavakinjo ankaŭ instrumentojn, kiuj en Eŭropo estas nur malmulte uzataj. La kavakinjo estas unu el la plej karakterizaj instrumentoj de brazila muziko entute kaj estas aparte en sambo speciale grava kiel ununura melodia instrumento.

La akordiono (ankaŭ en la versio kiel sanfono) ludas gravan rolon en foroo kaj lambado.

Ankaŭ la afrikobrazila muziko enigis portugalajn instrumentojn kaj parte ŝanĝis ilin. Ekzemple la plej gravaj perkutinstrumentoj en sambo, samboregeo kaj afoŝeo (surdo, caixa, repiniko) kaj en marakatuo (alfajoj kaj caixa) estas variaĵoj de la granda kaj malgranda tamburoj de eŭropa marŝmuziko.

Kiel plej populara kaj „plej brazila“ instrumento validas la pandero, kiu estas ludata precipe en sambo, música nordestina kaj en kapoejro. Portugaloj ankaŭ portis la panderon al Brazilo, la origino de ĉi tiu tintiltamburino lokas tamen en Arabujo, de kie la Maŭroj portis ĝin sur la iberan duoninsulon.

Muzikinstrumentoj de indiĝena origino[redakti | redakti fonton]

Marakoj apartenas al la malmultaj instrumentoj de indiĝena muziko, kiuj disvastiĝis en brazila muziko.

Konforme al la malmulte grava rolo de indiĝena muziko nur malmultaj instrumentoj de indiĝena muziko eniris en la brazilan muzikon.

Unualinie tiuj ĉi estas la skuoinstrumentoj kaj aliaj idiofonoj kiel marakoj kaj kaŝiŝoj. La música nordestina uzas ankaŭ indianajn flutojn kaj fajfilojn.

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Sonspecimeno de marakoj" Sonspecimeno de marakoj 

En la origina muziko de la indianoj oni uzis blovinstrumentojn (pajnoflutojn el bambuo longajn ĝis 2,20 metroj), frapinstrumentojn (simplajn bambuotubojn, kiujn oni frapas sur la teron, kaj fendotamburojn), siblilojn kaj raslilojn.

Regionaj stiloj[redakti | redakti fonton]

Rio-de-Ĵaneiro kaj San-Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Sambodancistinoj paradas dum la karnavalo tra la Sambódromo en Rio-de-Ĵanejro.
La karnavalo deiras de portugala-katolika tradicio, kaj ĝin kaptis en la 19-a jarcento la afrikobrazilanoj. Litografio de Jean Baptiste Debret proks. 1826.

Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo estas la du centroj de la brazila amuzekonomio kaj la ekonomiaj pezocentroj de la lando. Pro ĉi tiuj kaŭzoj la muziko el ĉi tiu regiono disradias aŭtomate sur tutan Brazilon. Aliaflanke la du urboj allogas muzikistojn el la tuta lando, tiel ke ĉi tie kiel nenie alie regionaj muzikstiloj povas evolui al naciaj muzikstiloj.

Tio ankaŭ validas por la sambo, kiu ekestis proksimume 1920 en Rio-de-Ĵanejro kaj kies centroj nuntempe estas Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Sambo estas pro tio rigardebla kaj kiel regiona kaj ankaŭ kiel transregiona stilo. El inter la multaj variaĵoj elstaras la samba-enredo, kiun la grandaj sambolernejoj ludas dum la karnavala sezono.

Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj la stratokarnavalo de la sambolernejoj forŝovis la burĝan karnavalon en la centro de Rio-de-Ĵanejro. Nuntempe la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro (Carnaval carioca) validas kiel plej granda popolfesto de la mondo. La parado de la sambolernejoj nomata desfile kun pokaze pluraj centoj da muzikistoj kaj dancistoj estas transsendata en la tutan landon kaj staras muzike plene en sub la etiketo de sambo enredo. La regularo malpermesas ludi blovinstrumentojn; ununura melodia instrumento estas la kavakinjo, kiu akompanas la kantadon.

Supro estas la enmarŝo de la grupoj en la Sambodromon entenantan 60.000 spektandojn, kiun en 1984 starigis Oscar Niemeyer. Tie ĉi ankaŭ la juĝantaro havas sian sidejon kaj prijuĝas la diversajn grupojn laŭ strikte antaŭmetitaj kriterioj. La sambolernejo akirinta la unuan rangon kaj la komponisto de la venkinta sambo ĝuas en tuta Brazilo altan prestiĝon, tiuj lernejoj kun la plej malmulta nombro da poentoj tamen devas derangiĝi kaj estas en la sekvojaro anstataŭataj per aliaj.

La 44 sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro estas bone organizitaj asocio kun parte pluraj mil membroj, kiuj transprenas la preparon, la ekzerzado, sed ankaŭ socialajn taskojn en sia respektiva kvartalo aŭ mizerkvartalo. Pro la altaj kostoj de la paradoj kun la elspezaj kostumoj kaj alegorie ornamitaj ĉaroj kaj pro la alta turisma intereso la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro estas treege komercigita, kaj ekzistas parte ligoj kun la Mafio, kiu uzas la sambolernejojn por la monlavado.

Bahio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Bahio geografie apartenas al la zum nordoriento, ĉiu tiun federacieron oni ne atribuas al la regiono de música nordestina, sed rigardas ĝin kiel apartan kulturspacon. Bahio validas kiel tiu regiono de Brazilo, en kiu la afrika heredaĵo estas plej klare reliefigita – proksimume 75 elcento de la loĝantaro sin difinas mem kiel nigruloj aŭ kiel mulatoj. Popolcenso de la IBGE (Instituto Brasileiro da Geografia e Estatística) rezultigis en 2000 por la federaciero 62 elcentojn da mulatoj (parda), 23 elcentojn da blankuloj (branca), 1 elcentojn da nigruloj (preta) und elcentojn da indianoj (indígena).[2] Kultura centro estas Salvador de Bahio, kiu ĝis 1763 ankaŭ ĉefurbo de Brazilo.

Nenie alie la muziko de la kandombleo estas tiel ĉeestanta kiel en Salvador de Bahio. El la kandomblea ritmo ijexá tuj originis la afoŝea muziko, kiun grandaj perkut-instrumentistaroj (blocos) ludas je karnavalo kaj festoj de kandomble sur la stratoj.

