NMBS/SNCB

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
NMBS/SNCB trajnoj en la stacidomo de Antwerpen-Centraal
Klasika trajno en la stacidomo de Gent-Sint-Pieters

La NMBS (Nederlande: Nationale Maatschappij der Belgische Spoorwegen) aŭ la SNCB (France: Société Nationale des Chemins de Fer Belges) estas la belga nacia operatoro por la fervoja transporto. Ĝi estas kreita en la jaro 1926. La NMBS/SNCB estas aŭtonoma registara kompanio. En 2005 la kompanio estis apartigita en tri partojn: Infrabel, kiu respondecas pri la fervoja infrastrukturo, la publika fervoja operatoro NMBS/SNCB mem kiu respondecas pri la varoj kaj pasaĝeroj, kaj NMBS/SNCB-Holding, kiu posedas ambaŭ kompaniojn kaj superrigardas la kunlaboron. Esence tio ĉi estis paŝo al estonta liberaligo de la fervojaj servoj pasaĝera kaj vara konforme al la eŭropa regularo. Pluraj varaj operatoroj ekde tiam ekhavis permeson uzi la belgan fervojan reton.

En 2004 la NMBS/SNCB transportis 178,4 milionojn da pasaĝeroj laŭ reto 3536 kilometrojn longa (de kiuj 2950 km elektra).

La fervoja reto momente inkluzivas du rapidtrajnajn liniojn je kiuj eblas veturi ĝis 300 km/h: unu de Bruselo al la landlimo kun Francio, kaj unu de Loveno al Liège. En 2007 aldoniĝos kromaj tiaj linioj al Germanio kaj Nederlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]