N!Xau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
N!Xau
N!Xau - boŝmana aktoro
N!Xau - boŝmana aktoro
Naskonomo Cgau Coma
Naskiĝo 16-an de decembro 1944
Kalaharo
Morto 1-an de julio 2003
Flago de Namibio Namibio
Aktivaj jaroj 1980-aj jaroj
Karakteriza(j) rolo(j) Xixo
v  d  r
Information icon.svg

N!Xau (la nomo aperis pro tajperaro, lia naskiĝa nomo estis Cgau Coma, ĝuste dum la filma epoko G!kau) estis boŝmana aktoro (li naskiĝis la 16-an de decembro 1944 en la dezerto Kalaharo, mortis la 1-an de julio 2003 kaj estis entombigita en Tsumkwe, Namibio) el Namibio. Li rolludis kiel "Xixo" en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento en frenezaj komedioj Dioj devas esti frenezaj kaj ties daŭrigoj.

Post la filma kariero, N!xau kultivis maizon, kukurbon kaj fabon kaj bredis kelkajn bovojn.

La preciza mortodato ne estas konata. N!xau ekiris serĉi lignon aŭ ĉasi perlokokon 1-an de julio 2003 kaj lia familio trovis lin morta. La polico firmigis la morton je la 5-a de julio 2003. Li verŝajne mortis je tuberkulozo, pro kiu li jam pli frue suferis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]