Malaltaj Tatroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nízke Tatry)
Malaltaj Tatroj
Nízke Tatry.
Nízke Tatry.
montara sistemomezregiono
La plej alta punkto Ďumbier (2 043,4 m)
Supra tutaĵo Karpatoj
Najbaraj tutaĵoj Veľká Fatra
Kremnické vrchy
Altaj Tatroj
Slovaka paradizo
Muránska planina
Veporské vrchy
Kontinento Eŭropo
Situo  Slovakio
Geografia situo 48° 56′ N, 19° 39′ O (mapo)48.93333333333319.65Koordinatoj: 48° 56′ N, 19° 39′ O (mapo) f1
Map
Malaltaj Tatroj
Mineraloj granito
ardezo
gnejso
kalkoŝtono
dolomito
Akvejo Váh
Hron
vdr

Malaltaj Tatroj (slovake Nízke Tatry) estas pejzaĝa regiono troviĝanta en Slovakio. La tuta regiono estas ŝirmata kiel Nacia parko Nízke Tatry. Plimulton de ties teritorio kreas la samnomata montaro. la plej alta monto estas Ďumbier (2 043 m).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa montodorso de la montaro tiriĝas de okcidento ĝis oriento en la longeco proksimume 80 km inter valoj de riveroj Váh sur norda flanko kaj Hron sur flanko suda. Malaltaj tatroj en selo Čertovica dividiĝas en pli tutecan orientan parton - Královohoľské Tatry kaj orientan - Ďumbierské Tatry. La ĉefa montodorso en unuopaj partoj de la montaro ŝanĝas sian aspekton kaj karakteron. Ekzemple masivo de Prašivé en la okcidenta parto de Malaltaj Tatroj kun la plej alta montopinto Veľká Chochula (1 753 m) estas klasika reprezentanto de nudmontoj kun glate modelita reliefo. Mal la plej roka grupo de la montaro estas masivo de Ďumbier de selo Ďurková. La orienta parto de la montodorso estas karakterize arbarizita kaj nur en regiono de Orlova hoľa kaj Kráľova hoľa ĝi denove akiras karakteron de nudaj kaj herbaj montetoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Malaltaj Tatroj estas post Altaj Tatroj la dua plej vizitata montaro de Slovakio. Vojdirekton el la oriento, do el Kráľova hoľa ĝis Donovaly aŭ male, eblas trairi sur montodorsa vojo de Herooj de Slovaka nacia ribelo, sur kiu troviĝas plimulto de montaraj kabanoj en Malaltaj Tatroj. Tio estas ekz. Kabano de Milan Rastislav Štefánik, Kabano sub ChopokTurista rifuĝejo sub Chabenec. Diference de Altaj Tatroj en Malaltaj Tatroj ne troviĝas tiom akvaj fontoj, tial estas grave vagante pripensi pri trinkreĝimo. Vintra centrejo Jasná pod Chopkom estas la plej granda centrejo de vintraj sportoj sur Slovakio kun 21 km deglitvojoj kaj la plej moderna teknika ekipaĵo. En Malaltaj Tatroj troviĝas kelke da kavernaj sistemoj alireblaj por turistoj. Ekz. Bystrianska jaskyňa, Demänovská ľadová jaskyňa, Demänovská jaskyňa Slobody, Jaskyňa mŕtvych netopierov, Važecká jaskyňa.

Kráľova hoľa
Demänovská ľadová jaskyňa
Vido al Malaltaj Tatroj el Roháče vintre
Vido al Malaltaj Tatroj el Roháče vintre