N-metilamfetamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metamfetaminometilamfetamino estas sintezita stimulaĵo sur amfetamina bazo. Metamfetamino estis produktita unuafoje en 1919 en Japanio. Dum la dua mondmilito ĝi estis larĝe uzata kun la nomo Pervitin en la Wehrmacht kiel povum-kreskigaĵo. Ĝi efikas eŭforion kaj malpliigas la dormobezonon. La avida potencialo estas tre alta, specife ĉe la kunsumaj formoj kiel fumado kaj injektado. Metamfetamino-hidroklorido estas blanka, kristala substanco, kiu disvastiĝis kiel kontraŭleĝa drogo sub surstrataj nomoj Meth, Glass, Ice, Crystal, Piko kaj similaj. En Sudorienta Azio, la substanco estas vendita en tablojda formo kun nomo Yaba (taja vorto por freneziga medicinaĵo).

En Germanio kaj aliaj landoj ĝi estas receptodeva kiel medikamento kontraŭ atentomanka-hiperaktiva perturbo.

Konsumaj formoj

Metamfetamino estas konsumata plej ofte tra nazo. Ĉar la bolpunkto de metamfetamin-HCl estas malalta, tiel oni povas fumi (amfetamino disfalas ĉe varmegigo). Tiu lasta metodo kaŭzas pli rapidan atingon de la sangocirkula sistemo, tiel ĝi povas pli efike sed dum pli mallonga tempo. Oni povas engluti ĝin, sed tiufoje la efiko ne estas forta, sed longa. Alia konsuma formo estas la injektado, kiu enhavas higieniajn kaj medicinajn danĝerojn.

Pervitin

La pervitino aperis sur la germana merkato en 1938 kiel produktaĵo de la Tremmel-uzinoj. En 1939 testis ĝin la milita akademio kaj proponis por la Wehrmacht. La germana armeo uzis ĝin komence ĉe la ŝarĝaŭto-stiristoj dum la pola militiro. En la unua duono de 1940, oni jam liveris 35 milionojn da Pervitin kaj la molan version Isophan al la armeo. Ili uzatis kun kaŝnomo OBM. 2x2 tablojdo donis diurnan atentemon. En julio de 1941 ĝi falis sub efikon de la opia leĝo.

En 1944, oni eksperimentis pri mirakla medikamento nomata D-IX tablojdo. Ĝi konsistis el 5 mg el kokaino, 3 mg el Pervitono, 5 mg el Eukadol (morfiaĵo). Ĝin provis ĉe etaj submarŝipaj matrosoj (por kuraĝigi ilin).

Sekvoj de longdaŭra konsumado

Eblaj psiĥaj sekvoj

Eblaj fizikaj sekvoj

  • Pezoperdo
  • Altiĝo de la korpa temperaturo
  • Perdo de dentoemajlo pro kalcia manko kaj tiel perdo de dentoj
  • Rompiĝemo de ostoj
  • Renaj damaĝoj
  • Elfalo de haroj, antaŭtempa harar-griziĝo
  • Sangodensiĝo kun samtempa sangoprema altiĝo
  • Apopleksioj kaj korfunkciaj misturboj
  • Neregulaĵoj ĉe menstrua ciklo
  • Stomaka perforado kun ebla morta sekvo
  • Tiel nomata "Speed-akneo"(Speed do ne estas metamfetamino!)
  • Ĉe fetoj povas okazi misevoluoj.
  • Impotenteco

Produkto

La produktado okazas

La produktado el efedrino estas hodiaŭ la plej disvastiĝanta metodo.