Nándor Knauz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Knauz
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1831 (1831-10-12)
en Óbuda
Morto 26-an de aprilo 1898 (1898-04-26) (66-jaraĝa)
en Bratislavo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • katolika sacerdoto
vdr

Nándor KNAUZ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Knauz Nándor estis hungara historiisto, arkivisto, pastro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873).

Nándor Knauz [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1831 en Óbuda. Li mortis la 26-an de aprilo 1898 en Hungario, en Pozsony.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Knauz lernis filozofion en Nagyszombat, teologion en Esztergom. En 1854 li pastriĝis. Komence li instruis, baldaŭe li iĝis inspektoro. Ekde 1860 li ricevis arkivan postenon en Esztergom. En 1871 li ricevis la rangon kanoniko, en 1878 abato, en 1890 titulara episkopo, en 1895 preposto. Li partoprenis en redaktadoj de 2 ekleziaj periodaĵoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az országos tanács és országgyűlések története 1445–1452 (Historio de la tutlanda kunsido kaj parlamento), (1859)
  • A budai kir. várpalota kápolnája (Kapelo de la reĝa palaco en Buda), (1862)
  • A magyar nyelv történeti joga az egyház és hazában (1870)
  • Monumenta ecclesiae Strigoniensis (1874–1882)

Fontoj[redakti | redakti fonton]