Nísia Floresta Brasileira Augusta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nísia Floresta Brasileira Augusta
Persona informo
Naskonomo Dionísia Gonçalves Pinto
Naskiĝo la  12-an de oktobro 1810(nun 1810-10-12)
en Nísia Floresta,  Brazilo
Morto la 24-an de aprilo 1885 (74‑jara)
en Rouen,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Nacieco brazila
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Alia nomo Nísia Floresta Brasileira Augusta vd
Okupo verkistoedukisto • poeto vd
Laborkampo feminismoeduko vd
Aktiva dum 1840-1885
Verkado
Temoj feminismo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nísia FLORESTA BRASLEIRA AUGUSTA (vera nomo Dionísia Gonçalves Pinto, naskiĝis la 12-an de oktobro 1810 en Nísia Floresta — mortis la 24-an de aprilo 1885 en Rouen) estis tre fama brazila verkistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Nísia Floresta la 12-an de oktobro 1810 de portugala patro (Dionísio Gonçalves Pinto) kaj brazila patrino (Antônia Clara Freire), Dionísia Gonçalves Pinto elektis dum la vivofluo tiun ĉi kuriozan kaŝnomon ĉar Floresta estis la kampara loko, kie ŝi naskiĝis kaj Augusta la familinomo de ŝia edzo, patro de ŝia filino Livia.

Post la hommortigo de la patro, en Recife, en 1831 Nísia komencis skribi la unuajn versojn kaj artikolojn en la ĵurnaloj de Pernambuco. Vidviniĝinte, ŝi transloĝiĝis al Rio Grande do Sul, sed ja baldaŭ, kaŭze de la milito de la Farrapos, ŝi transloĝiĝis al Rio de Janeiro, kie ŝi fondis kaj estris la kolegiojn Brasil kaj Augusto.

En 1849 ŝi transloĝiĝis dum multe da tempo al Eŭropo, en Parizo, por kuracistaj kuracadoj por sia filino kaj en 1853 publikigis Opúsculo Humanitário, kolekton de artikoloj pri virina emancipiĝo, kiu ricevis la varman aprobon de Auguste Comte, patro de la pozitivismo.

Rehejmiĝinte Brazilen en 1872, ŝi denove revenis en Eŭropon en 1875, kie ŝi publikigis Fragments d’un ouvrage inédit: Notes biographiques.

Ŝi mortis en Rouen pro pneŭmonio la 24-an de aprilo 1885 kaj estis sepultita en la mortintejo de Bonsecours. En 1954 la korpo estis transportita en Brazilon en la naskiĝurbo Paparì, kiu intertempe jam ŝanĝis sian nomon honore de ŝi en Nísia Floresta.[1]

Tombo de Nísia Floresta, en la mortintejo de Nísia Floresta, Rio Grande do Norte.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Direitos das mulheres e injustiça dos homens, ŝia unua libro en Brazilo pri virinaj rajtoj. Ŝi inspiriĝis el la verko de Mary Wollstonecraft Vindications of the Rights of Woman. Ĉi tiu teksto eble fariĝis por ŝi la gvidlibro de brazila feminismo;
  • Conselhos à minha filha, 1842;
  • Opúsculo humanitário, 1853;
  • A Mulher, 1859.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]