Nándor Kóra-Korber

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KÓRA-KORBER Nándor rumanuja hungara grafikisto, ilustraciisto, pentristo naskita en Nagyszentmiklós la 6-an de junio 1897 kaj mortinta en Vieno la 12-an de marto 1953.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Kóra-Korber finis porinstruistan instituton kaj artan fakkvalifikon li havigis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Post la unua mondmilito mallongtempe li estis desegninstruisto en Cristuru Secuiesc, poste li loksidiĝis en Temeŝvaro. Li havis plurajn sukcesajn ekspoziciojn kaj li famiĝis per siaj modernaj afiŝoj, teatraj scenodekoracioj, preĝejaj freskoj. Li estis konstanta artist-kunlaboranto de Periszkop (1925-26). Li estis la eldoninto de Fajankó kaj la ilustristo de ĵurnalo Esti Lloyd. En 1926 kun Albert Varga li malfermis artistformigan apertan lernejon en Temeŝvaro. Li translokiĝis Vienon en 1928.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Szívem szerenádja, poemvolumo, Nagyszentmiklós 1920;
  • Pán-Optikum (karikaturoj, la 16-a eldonaĵo de Pán-Könyvtár , Tv. 1923).
  • Herr Haslinger karikaturkolekto, Vieno.

Fonto[redakti | redakti fonton]