Néia Lúcia de Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Néia Lúcia de Souza
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Néia Lúcia de SOUZA /'nεjə 'lusjə dj'soŭzə/ estas aktiva brazila esperantistino, naskita en Gojaso, eklernis Esperanton en 1973 en Goiania. Bibliotekistino. Ŝi estas unu el plej gravaj aktivuloj de nuna brazila Esperanto-Movado. Aktivis ekde 1975 en BEJO, prezidantino de Brazila Esperanto-Ligo dum pluraj jaroj kaj post de Potigvara Esperanto-Asocio en 1996-97, nune bibliotekistino de BEL. Publikis multajn artikolojn.

Dum sia prezidanteco en Brazila Esperanto-Ligo, Néia stimulis la publikadon de multaj verkoj en Esperanto, kiel la kompletigitan duan eldonon de vortaro de Carlos Domingues.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.