Nederlanda Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NEA)
Partumo de L.E.E.N al Beneluksa Kongreso en 1953.

Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia"nederlande Nederlandse Esperantisten-Vereniging "La Estonto Estas Nia" (mallonge LEEN) estis nederlanda Esperanto-asocio. En 1994 LEEN kunfandiĝis al Esperanto Nederland.

LEEN ankaŭ uzis la nomon Nederlanda Societo Esperantista "La Estonto Estas Nia".

Historio[redakti | redakti fonton]

La estraro de LEEN en 1907: Dirk Frans Romein, Heiman Blok, A. M. Valeton kaj Dreves Uitterdijk.
Ledenlijst der Nederlandsche Esperantisten-Vereeniging, 1909.
Regularoj LEEN, 1907.

LEEN fondiĝis en 1905 kiel neŭtrala Esperanto-asocio. Kunfondantoj estis pioniroj Dreves Uitterdijk kaj Dirk Frank Romein. LEEN aliĝis en 1934 al Universala Esperanto-Asocio kaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo.

Periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1908, la organo de LEEN estis La Holanda Pioniro: Monata oficiala organo de la Holanda societo Esperantista "La Estonto estas Nia".

En 1918, Jacob Leendert Bruijn fondis la gazeton Nederland-Esperanto, kiu akceptis kontribuojn de ĉiuj nederlanda Esperanto-asocioj. Ekde 1919, la gazeto kune apartenis al LEEN kaj la Federacio de Laboristaj Esperantistoj.[1]

Lokaj sekcioj[redakti | redakti fonton]

Jen nekompleta listo de lokaj sekcioj de LEEN:

  • Delftsche Esperantovereniging "La Espero" en Delft (1932-1949).[2]
  • Vereeniging "Tra la Mondo" en Dordrecht.
    • Organo: La Dordrechta Esperantisto: Organo de la Dordrechta Esperanto-Unuigo „Tra la Mondo”.[3]
  • Rotterdamsche Esperantisten-Vereeniging "Merkurio" en Roterdamo (de 1906).[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. P. de Bruin kaj Jac. van Wijngaarden. (1936) Jubileumboek 1911-1936, p. 15.
  2. Plaatsingslijst van het archief van de Delftsche Esperantovereniging 'La Espero', 1932-1949 (PDF). Archief Delft (1950). Arkivita el la originalo je 2018-06-13. Alirita 2018-06-13.
  3. J. L. van Dalen. (1933) Geschiedenis van Dordrecht, p. 661, 871.
  4. Bob Reinalda (1990). “BAKKER, Jacobus”, BWSA (nl) 4, p. 12–16. Alirita 2018-05-14..