Myrciaria cauliflora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
jabotikabo
Myrciaria cauliflora2.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj “Myrtaceae “
Genro: Myrciaria
Specio: Myrciaria cauliflora
Myrciaria cauliflora
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Myrciaria cauliflorajabotikabo (ĵabutikabo) estas planto el la familio Mirtacoj (Myrtaceae). Ĝi estas unu el la plej okulfrapaj fruktarboj el la tropikoj. La trunko kaj la branĉoj de la radikoj ĝis la krono povas esti kovrataj de malgrandaj trunkfloradaj, blankaj floroj kaj postaj beroj. La arboj portas fruktojn ekde la aĝo de ok ĝis dek kvin jaroj.

Ĝi estas ĝis 12 m alta ĉiamverda arbedeca arbo kun ege disbranĉita, larĝa krono kaj skvama arboŝelo. La junaj folioj kaj branĉoj esta haraj. La kontraŭsidaj folioj estas ledaj, brile malhelverdaj, glatrandaj, ovalaj, 1,5-10 × 1-2 cm grandaj kaj sidas sur mallongaj haraj folitigoj. La floroj kreskas unuope aŭ grupe sur mallongaj kaj dikaj branĉoj ĉe la malnova ligno. La floroj havas malgrandajn, blankajn sepalojn kaj unu 5 mm longan petalon kaj ĉ. 60 4 mm longajn anterojn.

La fruktoj estas rondaj aŭ ovalajn, 1,5-4 cm grandajn beroj kun glata, brilaj, en matura stato violaj ĝis nigraj-violaj beroj. La sepaloj restas ĉe la frukto. La fruktokarno mola, sukoriĉa trece blanka aŭ ruĝeta. Ĝi gustas dolĉe kelktempe acida. La beroj enhavas unu ĝis kvin semojn, kiuj longas ĝis 1,2 cm.

En Sudafriko la fruktoj estas konsumataj freŝe. Ili povas fari el ili ĵeleon kaj marmeladon. En Brazilo estas farataj el la fruktoj suko kaj fruktvinon.

La jabotikabo estas indiĝena en Bolivio, Paragvajo, sudorienta Brazilo kaj nordorienta Argentino. Ĝi kreskas tie de la marnivelo ĝis ĉ. 1000 m alteco en la tropikoj.

Similaj specioj, kiuj estas konataj malpli, estas Myrciaria jaboticaba, Myrciaria trunciflora kaj Myrciaria tenella. Tiuj specioj havas ankaŭ nomon jabotikabo. Ankaŭ ekzistas hibridoj el la tri specioj.

Fruktoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]