Per la miksado de afoŝeo kaj la bahia variaĵo de sambo kun la kariba regeo evoluis en la 1980-aj jaroj la samboregeo, kiu ekde tiam ankaŭ en eksterlando estas unu el la plej popularaj stiloj de brazila muziko. La evoluigo de malpeza, portebla timbo en la malfruaj 1980-aj jaroj daŭrigeme stampis la bahian muzikon, ĝis tiam mantamburoj estis en uzo je brazila muziko nur en pli malgrandaj ensembloj, kiuj ludis sur fiksa loko.

Salvador estas aparte kreema centro de la Muziko Populara Brazila, el kiu devenas multaj el la plej gravaj muzikistoj de Brazilo, ekzemple Dorival Caymmi, João GilbertoGilberto Gil. Jam en la Tropikismo-Movado membris plejparte muzikistoj el Bahio. Ekde la fruaj 1990-aj jaroj oni nomas tiun bahian muzikon, kiu tutlande sukcesas, aŝeo-muzikon. Nuntempe la grupo Timbalada ĉirkaŭ Carlinhos Brown estas la plej influhava samboregea grupo, kiu enmiksas en la muzikon modernajn elementojn kiel funko kaj hiphopon.

Karnavalo en Salvador de Bahio[redakti | redakti fonton]

Membroj de la bloco afro Ilê Aiyê dum la karnavalo

La karnavalo en Bahio validas kiel la plej petolema stratokarnavalo de Brazilo. Ekzistas la blocos de trio de la blankula meza kaj supera klasoj kaj la blocos afros de la nigruloj, kiuj plejparte apartenas al la malsupra klaso. Ambaŭ specoj da karnavalaj blokoj havas ĝis pluraj mil membroj.

Ĝis 1974 la afoŝeo-bloko Filhos de Gandhy estis la ununura, kiu portis la afrikobrazilan kulturon en la karnavalon de Bahio. Nur per la fondiĝo de Ilê Aiyê aperis la blocos afros, kiuj ligis la afrikan heredaĵon kaj nigrulan memkonscion kun politikaj postuloj de egalrajtigo. Al blankuloj la membreco en ĉi tiu novfondita asocio estis malpermesita. Post la granda sukceso de Ilê Aiyê laŭ rapida sinsekvo fondiĝis multaj blocos afros, kaj proksimume 1980 la karnavalo de Bahio estis plene afrikigita. Aparte la grupo Olodum fondita en 1979 akiris meritojn pro la reakcepto de afrika kaj bahia muziko same kiel pro la aktivado pri socialaj aferoj de la afrikobrazilanoj kaj stampis decide la evoluon de samboregeo. Al ĉiuj blokoj, kiuj dum karnavalo havas ĝis pluraj mil membroj, apartenas pli malgrandaj grupoj, kiuj trans la tuta jaro prezentas sursceneje. Timbalada kaj Ara Ketu estas aliaj popularaj blokoj kun alligitaj muzikbandoj.

Alia aperaĵo de la karnavalo de Bahio estas la trios elétricos, muziktriopoj, kiuj veturas sur remorkotraktoroj kun sonsistemoj da 100.000 Vatoj tra la urbo. Tiuj ĉi trios komencis ekde 1950 ludi la nordbrazilan frevon per elektra gitaro kaj amplifikata kavakinjo. Dum la paso de la tempo la trios enprenis pli kaj pli stilojn en siajn repertuarojn.

Música nordestina[redakti | redakti fonton]

La drama popoldanco kongado influis la marakatuon. Ambaŭ konsistas el la prezentado de kronado de la Kongoreĝo kaj de reĝino. En la mezo la gereĝoj, maldekstre tramburistoj, dekstre dancistinoj kiel kortego. Foto el la 19-a jarcento.

La música nordestina inkluzivas la regionajn stilojn de la brazila nordoriento escepte Bahion. Ĝia centro troviĝas en Pernambuko, aparte en ties ĉefurbo Recife.

Fundamenta muzikstilo de la nordoriento estas la marakatuo, kiu estas ludata per bastamburo alfajo, brazila knartamburo (caixatarol), skuoinstrumento ĉokaljo (plejofte kiel ganzao) kaj bovtintilo (gonguê). Ofte aldoniĝas flutoj. Kiel la sambon en Rio-de-Ĵanejro grandaj muzikaj taĉmentoj ludas marakatuon precipe dum la karnavala sezono sur la strato. Marakatuo distingiĝas per klarkonturaj sinkopadoj, aliaflanke per profundaj basvoĉoj. Ankaŭ la solofrazojn ludas la alfajo, kiu ekzistas laŭ tri tonaltoj. Marakatua parado prezentas afrikan kronadceremonion kaj ankaŭ la kantoj priĵuras la afrikan heredaĵon. La muziko estas intime ligita kun la kandomblea respektive ŝangoa kultoj, kaj la marakatuaj grupoj sin alordigas laŭ simila maniero al afrikaj „nacioj“ (naçãos). La marakatuo estis forte influata de la ankoraŭ ekzistaj kongadoj kaj estas ludata jam ekde la 17-a jarcento. Nuntempe oni distingas la urban maracatú de baque virado kaj la kamparan maracatú rural. Alvenas indianaj influoj, oni diras maracatú-caboclo.

Tre influhava ritmo estas la bajao. Tiu ĉi fundamenta ritmo estas bazo de la plej multaj stiloj de la nordoriento: foroo, koko, cirando kaj embolado.

Plastika figuraĵo de foroa triopo kun zabumbo, akordiono (sanfono) kaj triangulo en la popolarto de Pernambuko

La plej populara stilo deduktita de bajao estas foroo, kiun kutime ludas zabumbo, akordiono (sanfono), pandero kaj triangulo. En la dua duono de la 1940-aj jaroj la „reĝo de foroo“ Luiz Gonzaga sukcesis en Rio-de-Ĵanejro kaj popularigis la stilon transregione. Nur ĉi tiu sukceso ekigis en la nordoriento konscion pri la valoro de la propra regiona muzikkulturo. Inter la multaj posteuloj de Gonzaga Jackson do Pandeiro estis ja la plej grava.

Muziko ĉefe por blovinstrumentistoj estas la frevo. Ĝi evoluis post 1900 el variaĵoj de marŝmuziko (marcha). Ĝi estas ludata dum la karnavala sezono sur la strato kaj akompanata de akrobataj dancoj.

