Nőtincs
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Nőtincs (nOtinĉ), slovake Netejč, germane Nititsch estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Rétság.
- Areo: 21 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8835/19.1423
- Loĝantaro: 1230
- Poŝtkodo: 33
- Telefonprefikso: 35
Situo [redakti]
La vilaĝo situas en valo de rojo, sub monto Naszály, laŭ traira flankovojo. Rétság troviĝas 7, Vác 14, Balassagyarmat 26, Budapeŝto 52 km-ojn.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1317 en formo Newtyth. Komence la kampoj apartenis al la reĝo. Inter 1544-1594 kaj iom ankaŭ poste la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1735, 1856 kaj en 1896 incendioj, en 1813 tertremo, en 1873 ĥolero okazis. Fine de la 2-a mondmilito la Ruĝa Armeo deportis civilojn al trudlaboro.
Vidindaĵoj [redakti]
- gotika katolika preĝejo de 1415, en 1720 barokiĝis, en 1690 renoviĝis
- klasikisma nobeldomo de Gyurcsányi-Scitovszky (djurĉAnji-scitovski) de 1809 kun parko
kapelo omaĝe al Johano Nepomuka de 1892
- statuo de Sankta Floriano proksimume de 1780
- akvorezervujo
