Mömbris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mömbris
Blazono
Mömbris (Germanio)
Mömbris (Germanio)
DEC

Map

foira komunumo en Germanio • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Aschaffenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06029
Poŝtkodo 63776
Aŭtomobila kodo AB
Oficiala Municipokodo 09671143
Politiko
Komunumestro Reinhold Glaser
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Schimborner Straße 6
Demografio
Loĝantaro 11594 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 4′ N, 9° 10′ O (mapo)50.0666666666679.1666666666667Koordinatoj: 50° 4′ N, 9° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 180 m
Areo 35,92 km²
Oficiala retejo https://www.moembris.de/
vdr
la katolika kirko sankta Ciriako

Mömbris estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aschaffenburg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 594 loĝantojn sur areo de 35,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 323 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj kaj areoj Freigericht, Geiselbach, Krombach, Blankenbach, Hösbach, Johannesberg kaj Alzenau. El ili nur la plej norda najbara komunumo, Freigericht, apartenas al Hesio, ĉiuj aliaj membras en la samaj distrikto, distriktaro kaj lando kiel Mömbris.

Esperanto en Mömbris[redakti | redakti fonton]

En Mömbris por la tuta distrikto Aschaffenburg aktivas la Kahlgrunda Esperanto-Junularo. Ĝia motoro Leo Sakaguchi organizas renkontiĝojn por junuloj KEKSO.[1] La distrikta grupo eĉ ĝis aprilo 2013 aktive kunlaboris en la distrikta ligo de junularaj asocioj - tiam oni petis malmembriĝon, ĉar la tempo de volontuloj ne plu sufiĉis por tiu aldona aktivaĵo.[2] Krome atentigeblas, ke en la historia urbocentro de la distrikta ĉefurbo Aschaffenburg interalie funkcias kafejo "Pano", kies retejo informas pri la deveno de la kafeja nomo el Esperanto,[3] kaj la servistoj mem, se demandate, ankaŭ informas pri la esperanta deveno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


florantaj pomarboj kaj ĝenerale...
printempo en Mömbris