Ekde la malfruaj 1980-aj jaroj la nordoriento fariĝis unu el la muzike plej produktemaj regionoj de Brazilo. Chico Science kun sia muzikbando Nação Zumbi komencis ligi la bajaajn kaj marakatuajn ritmojn kun repo, funko kaj aliaj modernaj stiloj kaj disvolvi per tio la novan tendencon Mangue Beat. Post la frua morto de Chico Science en la karnavalo de Recife en 1997 Lenine estas la plej konata reprezentanto de la muziko el la brazila nordoriento. Al la plej sukcesaj muzikistoj de Muzika Populara Brazila, kiu uzas regionajn muzikstilojn de música nordestina, apartenas Chico César.

Karnavalo en Recife kaj Olinda[redakti | redakti fonton]

Moritz Rugendas: Congada, 1821. Parencaj kun la kongado estas la marakatuaj paradoj prezentataj dum la karnavala sezono en Recife, Olinda kaj aliaj urboj de la nordoriento.

Centroj de la karnavalo en Pernambuko estas la ĉefurbo Recife kaj Olinda. Muzike la karnavalo ĉi-regiona apartenas al la plej variaj de Brazilo kaj ĝin stampas maracatú de nação kaj rural, frevo, kaboklinjo, bumba-meu-boi kaj sambo. Pli malgrandaj grupoj prezentas „Ursos“: ili sin vestas urskonstume, sin apogante sur mezepokaj prezentistoj, kiuj kun dancursoj vagadis tra Eŭropo. La muzikensemblo konsistas el akordiono kaj kordinstrumentoj.

En Recife la grupoj (agremiações) en diversaj sekcioj estigas vetbatalon, kiun juĝantaro prijuĝas. Krom la tradiciaj blokoj ekzistas, kiel en Salvador de Bahio, la trios elétricos, kiuj tamen ne partoprenas la efektivan karnavalparadon.

Amazona regiono[redakti | redakti fonton]

En la tropika nordo de Brazilo la influo de la ŝtatoj de la Gujana Ŝildo kaj de la karibomara regiono estas sentebla ankaŭ en la muziko, la lokaj radiostacioj ludas multan merengon, salson kaj rumbon.

Tipa por la amazona regiono estas la cirklodanco karimboo. La nomo devenas de samnoma mantamburo afrikdevena. Ĝi estas simila al atabako, estas tamen konstruita el kavigita arbotrunko. Aliaj tradiciaj instrumentoj estas ganzao, rekoreko, pandero same kiel gitaro kaj fluto. Oni distingas la variaĵojn carimbó praieiro en la atlantika zono de Parao, carimbó pastoral en Marajó kaj carimbó rural en la plantejaj regionoj ĉe la malsupra Amazono. Nuntempe oni ludas karimboon ofte per amplifikataj instrumentoj kaj kompleta blovinstrumentistaro. Unu el la plej konataj reprezentantoj de karimboo estas Pinduca, kiu ankaŭ estas nomata „reĝo de karimboo“.

De karimboo devenas la lambado. Tutmonde ĝi famiĝis en 1989 per lla sonregistraĵoj de la grupo Kaoma. La stilo ekestis en la 1970-aj jaroj en Belemo kaj kunfandis la karimboon kun elementoj de foroo, kalango, sambo, merengo kaj regeo.

La regiona tradicia muziko de la amazona regiono ankaŭ respeguliĝas en la Tecnobrega. Tiu ĉi ĝenro de elektronika muziko ekestis mallonge post komenciĝo de la nova jarmilo en Belemo.

Música sertaneja[redakti | redakti fonton]

Kantisto Chitãozinho de la duopo Chitãozinho e Xororó

La sertaa muziko (música sertaneja) portas sian regionan devenon el la Sertao, la kampara, seka landinterno de Brazilo en la nomo. Ĉar la formigrado el ĉi tiu aparte malriĉa regiono en la urbajn aglomeraĵojn, precipe al San-Paŭlo, estas aparte granda, per la sertaanoj (sertanejas) ankaŭ migris ilia muziko, kiu nun prave nomindas tutlanda muzikstilo aŭ ankaŭ regiona stilo de San-Paŭlo. Karakteriza estas kantistoparo, kiun sin mem akompanas per dekkorda gitaro (viola).

Dum mallonga tempo la música sertaneja jam en la 1930-aj jaroj estis enmoda muziko. En la 1990-aj jaroj la brazilaj amaskomunikiloj antaŭenigis duopojn, antaŭe malgloritaj kiel duplas caipiras („naivulaj paroj“) kiel ekzemple Leandro e LeonardoChitãozinho e Xororó laŭ la modelo de la kontreo-muzikistoj en Usono al tutlandaj steluloj.

Gaŭĉomuziko (música gaúcha)[redakti | redakti fonton]

Gaŭĉo-danco en Porto-Alegro.

Similan evoluon kiel la sertaa muziko ankaŭ travivis la Gaŭĉomuziko música gaúcha. Ĝi estis origine kampara muziko de la brutarpaŝtistoj en la sudo de Brazilo, la gaŭĉoj (gaúchos), kiuj evoluigis same kiel la gaŭĉoj en la limaj landoj Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo propran kulturon. Krom influoj el la najbaraj landoj ekzistas ankaŭ tiaj indianoj, kies prauloj vivis en la Jezuitaj redukcionoj. Intertempe la urba mezklaso akceptis la gaŭĉomuzikon, kiu tamen limiĝis je la federaciero Suda Rio-Grando kaj ne disvastiĝis transregione.

La plej famaj muzikistoj de música gaúcha estas Renato Borghetti kaj Bebeto Alves, kiuj provas akiri konekton kun la modernaj evoluoj de la Muziko Populara Brazila. Aliaj muzikistoj klopodas ligi la gaŭĉomuzikon kun la sertaa muziko. Ĉefa instrumento estas la simpla akordiono gaita.

Muziko el Minas-Ĝerajso[redakti | redakti fonton]

En kolonia Brazilo Minas-Ĝerajso, riĉa je oro kaj diamantoj, longan tempon estis la ekonomia kaj kultura centro de la lando. En la luksaj barokurboj kiel Ouro Preto ekestis la plej frua altkultura muziko de Brazilo. La regionan muzikon treege stampis la gregoria kanto kaj la eklezia muziko. El Minas-Ĝerajso devenas la popoldanco kalango.

La plej fama muzikisto el Minas-Ĝerajso aktuale estas Milton Nascimento, kiu ankaŭ tutmonde apartenas al la plej eminentaj muzikistoj de Brazilo.

