Nacidemokrata partio de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NPD)
Nacidemokrata partio de Germanio
Nationaldemokratische Partei Deutschlands
Emblemo de Nacidemokrata partio de Germanio
politika partio en Germanio • Beobachtungsobjekt
Lando  Germanio
Estro Udo Pastörs
Fondiĝo 28-an de novembro 1964 en Hanovro
Ĉefa sidejo 16 landaj ligoj, distriktaj asocioj
Ideologio Naciismo
Internacia aliĝo Eŭropa Nacia Fronto
Retejo https://npd.de/
vdr

La Nacidemokrata partio de Germanio (germane Nationaldemokratische Partei Deutschlands, mallongigo NPD; nova nomo de junio 2023 Die Heimat [1]) estas malgranda, ekstreme naciisma politika partio en Germanio. Ĝi fondiĝis la 28-an de novembro 1964 en Hanovro kaj havas nuntempe 6000 membrojn. Ĝia nuntempa prezidanto estas Udo Voigt. La Jungen Nationaldemokraten kun 350 membroj estas la junulara organizado de la partio.

La NPD ne havas deputitojn en la federacia parlamento de Germanio (Bundestag). Ĉe la federaciaj balotoj de 2005 ĝi ricevis kun 1,6 % de la voĉoj sian plej bonan rezulton depost 1969. La partio havas 8 deputitojn en la parlamento de la federacia lando Saksio kaj 6 deputitojn en la parlamento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝi ankaŭ estas reprezentata en kelkaj germanaj komunumaj parlamentoj.

La germana Verfassungsschutz (informservo pri protektado de la konstitucio) rigardas la partion kiel ekstreme dekstra kaj ksenofobia kaj daŭre observas ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bundeswahlleitung