Muzikproduktisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dana muzikproduktisto

Muzikproduktisto estas sonregistradojn, kompareble kun filma aŭ teatra reĝisoro. La taskaro de produktisto tamen estas malklarkontura kaj varias de produktado al produktado.

Taskaro[redakti | redakti fonton]

Muzikproduktisto estas komparebla kun la reĝisoro de kinofilmo. Al liaj taskoj apartenas la teknika kaj aparte la arta estrado de registrado. Je tio lin ofte subtenas soninĝeniero. Ofte produktistoj ankaŭ havas la taskon motivigi kaj gvidi la artistojn kaj pacigi eblajn disputojn. La pretajn sonregistraĵojn la produktisto miksas – je alkvalitaj produktaĵoj ankaŭ kunlabore kun sonmajstro – la unuopajn registraĵojn al fina produkto.

Muzikproduktisto respondecas kiel teknika kaj arta estro aparte pri la intereskompenso inter diskeldonejoj kaj muzikistoj. Idealakaze li sukcesas ligi la komercajn kaj enhavajn antaŭkondiĉojn de la diskeldonejo kun la muzikaj deziroj kaj preferoj de la muzikistoj.

Diversaj tipoj da muzikproduktistoj[redakti | redakti fonton]

Muzikproduktisto kiel John Hammond sin prezentis kiel impresario kaj promociis muzikistojn al sukceso, estis la fakta potenco malantaŭ la muziko kaj stampis tute apartan muzikan sonon kiel ekzemple Phil Spector, efikis kiel muzikaj katalizantoj kiel Brian Eno aŭ provis realigi specialan koncepton de popularmuziko kaj ties surmerkatigo kiel Trevor Horn.

Aparte en ĵazo troviĝas ĝis nun personoj kiel Alfred Lion, Stefan F. Winter kaj Manfred Eicher, kiuj laŭ propra konvinko surbendigas verkojn de novaj muzikistoj kaj surmerkatigas ilin per propraj diskeldonejoj. Ofte la produktisto decidas tamen „nur“ pri la ĝenerala sona impreso (sonkoloro), kiun havu muzikpeco kaj mastrumas por tio la studioteknikaĵojn mem aŭ instrukcias la soninĝenieron aŭ sonteknikiston tiucele.

En popularmuziko produktisto devas multfoje ankaŭ verki muzikaranĝaĵojn; li elektas la studiomuzikistojn, destinas la unuopajn instrumentajn kaj kantvoĉojn kaj direktas la sonregistroreĝion.

Aparte en hiphopo kaj sur la kampo de elektronika dancmuziko produktistoj ofte estas la komponistoj kaj resp. aŭ la tekstverkistoj de la pecoj produktataj de ili. Multaj el ili laboras je propra konto kaj vendas resp. licencigas la pretan materialon poste al diskeldonejoj. Aliaj Laboras komisiite de diskeldonejoj, por produkti pecojn de certaj muzikistoj. Kelkaj muzikproduktistoj ankaŭ posedas proprajn eldonejojn, ekz. Ralph Siegel (Jupiter Records), por ke ili povu labori pli sendepende. La plej multaj el la renomaj eldonejoj havas disvendokontrakton kun grandaj diskeldonejoj.

Profesibildo[redakti | redakti fonton]

Unu profesibildo estas tiu de muzikproduktisto kiel memstara kreoĉelo; li malkovras aŭ antaŭenigas muzikistojn je propra risko, tio ĉi esperante, ke li povas kontrakti per la respektiva produktaĵo kun taŭga diskeldonejo. La dua profesibildo estas tiu de muzikproduktisto kiel mendoproduktisto, kiu komisie de la respektiva diskeldonejo aŭ muzikisto aŭ muzikensemblo. Je la du specoj la produktisto partoprenas je la vendorajtigiloj kaj havas ligan funkcion inter diskeldonejo kaj muzikisto resp. muzikensemblo kaj provas, kiel eble kontentigi ambaŭ.

Kelkrilate oni diras ankaŭ pri tiel nomata ekonomia aŭ organiza produktisto.

Tio signifas, ke la produktisto havas preskaŭ nenujn artajn ambiciojn kaj funkcias pli kiel financanta kaj organizanta produktisto. Li komprenas sin kiel kontraktinto kun artisto kaj diskeldonejo, peras ambaŭdirekten kaj provas kunigi la taŭgajn kunulojn de la negocorilato. La administra produktisto havas la taskon de la sonregistra firmao, observi la financajn kaj datajn aspektojn de la produktado, li malofte laboras en la sonregistrejo.[1]

La produktisto nuntempe havas pli gravan rolon ol pli frue, ĉar ofte ekzistas klare laborseparado inter muzikisto, diskeldonejo kaj produktisto kaj ankaŭ la diskofirmaoj ŝatas enmanigi la respondecon por produktado al la produktisto. Pli frue muzikaj bandoj ofte sin produktis mem, sed tio nuntempe estas malofta, almenaŭ en la ĉefstila popularmuziko.

Pro la kreska la interŝanĝebleco de la ĉefstilaj muzikantoj la muzikproduktistoj pli kaj pli eniĝis en la centron de la intereso kaj havas ofte – kiel The Neptunes, Kanye West, Timbaland, aŭ Dr. Dre – stelulan staton. Tiu ĉi aperaĵo ekzistas ĉefe sur la kampoj de hiphopo kaj elektra dancmuziko, sed ankaŭ produktistoj de popularmuziko havas ĉi tiun pozicion, ekzemple Frank Farian.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stefan Wanka-Warnström: Die Rechtsstellung des Musikproduzenten der modernen Popmusikproduktion. p. 11 (PDF); en: www.rechtsprobleme.at

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]