Transregionaj stiloj: La Muzika Populara Brazila[redakti | redakti fonton]

Gilberto Gil estas unu el la ĉefaj figuroj de la Muzika Populara Brazila.

Laŭ brazila kompreno Música Popular Brasileira, mallonge MPB, priskribas ĉiun formon da brazila muziko, kiu ne apartenas al la música erudita, do la altkultura muziko, kaj kies disvastiĝo ne limiĝas regione. Ĝi etendiĝas ekde tradicia popolmuziko ĝis moderna populara muziko kaj inkluzivas ĉiujn iliajn miksoformojn.

Ekde kiam aperis la termino MPB en la malfruaj 1960-aj jaroj, ĉi tiu muziko ne nur enprenis la regionajn muzikstilojn de la lando, sed ankaŭ nordamerikajn, karibajn kaj eŭropajn influojn kiel bluso, ĵazo, regeo, rokmuziko kaj popmuziko. Karakterizaĵo de MPB estas, ke regionaj stiloj evoluas en la urbaj centroj al muziko kun nacia karaktero. Jen precipe Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo transprenis ekde la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la funkcion de katalizantoj. Per la plimultiĝo de sonregistrejoj, diskeldonejoj, radiaj kaj televidaj stacioj ekde la 1980-aj jaroj ambaŭ urboj tamen perdis sian influon. Aparte multajn kaj kreemajn muzikistojn estigis Salvador de Bahio.

Male al nordamerika kaj eŭropa popmuziko MPB ne estas nura junularmuziko, sed ĝin aŭskultas homoj de ĉiu aĝo. El tio rezultas pli forta historia konscio, Novinterpretado de malnovaj klasikaĵoj en MPB estas ofta praktiko. Apartan estimon ne nur ĝuas la interpretistoj, sed ankaŭ la komponistoj kaj verkistoj de la kantotekstoj. Kantistoj kiel Chico BuarqueCaetano Veloso validas en Brazilo ankaŭ kiel gravaj poetoj. La tekstoj estas al la melodioj ne sub-, sed superordigitaj.

Ĉoro[redakti | redakti fonton]

La fama ĉoro-blovorkestro Banda de Bombeiros kun Anacleto de Medeiros, Rio-de-Ĵanejro, proks. 1896

Per la ĉoro evoluis proksimume 1870 en Rio-de-Ĵanejro la unua nacia brazila muzikstilo, kiu per la invento de la gramofondisko trovis tutlandan disvastiĝon. Ĝi ekestis el kunfando de populara eŭropa dancmuziko, ekzemple polko, valso, mazurko, ŝoteo kaj kvadriloj, kun afrikobrazila muziko, ekzemple kun lunduo. Saman tempon ankaŭ ekestis la brazila tango (maxixe) – eĉ antaŭ la argentina, kun kiu ĝi havas nur malmulte komunan – kaj estis ludata ankaŭ de la ĉoro-ensembloj. Post la armea puĉo de 1889 kaj respublikiĝo de Brazilo armeaj kaj aliaj blovmuzikaj bandoj enprenis ĉorojn en siajn repertuarojn. Oni ludis kaj dancis ĝin precipe en malsupra mezklaso. Sian florepokon ĝi travivis inter 1870 kaj 1920, sed ĝi estas flegata ĝis nun.

La plej multaj ĉorokomponaĵoj distingiĝas per relative alta tempo, sambotipa melodio- kaj ritmostrukturo kaj improvizadoj pri la temo de la komponaĵo. Ĉoroensembloj konsistis tradicie el du gitaroj, unu kavakinjo kaj unu fluto kiel soloinstrumento. Ilin pli malfrue ofte kompletigis pandero kaj aliaj perkutinstrumentoj, klarneto kaj mandolino (bandolim). Ekde la fino de la 1950-aj jaroj la basfunkcion ofte transprenas sepkorda gitaro (violão de sete cordas). En brazila altkultura muziko ofte piano ludas la ĉoron, ekzemple je Heitor Villa-LobosChiquinha Gonzaga. Al la plej famaj komponistoj kaj interpretistoj de ĉoro apartenas Pixinguinha, Jacob do Bandolim, Ernesto Nazareth kaj Waldir Azevedo.

Sambo[redakti | redakti fonton]

Moritz Rugendas: Lundú (1821). La lunduo apartenas al la antaŭuloj de sambo.
Dancistinoj en la koloroj de la tradicioplena sambolernejo en Rio-de-Ĵanejro: Mangueira.

En la 1920-aj jaroj la ĉoro.orkestroj perdis sian gravecon, aperis ĵazbandoj kaj salonorkestroj, kiuj ludis fokstroton, maŝiŝojn, marŝmuzikojn kaj sambojn. En 1917 Banda Odeon surdiskigis la unuan sambon: Pelo telefone („Per la telefono“). La kanto fariĝis furorkanto en la karnavalo. Aparte grava por la trarompo de sambo estis muzikisto Pixinguinha, kiu jam en la ĉoromedio tenis elstaran pozicion.

En 1939 Ary Barroso komponis la faman titolon Aquarela do Brasil, ankaŭ konata kiel Brazil, kiu travivis multajn interpretadojn. En la sama jaro sambokantistino Carmen Miranda iris en Usonon, kie ŝi fariĝis la plej bone pagata aktorino kaj kantistino de Holivudo.

Favelo en Rio-de-Ĵanejro nuntempe. En la 1950-aj jaroj oni nomis la sambon de la malsupraj klasoj samba de morro, sambo de la montetoj.

Sambo ekestis el la miksado de ĉoro kun la batukoj, kiuj estis ludataj en la antaŭurboj de Rio-de-Ĵanejro. Sub batuque oni komprenis dancon, kiu estis evoluinta el afrikobrazilaj antaŭuloj kiel la ĵongo, la sembo deveninta el Angolo kaj la lunduo. Tiujn ĉi dancojn akompanis tamburoj. De la vorto semba supozeble devenas la termino sambo.

En 1928 fondiĝis en Rio-de-Ĵanejro la unua sambolernejo nome Deixa Falar („Lasu ilin paroli“), mallonge poste sequis Estação Primeira de Mangueira, la ankoraŭ nun ekzistanta tradicioplena sambolernejo de Brazilo. Per tio la muziko fariĝis grava disaŭdigilo de la malsupra klaso de Rio-de-Ĵanejro, al kiu plejparte apartenis la nigrula loĝantaro. Tiu ĉi stilo nomiĝis samba de morro, la sambo de la montetoj, kio celis la mizerkvartalojn de Rio-de-Ĵanejro.

