Myriam El Khomri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Myriam El Khomri
Myriam El Khomri en septembro 2014.
Myriam El Khomri en septembro 2014.
Persona informo
Naskiĝo 18-a de februaro 1978
en Rabato
 Maroko
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioMaroko vd
Alma mater Universitato de Bordozo 4 • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio Socialista Partio
Profesio
Okupo politikistoministroadvokato vd
Verkado
Verkoj El Khomri law vd
Subministro komisiita pri urba politiko, ĉe la ministro pri urbo, junularo kaj sportoj
Prezidento François Hollande
Vicurbestro de Parizo komisiita pri infanprotektado kaj faka antaŭgardo
Dum 16-a de marto 20085-a de januaro 2011
Vicurbestro de Parizo komisiita pri sekureco kaj antaŭgardo
Dum 5-a de januaro 201127-a de aŭgusto 2014[1]
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Myriam El Khomri, naskiĝinta la 18-an de februaro 1978 en Rabato (Maroko), estas franca politikistino . Membro de la nacia konsilio de la Socialista Partio, ŝi estis elektita en la 18-a arondismento de Parizo kaj sidas en la Konsilio de Parizo. La 26-an de aŭgusto 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri urba politiko en la 2-a registaro de Manuel Valls.

Originoj kaj familia vivo[redakti | redakti fonton]

Myriam El Khomri estas naskiĝinta la 18-an de februaro 1978 en Rabat (Maroko)[2]. Filino de bretona patrino kaj maroka patro, ŝi vivis dum siaj dek unuaj jaroj en Tanger (Maroko), kiu estis laŭ ŝi fabela periodo[3]. Poste, ŝi ekloĝis kun sia familio en Thouars (Deux-Sèvres) poste en Mérignac, apud Bordeaux[4].

Ŝi estas patrino de du filinoj, Jasmine kaj Thelma[5].

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

En 2001, sekve de la elekto de Bertrand Delanoë kiel urbestro de Parizo, ŝi aliĝis kiel kunlaborantino la urbodomon de la 18-a arondismento de Parizo kie ŝi estis komisiita pri antaŭgardo, sekureco kaj droga dependeco.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Membro de la Socialista Partio ekde 2002[3], ŝi estas membro, ekde la kongreso de Reims en 2008, de la nacia konsilio de la partio.

Pariza elektito[redakti | redakti fonton]

En marto 2008, ŝi estis elektita en la 18-a arondismento de Parizo, sur la listo de Daniel Vaillant-Bertrand Delanoë. Ŝi estas ekde tiam ano de la Konsilio de Parizo kaj vicurbestro de Parizo, komisiita pri infanprotektado kaj faka antaŭgardo. La 18-an de februaro 2011, ŝi estis nomumita vicurbestro de Parizo komisiita pri antaŭgardo, sekureco kaj tiel anstataŭas Georges Sarre. La 5-an de aprilo 2014 ŝi estis elektita vicurbestro de Parizo komisiita pri sekureco, antaŭgardo, urba politiko kaj integriĝo[2], sed demisiis la 27-an de aŭgusto 2014, post sia nomumo al la registaro[1].

En la kampanjo por la municipaj balotoj de 2014 en Parizo, ŝi estis unu el la proparolantoj de Anne Hidalgo, kiu antaŭvidis ŝin kiel postsekvanto de Daniel Vaillant en la 18-a arondismento de Parizo, la elira urbestro preferis Éric Lejoindre. Ŝi estis reelektita kun la sama ofico kiel vicurbestro[6].

En la registaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas, ekde la 26-a de aŭgusto 2014, subministro komisiita pri urba politiko en la 2-a registaro de Manuel Valls[7], ĉe Patrick Kanner, ministro pri urbo, junularo kaj sportoj. Ŝi tiam forlasis siejn plenumajn oficojn en la urbodomo de Parizo la 27-an de aŭgusto 2014[1].

Ŝi faris sian unuan publikan aperon en Nantes la 7-an de septembro 2014 okaze de la fondo la la kolektivo « Pas sans nous » (esperante "ne sen ni"), kunordigo de grupoj de popolaj kvartaloj [8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Myriam El Khomri. Ville de Paris. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2021-09-02.
  2. 2,0 2,1 Biografio (la 26-an de aŭgusto 2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2014-10-02.
  3. 3,0 3,1 Myriam El Khomri, la alia marokanino de la 2-a registaro de Manuel Valls (la 27-an de aŭgusto 2014). Arkivita el la originalo je 2014-08-29. Alirita 2014-10-02.
  4. Nicolas Michel (la 21-an de oktobro 2011). Myriam El Khomri, superatenti kaj antaŭgardi.
  5. Candice Nedelec. Myriam El Khomri: politika espero.
  6. Sonya Faure et Willy Le Devin (la 26-an de aŭgusto 2014). El Khomri, l’évidence parisienne. liberation.fr. Arkivita el la originalo je 2014-10-05. Alirita 2014-10-02.
  7. malkovrita konsisto de la 2-a registaro de Manuel Valls, gazeto Le Figaro, la 26-an de aŭgusto 2014.
  8. Thomas Saint-Cricq (la 8-an de septembro 2014). Urba politiko: agantoj de popolaj kvartaloj lanĉas «Pas sans nous». mediapart.fr.