Nikolaj Danovskij
El Vikipedio
(Alidirektita el N.Danovskij)
Nikolaj DANOVSKIJ (naskiĝis la 10-an de decembro 1905 - mortis la 2-an de majo 1988 en Riga, Latvio) estis unu el la plej aktivaj sovetiaj tradukistoj kaj verkistoj en Esperanto post la dua mondmilito [kaj travivinto de la stalinaj persekutoj).
Profesia inĝeniero kaj ĵumalisto, li longe laboris en la redakcio de la Granda Sovetia Enciklopedio kiel supera scienca redaktoro. Samtempe li produktis ŝajne senfinan vicon da artikoloj, eseoj, tradukoj de ŝtataj dokumentoj kaj beletraĵoj, sovetiaj numeroj de Paco kaj Esperantaj versioj de kvar filmoj.
En 1986 aperis lia longe prilaborita monografio Vvodnoe slovo v iskusstvo perevoda (Enkonduka vorto pri la arto traduki).
Tradukoj de Nikolaj Danovskij [redakti]
- Princidino Mary: Novelo. M.Lermontov. Tradukis el la rusa N.Danovskij; Antaŭparolo A.Korĵenkov. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 72 pĝ. — (Serio Rusa literaturo; Vol. 3)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Lasta ekflamo de S.E.U., Nikolaj Danovskij, Spektro, 1993