Sambo tamen ankaŭ eniris la blankulan, burĝan medion. La sambo-canção emfazis pli la melodion, havis pli malrapidan tempon kaj pli poluritajn tekstojn. Per la leviĝo de la radiofonio la sambo tre rapide disvastiĝis kaj fariĝis en la 1930-aj jaroj la muzika pulsdonanto de la lando.

Ekde la 1930-aj jaroj la sambo diferenciĝis diversdirekten. En malgrandaj ensembloj oni ludas pagode. Je tio la voĉoj de la bastamburoj (surdos) transiras sur mantamburojn (Surdo de mão) kaj estas akompanataj de la perkutinstrumentoj pandero kaj tamburino. Gravan rolon ludas je tio la kavakinjo kiel melodia instrumento kaj la kantado. La plej originaj variaĵoj estas samba de roda kaj samba de caboclo, kiuj ambaŭ estas ludataj per atabakoj.

Nun ne nur Rio-de-Ĵanejro, sed ankaŭ San-Paŭlo kaj intertempe ankaŭ Recife estas centroj de urba sambo, kvankam la cariocas, la loĝantoj de Rio-de-Ĵanejro, primokas la ĉi-lastajn, ĉar ili mem sin konsideras kiel ties „inventintoj“. Nure en Rio-de-Ĵanejro ekzistas inter 40 kaj 50 grandaj sambolernejoj, kiuj aktivas precipe en la karnavala sezono kaj ludas kun perkutinstrumentistaroj de pluraj centoj da tamburantoj sambo-enredo. Ekde pluraj jardeko je tio ekzistas evoluo agordi la instrumentojn pli kaj pli alte kaj ludis la sambon pli kaj pli rapide. En pli malgranda ensemblo ĉi tiu formo de sambo nomiĝas batucada.

Bosanovo[redakti | redakti fonton]

Gitaristo kaj kantisto Baden Powell en 1971. (Foto: Philippe Baden Powell)

En la malfruaj 1950-aj jaroj kreskakvante elementoj de bolero, de fokstroto kaj de ĉaĉao penetris en la sambon, kiu en ĉi tiu tempo pli kaj pli perdis siajn tipajn distingilojn. Tiu ĉi degenero estis ekigilo por muzika revolucio: la bosanovo. Alie ol la strata sambo bosanovo ekestis en la urba mezklaso en medio de burĝa intelekteco. Stilformanta estis precipe João Gilberto, kaj per sia mallaŭta kantado kaj ankaŭ per sia maniero ludi gitaron. La retenema kantado turnis la operetecan belkantostilon, kiu estis venkinta en sambo dum la 1950-aj jaroj, en sian malon.

Eksplodigilo por la internacia trarompo de bosanovo estis la kinofilmo Orfeu Negro, kiu en 1959 ricevis Premion Oskar kaj la Oran Palmon en Cannes. La filmo baziĝis sur teatraĵo de Vinícius de Moraes, kiu verkis por kvar muzikisto-generacioj tekstojn por sambopecoj. Li translokis la antikvan miton de Orfeo en la nuntempon de la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. La filmmuzikon komponis Tom Jobim kaj Luiz Bonfá, kies titolkantoj A Felicidade kaj Manhã de Carnaval fariĝis klasikaĵoj de bosanovo. Krom tio la stratsambo de la karnavalo ĉiam denove trapasas la filmon.

Vinícius de Moraes kaj Tom Jobim ankaŭ kune verkis la kanton Garota de Ipanema, kiu en anglalingva versio Girl from Ipanema famiĝis al la plej fama bosanova kanto, kiun interpretis multaj brazilaj kaj usonaj muzikistoj. Simile grandan sukceson atingis Sérgio Mendes per la kanto Mas Que Nada. Post kiam la kuba influo sur la muzikon de Usono post la revolucio 1953 estis malpliiĝinta, nun Brazilo fariĝis per bosanovo la plej grava pulsodonanto por la nordamerika latinida ĵazo.

Ekde la 1990-aj jaroj bosanovo travivis revivigon per novinterpretado ekzemple fare de Bebel Gilberto kaj per adaptadoj al elektronika muziko.

Tropikismo[redakti | redakti fonton]

Dum mallonga fazo proksimume 1968 regis muzika tendenco la brazilan muzikon, kiu alligiĝis al bosanovo, sed unuflanke serĉis novajn esprimeblecojn, aliaflanke volis sin stari kontraŭ la militista reĝimo: la tropikismo (portugale: tropicalismotropicalismo). La muzikistoj klare sekvis la „Antropofagian Manifeston“, kiun poeto Oswald de Andrade estis konceptinta en 1928, kaj en kiu tiu ĉi postulis „artisman kanibalismon“, kiu konsekvence ensuĉu ĉiujn influojn el en- kaj eksterlando, unuigante ilin. Tiu ĉi koncepto ĝis nun restis valida por la brazila muziko.

Kantisto Caetano Veloso.

Himno de tropikismo fariĝis la kanto Alegria, alegria de Caetano Veloso, kiu ankoraŭ en 1967 estis fiaskinta je la publiko, ĉar ĝi estis tro „malbrazila“ kaj tro rokmuzika. Inter la proksimume 20 sondiskoj de la movado la programa albumo Tropicália ou Panis et Circensis el 1968 estis la plej grava.

La grandaj festivaloj, kiujn la radiostacioj transsendis rekte (kaj komence necenzurate), kaj kiujn la tuta brazilanaro sekvis altinteresiĝe, ekigis akrajn politikajn debatojn. La mallonga florfazo de tropikismo finiĝis, kiam la militreĝimo komencis persekuti tedajn muzikistojn. Caetano Veloso estis arestata kaj restis du monatojn en malliberejo, kie li aŭdis la kriojn de la torturatoj. Ankaŭ Gilberto Gil estis arestata, ambaŭ devis iri en ekzilon, pro kio ili restis ĝis 1972 en Anglujo.

