Mykines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mykines
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Ferooj
Geografia situo 62° 6′ 34″ N, 7° 36′ 27″ U (mapo)62.109444444444-7.6075560Koordinatoj: 62° 6′ 34″ N, 7° 36′ 27″ U (mapo) f1
Situo de Mykines
Situo de Mykines

Map

Areo 10,3 km² f4
Plej alta loko Knúkur
560 mf5
Loĝantaro 18 (1-a de oktobro 2007)
1,7 loĝ./km²
Ĉefa loko Mykines
Mapo de Mykines
Mapo de Mykines
vdr

Mykines (dane Myggenæs) estas plej okcidenta insulo de Ferooj. Sur la malgranda insulo vivas ĉ. 20 homoj, en la sola vilaĝo, la samnoma Mykines.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Norda bordo de Mykines

Mykines situas okcidente de Vágar, sur ĝi troviĝas du montoj, la Knúkur (560 m) kaj la Árnafjall (350 m). Sur la orienta parto de la insulo etendiĝas du grandaj valoj, la Borgardalur kaj la Kálvadalur. En la norda valo Korkadalur videblas la t.n. „rokarbaro”, aro de bazaltaj kolonoj.

Okcidente de ĝi situas la insuleto Mykineshólmur (kiun oni ne kalkulas al la 18 insuloj de Ferooj) al kiu ĝin ligas piedpaŝa ponto, 35 metrojn super Hólmgjógv.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sur Mykines ne ekzistas stratoj, asfaltitaj vojoj, nur piedvojoj. El ties eta haveno duonjare (inter la 1-a de majo kaj 1-a de novembro) ekas pramoj al Sørvágur. La insulo estas alŝipebla nuren bobaj veterkondiĉoj, tiel pli frue okazis, ke ĝi ne estis alproksimebla dum semajnoj. Hodiaŭ jam trifoje en semajno trafikas helikopteroj de Atlantic Airways.