Möller & Borel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de eldono fare de Möller & Borel.

Möller & Borel estis eldonejo de Esperanto-Literaturo en Berlino, fondita en 1903. Ĝia adreso estis Prinzenstraße 95 en la kvartalo Kreuzberg, kie okazis ankaŭ la fondo de la Berlina Esperanto Grupo 1903, poste ekde 1909 Lindenstr. 18-19, Berlin S.W., same en la kvartalo Kreuzberg. Ĝin posedis Wilhelm Möller kaj Jules Borel. Ĝi interalie eldonis Esperantan Bibliotekon Internacian, la revuon Germana Esperantisto kaj multajn lernolibrojn, vortarojn kaj gramatikojn de Esperanto. Ekde la translokiĝo al nova firmaa konstruaĵo en 1909 la eldonejo ankaŭ vivtenis nacian informan oficejon pri Esperanto, la unua el intertempe tri institucioj nomataj Germana Esperanto-Centro, kiun ekde la jaro 1922 ĝis la malpermeso de Esperanto en Nazia Germanio (1935/1936) pluvivtenis la eldonejo Friedrich Ellersiek GmbH, same en Berlino.

Jean Borel laŭ propraj rememoroj de 1924 povis konvinki sian fraton Jules al la fondo de Esperanto-branĉo en la eldonejo sub la kondiĉo, ke li restos en Berlin kaj mem zorgos pri la afero. La eldonejo okupiĝis pri diversaj temoj, ekz. naturkuracado, informoj por bankistoj, judismo en Germanio kaj kiel menciite Esperanto.

  • Der Naturarzt, Möller und Borel GmbH, Berlin, Dez. 1911
  • Schneider, J., Die Entwicklung des Kindes im Mutterleib, Berlin, sen indiko
  • Deutscher Bankbeamten-Verein Berlin (Hrg.), Taschenbuch für Bankbeamte 1911, Berlin
  • Centralverein deutscher Staatsbürger jüdischen Glaubens (Hrsg.) Neunte Spendenliste für den Jubiläums-Fonds, Berlin, 1918
  • Abwehr-ABC / hrsg. vom Verein zur Abwehr des Antisemitismus, Berlin, 1920, 128 S.

La presejo de Möller & Borel laboris ankaŭ por aliaj klientoj.

  • revuo Der Naturarzt por Deutscher Bund der Vereine für naturgemäße Lebens- und Heilweise
  • Die nationale Gefahr der geschlechtlichen Ansteckung Fr. Schönenberger, Kriegsflugblatt des Deutschen Bundes der Vereine für naturgemäße Lebens- u. Heilweise Nr. 5 (flugfolio por soldatoj, kiuj evitu kontakton kun virioj kaj rezigun pri alkoholo)

La presejo regule kaj dum jardekoj laboris por la "Deutscher Bund der Vereine für naturgemäße Lebens- u. Heilweise", kies estro Paul Schirrmeister eldonis la revuon "Der Naturarzt" kaj aliajn verkojn, kiuj apartenas al la vivreforma movado.

Ekzemple verko de la aŭtorino Rose Stolle, kiu publikikis en la jaro 1900 en la eldonejo de Möller verkon kun la titolo Schönheits-Pflege : Winke und Ratschläge zur Erhaltung der Schönheit des Weibes (Flegado de beleco: Konsiloj por konservi la belecon de la virino), aperis en traduko de Jean Borel kiel N-ro 17 en la serio Esperanta Biblioteko Internacia sub la titolo Konsiloj pri Higieno

En 1944 la kvartalo, kie troviĝis la eldonejo, estis detruita per aviadila bombardado. En la proksimeco estis multaj eldonejoj kaj presejoj, interalie de la socialdemokrata gazeto "Vorwärts", pri kiu ekde 2013 informas memortabulo, kiu informas pri la strukturo kaj historio de la kvartalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]