Aŝeo[redakti | redakti fonton]

Aŝeo-muziko kiel nomo por muziko estas disvastiĝinta nuer ekde la fruaj 1990-aj jaroj. Origine la termino devenas el la joruba kaj signifas en kandombleo „pozitiva energio“. Aŝeo kunigas muzikojn el Salvador de Bahio kaj plejparte koincidas kun samboregeo, enprenas tamen ankaŭ sambon, afoŝeomuzikon, frevon, regeon, karimboon, merengon, salson, kaj sokao. Gravaj reprezentantoj estas Ivete Sangalo, Daniela Mercury, OlodumCarlinhos Brown kaj liaj muzikgrupoj Timbalada kaj Tribalistas. Klara evoluo kompare kun tradicia muziko estas aparte la ofta uzado de sinteziloj, kiu estas deduktebla de la lokaj trios elétricos el Bahio.

Duobligo, drumenbaso kaj elektronika muziko[redakti | redakti fonton]

Cidade Negra, unu el la plej konataj duobligo-grupoj de Brazilo

San-Paŭlo estas la centro de diskĵokeado kaj metropolo de drumenbaso. Al la plej konataj reprezentantoj apartenas DJ Marky kaj DJ Patife. Cidade Negra, la plej sukcesa duobligo-bando tamen devenas el Rio-de-Ĵanejro. Populara estas la brazila muziko en diversaj stiloj de elektronika muziko same kiel en elektronika ĵazo.

Per Pitch Yarn Of Matter, Individual Industry, Morgue Mechanism aŭ Aghast View ankaŭ artistoj el la stiloj nova ondo, sinteza popularmuziko kaj elektro akiris translande popularecon.

Funko kaj hiphopo[redakti | redakti fonton]

La plej novigemaj muziktendencoj de la 1990-aj jaroj estis treege influataj de funko kaj repo, ekzemple mangue beat kaj funkeado en Recife. La plej konata bando estas Funk'N Lata el Rio-de-Ĵanejro, kies muzikistoj lernis en la sambolernejo Mangueira kaj ligas funkon kaj repon kun sambo.

Precipe en la mizerkvartaloj de Rio-de-Ĵanejro per favela funko (portugale baile funkfavela funk) brazila hiphopo evoluis specialaj stiloj, kiujn oni intertempe ankaŭ atentas tutmonde. Kiel naskiĝhoro de ĉi tiu aparta variaĵo de brazila funko validas la lumdisko Funk Brasil de DJ Marlboro, kiu en 1989 sukcesegis.

Ĝenerale favela funko staras ekster la Muziko Populara Brazila, ĉar la tekstoj estas klare pli perfortogloraj kaj seksismaj ol tiuj de usona krimulrepo kaj tiel restis aperaĵo ĉe nigrulaj junuloj de la faveloj. Aldoniĝis intima interplektiĝo de la muzikmedio kun la organizata krimo, tiel ke la plej grandaj radiostacioj plejparte prisilentas la favelan funkon.

Rokmuziko kaj popmuziko[redakti | redakti fonton]

Los Hermanos estas unu el la plej konataj rokmuzikaj bandoj de Brazilo.

Rokmuziko apartenas en Brazilo al la plej popularaj muzikstiloj kaj oni konsideras ĝin kiel música popular brasileira. Centroj de la rokmuziko estas San-Paŭlo, Braziljo kaj Bel-Horizonto.

Meze de la 1960-aj jaroj aperis la jovem guarda, kies stelulo Roberto Carlos en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis tiu brazila muzikisto, kiu vendis la plej multajn sondiskojn.[3] Ankaŭ en Eŭropo li estis treege sukcesa, lia muziko tie tamen validis malpli kiel latinida rokmuziko, sed pli kiel latinida popularmuziko aŭ eĉ kiel malprofunda dolĉaĉa furormuziko. Ene de la tropikisma movado proksimume 1968 muzikistaro Os Mutantes estis la artisme plej grava reprezentanto de psikedela rokmuziko kaj enprenis je tio elementojn de Música nordestina. Pli malfrue la grupo Engenheiros do Hawaii havis grandan sukceson, kaj la bando RPM estis la unua rokmuzikistaro, kiu en la 1980-aj jaroj vendis pli ol du milionoj da albumoj.[4]

Al la plej sukcesaj muzikistoj, kiuj estis forte stampita de usona popmuziko, apartenas Elba Ramalho. Ankaŭ ekster Brazilo sukcesa estas televidmoderigistino, aktorino kaj kantistino Xuxa, kiu kantas ankaŭ en la hispana kaj angla. Entute ŝi vendis pli ol 33 milionoj da albumoj, ŝia plej fama furoraĵo estas Ilariê, kiu okupis en preskaŭ ĉiuj latinamerikaj ranglistoj la unuan lokon.

Punko kaj metalroko[redakti | redakti fonton]

Dum politika kaj kultura etoso de ekiĝemo komence de la 1980-aj jaroj en Brazilo ekzistis nominda punkmovado. Tiu ĉi ja estis rifuzema fronte al la MPB, influis ĝin tamen. La postpunko-bando Legião Urbana fariĝis unu el la plej sukcesaj brazilaj muzikgrupoj, kaj ankaŭ Lenine, nun unu el la plej konataj muzikistoj de Brazilo, komencis sian karieron per brazila variaĵo de folklorpunko.

Aparte sub la influo de la festivalo Rock in Rio, unu el la plej grandaj de la mondo, ekde la fruaj 1980-aj jaroj ankaŭ ekestis ŝtonrokaj bandoj. La plej sukcesaj estas la draŝmetalroka bando Sepultura kaj la grupo Soulfly, kiu sin separis de tiu en 1997. Al la plej influaj mortmetalaj bandoj apartenas la grupo Krisiun konata trans la landlimoj de Brazilo.

Kristanisma muziko en Brazilo[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj ĝis 1980-aj jaroj la muziko de MPB eniris sub la influo de kristana popmuziko en la eklezian muzikon kaj en la diservan uzon protestantisman en Brazilo. Nun restis nur malmulta el la tiel nomata Música Evangélica, kelkaj muzikistoj kiel Guilherme Kerr aŭ Elomar Figueira de Mello provas tamen je uzado de música gospel aŭ regionaj muzikstiloj al ĉi tiu movado.

Konfliktan rilaton havas la protestantismaj religioj, kiuj pli kaj pli entrudiĝas en Brazilon, al la muziko de la afrikobrazilaj religioj, dum kiam la katolika eklezio tiun ĉi pritraktas pli tolereme.

