My, biełarusy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Мы, беларусы
My, belarusy
Ni, belorusoj
“Мы, беларусы”
nacia himno
lando  Belorusio
kantoteksto Miĥas Klimkoviĉ, 1944
muziko Nescer Sakaloŭski, 1944
ekde 1955 (melodio)
2002 (teksto)
muzika ekzemplo
"My, biełarusy"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

My, biełarusy (beloruse: Мы, беларусы; My, Biełarusy; ruse: Мы, белорусы; "Ni, belorusoj") estas la nacia himno de Belorusio kun la oficiala nomo la Ŝtata himno de la Respubliko Belorusio (beloruse: Дзяржаўны гімн Рэспублікі Беларусь, ruse: Государственный гимн Республики Беларусь)[1]

Originale ĝi estis uzata de la 24-a de septembro 1955 kiel oficiala himno de BSSR, kun melodio komponita de Nescer Sakaloŭski kaj teksto verkita de Miĥas Klimkoviĉ. Post la disfalo de Sovetunio en Belorusio estis ludata nur melodio, sen vortoj. Poste estis aranĝita konkurso pri nova teksto kaj muziko, kaj fine, je la 2-a de julio de 2002 la prezidanto de Belorusio Aleksandro Lukaŝenko per sia ukazo N350 oficialigis la saman melodion kun teksto modifita fare de Klimkoviĉ kaj Uladzimir Karizna. El la teksto estis forigitaj i.a. vortoj pri komunismo, Rusio kaj Lenino.

Beloruslingva teksto[redakti | redakti fonton]

Мы, беларусы — мірныя людзі,
Сэрцам адданыя роднай зямлі,
Шчыра сябруем, сілы гартуем
Мы ў працавітай, вольнай сям'і.

Refreno:

Слаўся, зямлі нашай сьветлае імя,
Слаўся, народаў братэрскі саюз!
Наша любімая маці-Радзіма,
Вечна жыві і квітней, Беларусь!
Разам з братамі мужна вякамі
Мы баранілі родны парог,
У бітвах за волю, бітвах за долю
Свой здабывалі сьцяг перамог!

Refreno.

Дружба народаў — сіла народаў —
Наш запаветны, сонечны шлях.
Горда ж узьвіся ў ясныя высі,
Сьцяг пераможны — радасці сьцяг!

Refreno.

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

Ni, belorusoj estas pacemuloj,
Tutkore sindonaj al la patri',
Sincere amikas kaj forton hardas
Ni en laborema, libera famili'.

Refreno:

Gloru, bela nomo de nia tero,
Gloru, frata unio de popoloj!
Nia amata patrino-Patrolando,
Eterne vivu kaj prosperu, Belorusio!
Kune kun fratoj ni brave defendis
Dum jarcentoj nian hejmon,
En bataloj por libero, en bataloj por prospero
Ni akiradis flagon de venkantoj!

Refreno.

Amikeco de popoloj kaj ilia forteco —
Estas nia ĉiama, suna vojo.
Fiere ŝvebu en hela alteco,
Flago de venko — flago de ĝojo!

Refreno.

Aliaj himnoj[redakti | redakti fonton]

En pli fruaj tempoj belorusoj krom tiu ĉi, nun oficiala himno, uzis ankaŭ aliajn kantojn kiel himnon. Kelkaj el ili estas uzataj ankaŭ nun, ekzemple de elmigrantoj kaj en diasporo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]