Eŭropa metropolo de Lillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa metropolo de Lillo
Metropolo (Aglomeraĵo)
métropole [+]

LandoFrancio
RegionojDepartemento Nord, Regiono Nordo-Kaleza Markolo

Supermara alteco46 m [+]
ĈefurboLillo
Areo648 km² (64 800 ha) [+]

Loĝantaro1 157 276 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco1 785,92 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroDamien Castelain
HorzonoUTC+02:00 [+]

Eŭropa metropolo de Lillo (Tero)
Eŭropa metropolo de Lillo (Tero)



Vikimedia Komunejo:  Métropole européenne de Lille [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Lille Métropole (Francio)
Lille Métropole (Francio)
DEC
Lille Métropole
Lille Métropole
Lille Métropole

La Eŭropa metropolo de Lillo (france Métropole européenne de Lille) estas franca metropolo (loka municiparo ĉirkaŭ urbego), kiu, la 1-an de januaro 2015, sukcedis kaj anstataŭigis la antaŭan municiparon Lille Métropole (aŭ iamplennome Lille Métropole Communauté urbaine) kaj situas en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. La aglomeraĵo situas meze de la departemento Nord inter Belgio kaj la franca departemento Kaleza Markolo. Ĝia centro estas la samnoma urbo Lillo, sed krome al ĝi apartenas 84 pliaj komunumoj, inkluzive de Roubaix, Tourcoing kaj Villeneuve-d'Ascq. Sume la municiparo havas ĉirkaŭ 1,2 milionojn da loĝantoj en 2012, kaj estas la plej popolita metropolo el ĉiuj aliaj kreitaj en Francujo per la leĝo MAPTAM de la 27-a januaro 2014.

La municiparo cetere formas pli vastan urbaron kun la belgaj urboj Muskrono, Kortrejko, Tournai kaj Menen: tial naskiĝis en 2008 la eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai, kun pli ol 2,1 milionoj da loĝantoj.

Situo en la departemento Nord

Geografio[redakti | redakti fonton]

Etendiĝante sur 611,45 km2, la metropolo kovras urban sistemon formitan de multaj malnovaj urboj kaj ĉirkaŭantaj komunumoj, relajsantaj urbetoj, izolitaj, kaj kamparaj komunumoj disvastigantaj en la naturaj regionoj Ferrain, ebenaĵo de Liso, de Mélantois, de Weppes-lando...

Tiu sistemo estas organizita ĉirkaŭ granda urba kerno, la kunurbaĵo Lille - Roubaix - Tourcoing, kiu etendiĝas sude per relative nova malĉefa akso konstruita ĉirkaŭ la iama nova urbo Villeneuve d'Ascq[1]), kaj ĝis la mineja zono laŭlonge de la Deûle kaj Deûle-Parko por protekti puto-kampojn "neanstataŭigeblajn" ĉe sudo de Lillo. Pli norde, la valo de Liso estiĝas kaj urba akso ĉe la limo de Belgio kaj parto de la regiona "verda akso" (pri malsekaj zonoj) kaj paneŭropa koridoro (koridoro de birdomigrado kaj elemento de la "blua akso" por akvaj organismoj[2]).

Ĉefaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1971, la municiparo Lille Métropole lanĉis internacian konkuradon por ekipi la aglomeraĵon de nova sistemo por publika transporto. La entrepreno Matra Transport (kiu post 2001 iĝis Siemens Transportion Systems) estis elektia en 1973 por la konstruo de la projekto VAL (Véhicule Automatique Léger, t.e. Veturilo Aŭtomata Leĝera)[3],). Frukto de komunuma politiko, la metroo estis inaŭgurita de François Mitterrand, la 25-an de aprilo 1983. Estis la unua aŭtomata metroo en la mondo.
  • En 1976, okazis en la nordparto de Villeneuve d'Ascq la inaŭguro de Nord Stadium, nun nomita Stadium Lille Metropole (Stadiono de Lillo-metropolo).
  • Ekde 1989, la metropolo delegis la entreprenon Transpole operacii la du metroliniojn, la du tramoliniojn, busoliniojn kaj V'Liile-n (sistemo de pruntepreneblaj bicikloj).
  • En 1990, la Écoquartier de l'Union ("ekologia kvartalo de l'Unio") originis nord-oriente de Lillo, ĝi estas konstruotaĵo projekto konfidata al LMCU; tiu estas ankoraŭ progresanta.
  • La 1-an de februaro 2008, la komunumara konsilio akceptis, per 82% de la voĉdonoj, la projekton proponitan de la kompanio Eiffage por la konstruo, en la sudparto de Villeneuve d'Ascq, de la Granda stadiono Lillo-metropolo; la laboroj finiĝis en 2012 kaj la stadiono estis nomita Stade Pierre-Mauroy (stadiono Pierre Mauroy) en 2013.
  • Iniciatita en 1980, la Granda Palaco (Lillo) (france Lille Grand Palais) estis tute finita en 2012; sed estas antaŭvidata en 2015 pligrandigi per 10 000 m² la ekzistantan ekspoziciejon, kiu jam etendiĝas sur 22 000 m².

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Stadiono Pierre Mauroy, aŭ franclingve Stade Pierre-Mauroy, estas la plej granda stadiono en la metropola regiono Lille: ĝi povas gastigi iom pli ol 50 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono situas en la municipo Villeneuve-d’Ascq kaj estis inaŭgurita je la 12-a de aŭgusto 2012. Sian nomon ĝi havas pro Pierre Mauroy, kiu preskaŭ tri jardekojn estis la ĉefurbestro de Lille.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Déborah Raimbault kaj Dominique Regueme (octobro 2010). Villeneuve d'Ascq, la conquête de Lille-Est, Bande-annonce du film (Konkero de Lille-Oriento, anonco de filmo), bildo.fr. Kontrolita en 2014..
  2. "Verda kaj blua akso" de Lille Métropole Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, alirdato la 21-an de junio 2012
  3. Histoire d'un métro (historio de metroo). Eld. Autour de l'école. Kontrolita en februaro 2009.