Ĵaza kaj instrumenta muziko: la Vanguarda[redakti | redakti fonton]

Instrumenta muziko, eksperimentema popmuziko kaj ĵazo en Brazilo ankaŭ nomiĝas vanguarda. Parte ĝi koincidas kun la MPB, parte ankaŭ kun la nuntempa altkultura muziko. Jam la ĉoroj e Pixinguinha staris inter klasika muziko kaj tio, kion oni nun nomas Música Popular Brasileira. Pli malfrue multaj muzikistoj de bosanovo validis ankaŭ kiel gravaj ĵazartistoj, ekzemple gitaristo kaj kantisto Baden Powell aŭ kantistino Elis Regina, kiu ankaŭ prezentis sur la Ĵazfestivalo de Montreux.

Aparte perkutinstrumentistoj kaj gitaristoj el Brazilo havas tutmonde bonegan renomon. Airto Moreira, kiu en 1968 transloĝis kun sia edzino Flora Purim en Usonon, estis naŭ fojojn elektata de la ĵazrevuo Down Beat al perkutinstrumentisto de la jaro. Tiujn ĉi honoradon ankaŭ travivis Naná Vasconcelos, kiu pretertempe vivis en Parizo, naŭ fojojn sinsekve. Ambaŭ kunmuzikis inter alie kun multinstrumentisto Hermeto Pascoal kaj kun pianisto, gitaristo kaj komponisto Egberto Gismonti, kiu ankaŭ apartenas al la elstaraj brazilaj ĵazmuzikistoj.

Malgraŭ la granda sukceso de brazilaj instrumentistoj en eksterlando la vanguarda en Brazilo staras pli en la ombro. La plej multaj muzikistoj klare rilatas kun la tradicia brazila muziko kaj estas atribueblaj al la kunfandomuziko.

Altkultura muziko: la música erudita[redakti | redakti fonton]

La komencoj de klasika muziko en Brazilo[redakti | redakti fonton]

La Teatro Amazonas en Manaŭo estis konstruata 1884-1896 en la tiam plej riĉa urbo de la mundo.

La altkultura muziko nomiĝas en Brazilo in música erudita, do erudicia muziko. Longan tempon ĝi limiĝis je eklezia muziko kaj koncentriĝis dum la epoko de tiel nomata „mino-baroko“ (barocco mineiro) sur Minas-Ĝerajso kaj plimalgrandakvante sur Rio-de-Ĵanejro. Inter 1760 kaj 1800 Minas-Ĝerajso ekzistis proksimume 1.000 muzikistoj,[5] multaj el ili liberaj mulatoj. Al ĉi tiuj apartenis José Maurício Nunes Garcia (1767-1830), kies verkaro ampleksas precipe eklezian muzikon, sed ankaŭ kelkajn profanaĵojn, kaj kiu estis influita de la viena klasikismo.

Gravan evoluoŝovon travivis la brazila klasika muziko, kiam en 1808 la portugala kortego pro la napoleona milito fuĝis al Rio-de-Ĵanejro. La reĝa dinastio nun dungis multajn brazilajn muzikistojn, kaj la nova kortega loko allogis ankaŭ eŭropajn muzikistojn. Tiamaniere novaj profanmuzikaj impulsoj venis en la landon. La reveno de la portugala kortego al Lisbono en 1822 kaŭzis gravan krizon por la música erudita.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento la klasika muziko denove disvolviĝis pro la pli forta enmigrado de eŭropanoj en Brazilon. Post kiam en la 1830-aj jaroj estis fonditaj diversaj muzikasocioj kaj konservatorio en Rio-de-Ĵanejro, en la pli grandaj urboj ekestis pluraj teatrejoj, el kiuj kvar tenis propran orkestron. Precipe en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro oni ludis eŭropajn, precipe italajn operojn jam mallonge post iliaj unuaj prezentadoj. Per la opero A Noite de São João de Elias Álvares Lôbo en 1860 okazis la unua prezentado de brazila opero. En 1870 La opero O Guarani de Antônio Carlos Gomes eĉ festis sian unuan prezentadon en la Teatro alla Scala je Milano kaj estis poste prezentata en tuta Eŭropo. Sekvis aliaj unuaj prezentadoj de liaj operoj en Milano dum la sekvaj jaroj.

Antaŭ la finiĝo de la jarcento la brazilaj komponistoj orientiĝis pli kaj pli je la germana kaj franca altkultura muziko, kvankam ankaŭ la itala opero travivis plue grandan sukceson je la publiko. En la malfonon nun ŝoviĝis ĉambromuziko kaj simfonia muziko. Sian edukadon preskaŭ ĉiuj komponistoj estis ricevintaj en Eŭropo.

La influo de popolmuziko sur la brazilan muzikestetikon[redakti | redakti fonton]

Alexandre Levy estis pioniro de la „romantisma naciismo“.

Alberto Nepomuceno (1864-1920) estis la unua brazila komponisto, kiu intense studis la popularan muzikon de sia lando kaj ankaŭ priverkis en siaj komponaĵoj. Tion ankaŭ provis Alexandre Levy (1864-1892), kiu en sia Suite Brésilienne (brazila suito) kiel unua nomis movimenton ene de la altkultura muziko sambo.

La plej fama brazila komponisto estis kaj estas Heitor Villa-Lobos (1887-1959), kiu kiel muzikpedagogo longdaŭre stampis ankaŭ la muzikedukadon en sia lando. Villa-Lobos ne estis lerninta en Eŭropo, eĉ estis forlasinta la konservatorion post malmultaj monatoj, sed anstataŭe li privojaĝis jam junaĝe tutan Brazilon, studante la popolmuzikon. Karakteriza por liaj verkoj estas la influo de brazila popolmuziko, kiu rekte eniris en liajn plej popularajn verkojn, ekzemple 14 Choros (1920-1929) kaj Bachianas Brasileiras (1930-1945).

Nova Muziko[redakti | redakti fonton]

La Nova Muziko (música nova) en Brazilo ĉiam staris en la ombro de la „nacia“ altkultura muziko. Nur Hans-Joachim Koellreutter (1915-2005), elmigrinta en 1937 el Germanujo al Rio-de-Ĵanejro, komencis peri dekdutonisman muzikon kaj kontraŭstarigis al la nacia-popolmuzikisma universalan formlingvon. La movado música viva, kiun li fondis, ne restis sen influo, kaj Koellreutter instruis kompozicion kiel profesoro de diversaj institutoj, inter ili ĉe la Escola da Música da Bahio, kiun li estis fondinta kaj kiu rapide fariĝis centro por moderna muziko.

