Nădlac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nădlac (nadlak), hungare Nagylak (nadjlak), slovake Nadlak estas urbo en Rumanio sur la dekstra bordo de la rivero Mureş okcidente de Arad 40 km-ojn for, ĉe la landolimo rumana-hungara. Tiu urbo estas la unusola en Rumanio, kie nek rumanoj, nek hungaroj vivas en majoritato. La loko apartenas al la plej gravaj limotrapasejoj, precipe rumanaj kaj bulgaraj kamionoj uzas ĝin.

Preĝejo de Nădlac

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio aperis en formo Noglokk. La tataroj en 1241 post semajna sieĝo okupis la fortikaĵon kaj faris ĝin senhoma. En 1334 la komunumo havis preĝejon kaj estis tie ankaŭ bienocentro. Serboj venis antaŭ la turkojn en 1464. En la 15-a jarcento familio Jaksics (jakŝiĉ) konstruis kastelon, poste trakonstruis burgo. La ribelintaj kamparanoj tie venkis la nobelojn en 1514 kaj la burgon detruis. Post 4 jaroj Jaksics konstruis fortikaĵon el briko, kiun la turkoj okupis en 1550. Poste la fortikaĵo apartenis foje al turkoj, foje al Transilvanio. Fine en 1616 la turkoj tute detruis la fortikaĵon. Ekde 1699 la regiono apartenis al Habsburga Imperio. En 1739 la serboj foriris kaj alvenis slovakoj. Uzino pri kanabo en 1903 ekfunkciis. En 1910 ĝi havis 14 043 loĝantojn (7651 slovakoj, 4330 rumanoj, 1439 hungaroj, 251 serboj, 150 germanoj, 106 rutenoj). Ĝis 1919 la urbeto apartenis al Hungario, al departemento Csanád, al distrikto de Nagylak, kies distriktejo estis. La limoj en 1920 distranĉis la urbeton, la orienta flanko kun la uzino restis hungara la urbeto rumana. En 1992 en la rumana parto ĝi havis 8 458 loĝantojn (majoritate slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]