Métabief

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Métabief
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Doubs
Arondismento Pontarlier
Kantono Frasne
INSEE kodo 25380 [+]
Poŝtkodo 25370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 395  (2021) [+]
Loĝdenso 242 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 46′ N, 6° 21′ O (mapo)46.7730555555566.3516666666667Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 21′ O (mapo) [+]
Areo 5,76 km² ( 576 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Métabief (Doubs)
Métabief (Doubs)
DEC
Métabief
Métabief
Situo de Métabief
Métabief (Francio)
Métabief (Francio)
DEC
Métabief
Métabief
Situo de Métabief

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Métabief [+]
vdr

Métabief (elparolo: [metabje]), esperante Metabjeo (esperantigo Metabjefo ankaŭ troviĝas sed estas konsiderata kiel erara pro tio ke la fina -f ne estas elparolata en la franca lingvo) estas kampara komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 395 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pontarlier (france arrondissement de Pontarlier), la centra kaj suda parto de la departemento, kaj al la kantono Frasne.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Métabief situas en la Ĵurasa Montaro sur alteco de inter 923 kaj 1 419 m s.m. (pinto de la monto Morond), proksimume 60 km sudoriente de Besançon. La najbaraj komunumoj estas Touillon-et-Loutelet norde, Les Hôpitaux-Neufs nordoriente, Jougne sudoriente, Longevilles-Mont-d'Or sudokcidente kaj Saint-Antoine nordokcidente. Landlimo kun Svislando troviĝas 4 km sudoriente de la vilaĝo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Skiejo en Métabief

Origine Métabief estas agrikultura vilaĝo, kiu vivis el bovobredado kaj ĉefe produktis lakton kaj fromaĝon. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, turismo fariĝis pli kaj pli grava enspezofonto. Somere la regiono inivtas al migrado, vintre multnombraj skiliftoj sur la deklivoj de la montoj Morond kaj Mont d’Or ebligas la skiadon en ĉiuj formoj. Per dekreto de la 12-a de marto 1979 Métabief enlistiĝis kiel franca nacia vintrosportocentro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Métabief situas flanke de la gravaj trafikvojoj proksimume 3 km sude de la Jougne-Pasejo, tra kiu grava ĉefvojo interligas la urbojn Vallorbe kaj Besançon. Seĝtelfero kondukas de la sudo de la komunumo al la pinto de Morond sur alteco de 1 419 m s.m. Buslinio de SNCF konektas la komunumon kun la stacidomoj de Frasne kaj de Vallorbe.

Biciklado[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1993 en Métabief okazis monda ĉampionado de ĉiuterenbiciklado. En 1994 en la komunumo pasis la eŭropa ĉiuterenbicikla ĉampionado kaj 1996 kaj 2003 la franca.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Mireille Grosjean, kunprezidantino de SES, kaj Marion Bélisle, festas sian 25-jaran Esperanto-jubileon dum SFERO en Métabief.

De la 14-a ĝis la 17-a de oktobro 2010 en la feria domo Les Sapins de l'Amitié okazis la 3-a Svisa Familia kaj Feria Esperanto-Renkontiĝo (SFERO) sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo, kiun partoprenis 45 personoj ĉefe el Francio, Svislando kaj Germanio.

En tiu sama loko okazis FESTO 2012.

En la feria centro “Azureva” okazos dum pasko 2013 kongreso de SAT-Amikaro[1].

En la feria domo Les Sapins de l'Amitié okazis plurjare tutsemajnaj staĝoj pri esperanto organizitaj de Anne-Marie Ferrier.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-09. Alirita 2013-01-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]