La plej fama nuntempa komponisto el Brazilo estas Marlos Nobre de Almeida (naskiĝinta en 1939) el Recife, kiu denove provas ligi la modernajn komponformojn kun brazila populara muziko. Jorge Antunes (naskiĝinta en 1942) el Rio-de-Ĵanejro estis la unua brazilano, kiu konsekvence okupiĝis pri la eblecoj de elektronika muziko.

Nuntempe música erudita kaj música popular pli kaj pli intermiksiĝas. Tio ĉi havas unuflanke programajn kaŭzojn, aliaflanke tamen ankaŭ realisme financajn. La intereso pri altkultura muziko en Brazilo estas relative malalta, la merkato kaj la buĝetoj por ĝi limigitaj.

Muziko kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Gilberto Gil, iam en ekzilo, ankaŭ kiel kulturministro prezentas sur-sceneje.

La alta rango, kiun la muziko havas sur ĉiuj kampoj de la brazila socio, sin montras inter alie en tio, ke en la registaro de la iama brazila prezidanto Lula per Gilberto Gil unu el la ĉefaj muzikistoj de la lando fariĝis kulturministro. Gil apartenis al la instigantoj de la unua tutlanda muzikmovado, kiu deklaris ankaŭ politikajn celojn, la tropicalismo dum la epoko de la militreĝimo proksimume 1968. La mallonga, sed influa movado finiĝis, kiam Gilberto Gil kaj Caetano Veloso estis arestitaj kaj devis fuĝi en ekzilon, kie ili restis ĝis 1972. Ankaŭ pluaj artistoj, ekzemple Geraldo VandréChico Buarque, forfuĝis de la diktatoreco reganta ekde 1964. Jam en 1970 Chico Buarque revenis el la ekzilo, li fariĝis en la sekvaj jaroj malgraŭ daŭra cenzuro per albumoj kiel ekzemple Construção simbolon de la kontraŭstaro. Gilberto Gil ekde longe ankaŭ validas kiel disaŭdigilo de la afrikobrazilanoj de Bahio.

Sub la influo de la usona civitanrajta movado ekde la 1970-aj jaroj la muziko en la blocos afro estis uzata kiel formo de politika kontraŭstaro kaj por la formado de nigrula identeco. Gravan rolon je tio ludis la grupo Ilê Aiyê en Salvador de Bahio. Intertempe ĉi tiu funkcio tamen plimalfortiĝis, ĉar la afrikobrazila kulturo plejvaste establiĝis kiel kultura identeco por tuta Brazilo.

Brazilaj muzikistoj esperantistaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hindley, Geoffrey (eldonisto). The Larousse Encyclopedia of Music. Londres: Hamlyn, 1990.
  • Diniz, André. Almanaque do samba. Jorge Zahar Editor Ltda, 2006. ISBN 8571108978
  • Leymarie, Isabelle (1996). Du tango au reggae: musiques noires d’Amérique latine et des Caraïbes. Paris: Flammarion. ISBN 2082108139.
  • Murphy, John P. (2006). "Music in Brazil: Experiencing Music, Expressing Culture". New York: Oxford University Press. ISBN 0195166833.
  • Arne Birkenstock, Eduardo Blumenstock: Salsa, Samba, Santeria. dtv, Munkeno 2002, ISBN 3-423-24341-4.
  • Antonio A. Bispo (eldoninto): Brasil – Europa 500 Jahre. Musik und Visionen / Brasil – Europa 500 Anos. Mosica E Visôes. Bericht des Internationalen Kongresses /Anais do Congresso Internacional. Institut für Studien der Musikkultur des portugiesischen Sprachraumes ISMPS, Kolonjo 2000, ISBN 3-934520-01-4.
  • Simon Broughton, Kim Burton, Mark Ellingham k.a. (eldoninto): Weltmusik. Metzler, Stutgarto/Vajmaro 2000, ISBN 3-476-01532-7.
  • Ruy Castro: Bossa nova. Eine Geschichte der brasilianischen Musik. Hannibal, Höfen 2005, ISBN 3-85445-249-7.
  • Egon Ludwig (eldoninto): Música Latinaoamericana. Das Lexikon der lateinamerikanischen Volks- und Populärmusik. Lexikon-Imprint-Verlag, Berlino 2001, ISBN 3-89602-282-2.
  • Chris McGowan, Ricardo Pessanha: The Brazilian Sound. Samba, Bossa Nova und die Klänge Brasiliens. Hannibal, St. Andrä-Wördern 1991, ISBN 3-85445-085-0.
  • Brasilien. Einführung in die Musiktraditionen Brasiliens, herausgegeben von Tiago de Oliveira Pinto. Schott, Mainz u.a. 1986, ISBN 3-7957-1811-2. (Schott Reihe Weltmusik mit einzelnen Aufsätzen zu verschiedenen Aspekten der brasilianischen Musik)
  • Tiago de Oliveira Pinto: Capoeira, Samba, Candomble. Afrobrasilianische Musik im Reconcavo, Bahia. Veröffentlichungen des Museums für Völkerkunde Berlin N.F., Abtl. Musikethnologie, Band 7. Reimer, Berlino 1991, ISBN 3-496-00497-5.
  • Dale A. Olsen, Daniel E. Sheehy (eldoninto): The Garland encyclopedia of world music. South America, Mexico, Central America, and the Caribbean. Garland Publishing, Novjorko k.a. 1998, ISBN 0-8240-4947-0.
  • Detlev Schelsky: Kultur auf Wanderschaft. Die Música Nordestina in Brasilien. Europäische Hochschulschriften. Reihe 22. Band 208. Lang, Frankfurto ĉe Majno k.a. 1991, ISBN 3-631-42900-2.
  • Claus Schreiner: Musica Popular Brasileira. Handbuch der folkloristischen und populären Musik Brasiliens. Tropical Music, Darmstadt 1985, ISBN 3-924777-00-4.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birkenstock/Blumenstock p. 153.
  2. Komparu la oficialan hejmpaĝon de IBGE (Instituto Brasileiro da Geografia e Estatística). McGowan/Pessanha (p. 143) taksas la parton de la nigruloj kaj mulatoj proksimume 80 elcentojn.
  3. McGowan/Pessanha, p. 223.
  4. McGowan/Pessanha, p. 219.
  5. Olsen/Sheehy, p. 253.