Nóra Tessitori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nóra Tessitori
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1882 (1882-11-30)
en Kluĵo
Morto 26-an de junio 1969 (1969-06-26) (86-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Familio
Edz(in)o Lajos Kőmíves Nagy
Okupo
Okupo pedagogoaktoro
vdr

TESSITORI Nóra estis rumanuja hungara deklamistino naskiĝinta en Kolozsvár en 1883 kaj mortinta en Târgu Mureş la 26-an de junio 1969. Ŝi estis la edzino de reĝisoro Lajos Kőmíves Nagy.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi havis sian unuan memstaran recitalon en 1920 kaj por du da jardekoj ŝi aperis ne nur en Kluĵo, sed ankaŭ en aliaj urboj de Transsilvanujo, eĉ en Budapeŝto. Ekde 1939 ŝi ne plu elpaŝis memstara. Inter 1948 kaj 1954 ŝi instruis parolteknikon en la Magyar Művészeti Intézet de Kluĵo, respektive en la Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat de Târgu Mureş. Ŝi deklamis la poemojn de hungaraj klasikaj kaj samtempaj poetoj kaj folklorajn kreaĵojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon