NDEB

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Neue Deutsche Esperanto-Bewegung ("Nova Germana Esperanto-Movado", NDEB) estis fondita la 9-an de februaro 1931 de la juna SA-rota gvidisto Herbert Wohlfahrt sub la nomo Nationalsozialistischer Deutscher Esperanto-Bund ("Nacisocialista Germana Esperanto-Ligo"). Sed la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (NSDAP) malpermesis al la asocio nomi sin nacisocialisma, kaj ĝi ŝanĝis sian nomon rapide al Neue Deutsche Esperanto-Bewegung.

Al NDEB ne sufiĉis la samdirektigo de Germana Esperanto-Asocio, kiu okazis ekde 1933 je propra peto de GEA. NDEB postulis ĉefe la aplikon de la Arja paragrafo, kiu postulis malmembrigi ĉiujn nearjajn membrojn (multaj germanaj esperantistoj estis judoj. En Aprilo 1934 dek ses saksaj lokaj grupoj de GEA sub gvido de la prezidanto de la saksa Esperanto-Ligo ultimate postulis la aplikon de la Arja paragrafo en GEA, aliokaze ili ĉiuj eksmembrigus sin el GEA. Kiam la GEA-prezidanto Behrendt, mem proksima al la ekstremdekstra partio DNVP, malakceptis tion, NDEB letere postulis de la GEA-ĉefkunveno, ke ambaŭ asocioj kunfandiĝu en "Germana Esperanto-Fronto". Gvidanto de tiu fronto estu Albrecht Naumann. Sekve de tio Behrend eloficiĝis kaj proponis kiel novan prezidanton de GEA la NSDAP-membron Kurt Walther, kiu nur en 1931 fariĝis membro de GEA.

Je la 3-a de junio 1934 Kurt Walther por GEA kaj Willibald Pietsch por NDEB subskribis kontrakton por kunlaboro cele al Germana Esperanto-Fronto. Sed Berlina kortumo decidis en 1934, ke la membrokunveno de GEA, kiu elektis Kurt Walther, akceptis la kontrakton kun NDEB kaj donis al si novan statuton laŭ la principo de la gvidanto, estis nevalida. La kortumo nomumis Kurt Walther provizora prezidanto, kies sola tasko estis, organizi novan membrokunvenon laŭ la malnova statuto.

Aldone al tio, la eldonanto kaj proprietanto de la membrogazeto de GEA, Friedrich Ellersiek, plene rifuzis, kontraŭe al la interkonsento inter GEA kaj NDEB, presi sciigojn de NDEB in sia gazeto. GEA konsekvence finis la kontrakton kun Ellersiek por la fino de 1934 kaj NDEB ekde Septembro 1934 publikigis sian propran gazeton Esperanto in Deutschland. Ekde 1935 aperu komuna organo. Sed pro la kortuma decido, ke la membrokunveno de 1934 estis nevalida, ankaŭ la nuligo de la kontrakto kun Ellersiek estis nevalida. Ĉar plie GEA fiksis sian membrokunvenon nur por Januaro 1934, GEA estus plian jaron ligita al Ellersiek, kaj la interkonsentita Esperanto-Fronto povus efektiviĝi nur en 1936. Tiu atendiga taktiko de GEA kreis koleron ĉe gvidantoj de NDEB, kiu do ekde la fino de 1934 komencis publike kontraŭbatali GEA-n.

En 1935, la gvidantaro de NDEB devis rekoni, ke varbado por Esperanto en ligo al Nacisocialismo ne estis dezirata. Je la 18-a de Aŭgusto 1935 ĝi decidis malfondi siajn lokajn grupojn (ekzemple eĉ kvin en Berlin), fini la varbadon por Esperanto en Germanio kaj dediĉi sin al la 'praktika uzado' de la lingvo por la propagando de la Nacisocialismo en eksterlando.

Jam la 26-an de Junio 1935 Reinhard Heydrich, anstataŭanto de Heinrich Himmler, rekomendis al la ministerio por internaj aferoj malfondi kaj malpermesi ĉiujn asociojn de la Esperantomovado kaj konfiski ilian posedon. Sed nur je la 18-a de Februaro 1936 aperis la dekreto, subskribita de Martin Bormann, ke neniu NSDAP-membro kaj neniu suborganizo de NSDAP rajtas esti membro de mondlingva organizo. Per tio estis sigelita la fino de NDEB.